Karpo blua


(por du personoj)


Ingrediencoj

  • Karpo sen internaĵoj (ĉirkaŭ 1kg ĝis 1,5kg)
  • multe da salo
  • 1/8 l da bolanta vinagro
  • 1 cepo
  • pecetoj el radikolegomo, de celerio, karotoj, tigobrasiko kaj poreo
  • petroselo
  • 1/4 l da dolĉa kremo
  • 2 supk da kreno
  • 1 tek da citronsuko
  • 1 tek da sukero
  • 1 laŭrofolio
  • 4 pimentgrajnoj
  • 1 tek da blankaj sinaposemetoj

Preparoj

Purigu la karpon, sed ne senskvamigu ĝin! Enfrotu ĝin interne per salo. Metu la karpon sur pladon, verŝu sur la kuŝantan karpon bolantan vinagron.

Lasu tie kuŝi la karpon dek minutojn. Ĝis kiam ĝi bluiĝos.

Plenigu grandan paton tiom per akvo, ke la enmetota karpo povu kovriĝi per la akvo. Aldonu la pecetojn da radikolegomo, tutan cepon kaj multe da salo (tiom da ĝi, ke vi devos elsputi ĝin post gustumprovo). Ĉion tion kuiru dekkvin minutojn.

Nun enmetu la bluiĝintan karpon kaj kuiretu ĝin sur flameto, ĉirkaŭ 45 minutojn.

Elprenu la fiŝon memgarde, por ke ĝi ne disfalu, metu ĝin sur pladon.

Por plifajnigo de la karpogusto miksu la dolĉan kremon kaj la krenon en pelvo, spicu per iom da citronsuko kaj sukero. (Sufiĉas ankaŭ simpla varmega butersaŭco.)

Preparu kiel aldonaĵon la terpomojn kaj ruĝan brasikon laŭ via plaĉo.

Konsilo

Tio estas en Eŭropo ŝatata recepto por Kristnasko kaj Silvestro.

Ĉar fiŝoj devas naĝi, ne forgesu la blankan aŭ ruĝan vinon!
Bonan apetiton deziras Donjo!