Fernando Maia Jr. Published on May 21, 2009
by Fernando Maia Jr.

Fernando Maia Jr.'s blog

Browse posts
Brazilo muzike: Dindi
Posted on November 17, 2009
18 comments (latest 10 days ago)
BEJO invitas: apogu Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo
9 comments (latest 3 months ago)
BEJO apogas Tangshan
Posted on March 28, 2009
4 comments (latest 7 months ago)
Sendu vian urbon al Tangshan!
Posted on March 23, 2009
8 comments (latest 8 months ago)
Tre facile! Voĉdonu por Esperanto en Livemocha
Posted on February 8, 2009
7 comments (latest 10 months ago)
UEA fariĝas oficiala partnero de Change.org
Posted on January 12, 2009
23 comments (latest 11 months ago)
Por komenci bonhumore 2009!
Posted on January 4, 2009
15 comments (latest 11 months ago)
Esperanto en la ĉefpaĝo de Ipernity
Posted on November 24, 2008
4 comments (latest 12 months ago)
Mateno - Vespero - Nokto (poezioj)
Posted on November 22, 2008
13 comments (latest 13 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 2 people added it to their favorites
  2. Read 602 times

BEJO invitas: apogu Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo

Thursday May 21, 2009 at 09:54PM
BEJO invitas: apogu Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo

En la venonta monato Junio, kiel disanoncite per pluraj medioj, la franco Michel Basso ekkonstruos en Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanujo, du belaj monumentoj. Pro tio li intencas uzi ŝtonetojn senditajn el pluraj partoj de la mondo, simboligante solidarecon al la urbo kaj al Esperanto mem. Pluraj jam alvenis, el tiuj partoj de vitraloj kaj ŝtonojn el la fama Esperantoplatsen, en Göteborg, Svedujo. Apoge al la iniciato de Basso, la Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO) reinvitas siajn membrojn kaj la tutan komunumon esperantistan kaj simpatiantan kontribui. La ŝtonetoj ne devas esti juvelaj kaj povas esti en la grandeco de olivo aŭ oveto de kolombo ekz-e. Estos interese, ke la ŝtoneto havas persona rilato (inkluzive vi!) au venas el fama loko. Des pli bone se oni indikos la lokon el kiu ghi venis aŭ kie oni ghin trovis, nomon de la trovinto/sendinto, ŝtonspecon ktp.

Tiu kampanjo havas la apogon de la urbestro de Herzberg am Harz, Gerhard Walter, kaj de la gesamideanoj Peter Zilvar kaj Zsofia Kóródy, de la Interkultura Centro de Herzberg (ICH), kiu ricevas la kontribuojn. La adreso estas:

(Al Michel Basso)

Interkultura Centro de Herzberg (ICH)
DE-37412 – Herzberg/Harz
Grubenhagenstr. 6
Germanujo / Germany

Lasu vian markon en tiu evento! Kaj speciale la markon de via lando! Kaj nepre rapidu - Junio jam alvenas.

Sube vi povos rigardi la afiŝon de la invit-kampanjo farata de BEJO. Vi povas kopii la bildon kaj disdonis ghin inter viaj kontaktoj, en via blogo, ktp. Bonan sendadon!

Internacian kunlaboradon: BEJO apogas!

Apogu Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo
Apogu Herzberg am Harz, la Esp…

9 Comments / add your comment?

Fernando Maia Jr. says:
(Alberto, dankon pro la steligo! ;))
Posted 7 months ago. ( permalink )
Mielo says:
Dankon Fernando pro la novaĵo. Mi havas kelkajn diversajn ŝtonetoj kiuj ni kolektis ĉefe en diversajn marbordoj en Eŭropo. Sed ili ne estas interesaj nur por mi. :-) Kion mi faru ? Ĉu mi kolektu ŝtoneton apud mia domo kaj skribu sur ĝin: "Trovis ĝin Mielo en Debrecen...." ? Nek mi ne estas fama nek mia loĝmedio :-)

Sed la ideo estas bona kaj poste kiam la konstruaĵo estos preta certe interesa.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. replies:
Mielo, vi estas e-istino, jam interesas por la monumentoj de Basso. :)

Amiko nia el Brazilo faros tion - li decidis sendi ŝtoneton el la ĉirkaŭo de sia domo. Sedante ŝtoneton, vi metos Debrecenon en tiu evento kaj tie restos la nomo de via urbo. Jam interesas laŭ mi! :) Kisetojn! ;)
Posted 7 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Nu, bone. :-) Tamen, estas vero ke en mia urbo tute ne estas montoj, ŝtonoj. Ni vivas sur la pusto, sed mi provas serĉi ion. Mi ĝojus se niaj ŝtonoj estus flank-al flanke :-) Kisetojn !
Posted 7 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro says:
Miaj infanoj donacas belan ŝtoneton trovitan sur monto apud la loĝloko de mia patro en Turkujo.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Lars, ĉu via patro estas turka aŭ li vivas nur tie nun ?
Pardono, se mia deamdo estis iom intima :-) Mia nevino nun edziniĝis en Turkio kaj ni estas nun iomete ekscititaj.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Mielo edited this comment 7 months ago.
Lars Sözüerpro replies:
Mia patro estas jes turko.
Gratulon al via nevino! En kiu urbo ŝi vivas nun?
Posted 7 months ago. ( permalink )
Victoria Magna says:
Mi jam sendis ŝtonetojn tien... Mi esperas, ke ili atingos Herzberg am Harz, sen problemoj.
Saluton, Fernando
Kisas vin
Elma
Posted 3 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. replies:
Ankaŭ mi sendis, Elminjo. Mi ne scias chu ili ricevis, mi petos konfirmon baldaŭ. Kisojn kaj saudadon! (Mi ankaŭ atendas respondon de Ĉinio rilate al tiu kontribuo al Tangshan. :))
Posted 3 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...