Karotosupo kun kokoslakto


Ingrediencoj
  • 8 grandaj karotoj
  • 3 terpomoj
  • 5 printempaj cepoj
  • 2 bulberoj da ajlo
  • 1 akra kapsiko
  • 1 l da viandobuljono
  • 400 ml da kokoslakto el skatolo
  • 1tek da kurkumo
  • suko de duono de limedo
  • 1 supk da butera ŝmalco
  • salo kaj blanka pipro


Preparoj



Senŝeligu la terpomojn kaj la karotojn kaj tranĉu ilin en krudajn kubojn.

Gutigu limedan sukon sur la karotojn kaj miksu tion.

Lavu la cepojn kaj tranĉu ilin en pecetojn.

Fandu buteron en la poto. Aldonu la haketitajn cepojn kaj la haketitajn ajlobulberojn kaj stufu ĉion dum iom da tempo.

Aldonu la legomojn kaj la akran kapsikon, stufu ĉion forte, verŝu la kokoslakton kaj duonon de la viandobuljono en la poton. La legomo devas fariĝi mola.

Kuiru ĉion dum 20 minutoj.

Finfine pureigu ĉion en kaĉon, se necesas, verŝu plian viandobuljonon sur la kaĉon ĝis ekestas la dezirata supokonsisto.


Kuiru la supon ankoraŭ dum 2 minutoj kaj salu kaj pipru la supon laŭ via gusto.


Konsilo


Disŝutu garne petroselon sur la supon.


Bonan apetiton deziras Donjo!