Estas la 17a de septembro. Pasis 3 monatoj de mia unua-lasta skribo. Pasis ankaŭ 2 monatoj ĉi tie en Siklós. Mi alkutimiĝis al la nova loko, mi nur malofte pensas pri la antaŭa. Komenciĝis ankaŭ la lernejo. Ĝis nun mi ne havis tempon ipernitumi. Sed nun mi devas esti perforta kontraŭ mi mem kaj trovi temp-pecojn por praktiki la lingvon ĉiutage ĉu rete ĉu papere, estas tute egale. De paŝo al paŝo. Hieraŭ mi elpakis skatolegon kaj trovis mian Biblion de KavaPech. Denove mi komencis legi la ĉiutagan evangelion ankaŭ Esperante. Mi faras la paŝojn al la plena posedo... Ĉiurilate.