Antonjo Published on May 23, 2008
by Antonjo

Antonjo's blog

Browse posts
Kiel estos nia vivo post la morto?
Posted on June 27, 2008
9 comments (latest 4 months ago)
Granda Kanario
Posted on May 23, 2008
Kanarioj
Posted on May 23, 2008
Juan Régulo Pérez
1 comment (latest 8 weeks ago)
La tejdo
Posted on May 23, 2008
1 comment (latest 8 weeks ago)
La elefanto
Posted on May 20, 2008

More information

This post is public
Free use
  1. Read 147 times

Juan Régulo Pérez

Friday May 23, 2008 at 10:32PM

Juan RÉGULO PÉREZ (nask. la 30-an de marto 1914 - mortis la 27-an de januaro 1993), estis hispana esperantisto en la Kanariaj Insuloj, profesoro de la universitato La Laguna, eldonisto de Esperanta literaturo, unu el la plej grandaj eminentuloj de la Esperanto-movado en ĝia historio.

Li naskiĝis en la vilaĝo Garafía en la plej okcidenta insulo de la Kanariaj insuloj, La Palmo. Post dek jaroj liaj gepatroj transloĝiĝis al Santa Cruz. Liaj gepatroj estis malriĉaj analfabetaj kamparanoj. Juan kiel 15-jarulo (1929) fariĝis studento. En 1933 li konatiĝis kun Esperanto. En 1934 li komencis instrui en elementa lernejo kaj instruis ankaŭ Esperanton.

En 1936 komenciĝis la hispana civila milito, oni elpelis lin el la lernejo, nuligis lian instruistan diplomon kaj eĉ por tri jaroj enkarcerigis lin, eble pro suspekto pri simpatioj al maldekstruloj. Li vivis en koncentrejoj en Hispanio kaj Maroko kaj punlabore konstruis ŝoseojn kaj fortikaĵojn.

En 1941 kiel 27-jara li fariĝis universitata studento en La Laguna, insulo Tenerifo, studante klasikan filologion. Post kvar jaroj en oktobro 1945 li fariĝis universitata docento, helpprofesoro en la Filozofia kaj Beletra Fakultato. Kun permeso de la dekano li tie gvidis ankaŭ kursojn de Esperanto, kiujn en 1949 ĉesigis nova rektoro.

En 1952 li fondis eldonejon Stafeto kaj dum kvaronjarcento eldonadis juvelojn de nia literaturo, poezion, prozon, sciencajn verkojn, lingvajn analizojn k.s.

Lia dua eldonaĵo La bapto de caro Vladimir de la ĉeĥa satira poeto Karel Havlíček Borovský en majstra traduko de Tomáš Pumpr grave endanĝerigis lin, ĉar la frankisma reĝimo en Hispanio vidis en la kritiko de tiranismo sian kritikon. La estraranoj de la Hispana Esperanto-Federacio timis, ke tio povus kaŭzi ĉesigon de E-speranto-movado en la lando, tial ili petis la eldoniston forbruligi la tutan eldonon, kion li rifuzis. Interese estas, ke ankaŭ la komunisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio malebligis al la tradukinto aĉeti la libron (ĉiujn fremdajn valutojn la loĝantaro devis transdoni al la ŝtato kaj tiu rifuzis liberigi monon por aĉeti la libron).

Régulo Pérez estis membro kaj kunfondinto de AIS San-Marino.

1 Comment / add your comment?

Wel says:
Kun granda intereso mi legis vian tekston, Antonjo. Mi jam legints kelkajn artikolojn far li, sed pensis, ke li estis kontinentda hispanon. Dankon pro la informo de lia vera naskiĝloko.
Posted 8 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...