About this blog

  • 2 posts
  • 1 403 visits
September 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30          

Archives

September 17, 2008

Tri monatoj

Estas la 17a de septembro. Pasis 3 monatoj de mia unua-lasta skribo. Pasis ankaŭ 2 monatoj ĉi tie en Siklós. Mi alkutimiĝis al la nova loko, mi nur malofte pensas pri la antaŭa. Komenciĝis ankaŭ la lernejo. Ĝis nun mi ne havis tempon ipernitumi. Sed nun mi devas esti perforta kontraŭ mi mem kaj trovi temp-pecojn por praktiki la lingvon ĉiutage ĉu rete ĉu papere, estas tute egale. De paŝo al paŝo. Hieraŭ mi elpakis skatolegon kaj trovis mian Biblion de KavaPech. Denove mi komencis legi la ĉiutagan evangelion ankaŭ Esperante. Mi faras la paŝojn al la plena posedo... Ĉiurilate.

Published at 20:04 ( 4 comments / 475 visits )
This post is public

June 17, 2008

Transloĝiĝo

La 14an de junio okazis en nia Katedralo Pécs ordino de novaj sacerdotoj kiuj ricevas la unuan taskon: okupi lokon en iu urbo kiel vikario aŭ kapelano. Kutime ĉitage ankaŭ kelkaj aliaj sacerdotoj ricevas novajn taskojn. Inter tiuj kelkaj aliaj estas ankaŭ mi.

Episkopo nomis min paroĥestro de urbeto Siklós kaj sendis min tien servi popolon de Dio. Somere, verŝajne dum julio, mi devos transloĝiĝi.

Nun estas tempo de la adiaŭo, kaj kiel ĉiuj scias tiu tempo ne estas tro facila. Mi ege ŝatis esti ĉi tie. Sed nun atendas min nova loko, novaj homoj, novaj taskoj. Estas tro facile diri: Ek! Antaŭen! Mi devas iom ankoraŭ alkutimiĝi al la afero.

Tamen: Ĝis! Dio benu! Kaj poste: Ek! Antaŭen!

Published at 06:42 ( 9 comments / 422 visits )
This post is public


( 2 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Attila Szép

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...