Mian plej elkoran dankon al ĉiuj geamikoj !

www.nazarelaroca.blogspot.com.br/2014/04/um-cao-no-funerais-hundo-ce-funebrajoj.html

Um cão nos funerais

Despedidas doem, mesmo tendo-se a certeza do reencontro. O poeta Fernando Pessoa já disse que a morte é a curva da estrada, / morrer é só não ser visto. Pois é, pai, o senhor vestiu a capa da invisibilidade e partiu.

E ontem foi tudo tão triste e tão bonito! Um esboço de sorriso na sua face sinalizava a paz encontrada na passagem para a luz. O senhor parecia meditar com discreta serenidade depois do sofrimento imposto pelos aparelhos do CTI.

O senhor deve ter estranhado ver tantos jovens prestar-lhe a última homenagem, levando-lhe rosas graças a seu neto André Luís, educador amado. Até mesmo a UFJF enviou-lhe uma coroa de flores...

E a mais emocionante condolência foi o entusiasmo daquele cãozinho preto-e-branco que dormia no pátio. De repente, acordou na hora da partida do féretro. E disparou sua alegria, acompanhando aos saltos a subida daquela triste aleia. Foi então que minha irmã lembrou que o senhor, quando menino, tinha um cachorrinho chamado Sabiá. Menino tem cada uma, não é? Talvez fosse o elo que faltava: as asas da alegria da infância apontando outra maior, a volta para a casa.

Hundo ĉe la funebraĵoj

Adiaŭoj doloras, eĉ kiam ni certas pri la nova renkonto. La poeto Fernando Pessoa jam diris, ke la morto estas la kurbo de l’ vojo , / morto estas nur nevidebleco. Nu, paĉjo, vi surmetis la nevidebleco-mantelon kaj foriris.

Kaj hieraŭ estis ĉio tiel trista kaj tiel bela! Via vizaĝo ŝajnis rideti pro la paco ekhavita dum la trairado tra la lumo. Ŝajnis, ke vi meditadis kun diskreta sereneco post la suferado postulita de la hospitalaj aparatoj.

Vi eble estis surprizita vidi tiom da gejunuloj ofertantaj al vi rozojn kiel lasta omaĝo danke al via nepo André Luís, amata edukisto. Eĉ la Universitato sendis al vi florkronon.

Kaj la plej emocia kondolenco venis el entuziasmo de tiu nigrblanka hundo, kiu dormadis sur la korto. Subite la hundeto vekiĝis ĝuste tiam, kiam la ĉerko ekforiradis. Kaj ĝi ekpafadis sian ĝojon; saltetante ĝi akompanis la supreniron de la irantaro laŭ tiu malgaja aleo. Do mia fratino memorigis al mi, ke dum via infanaĝo vi posedis hundeton nomatan Turdo. Kia knabeca nomo por hundo, ĉu ne ? Eble tio estis la manka ligilo, nome: la flugiloj de l’ infaneca ĝojo indikantaj alian plej grandan: la hejmrevenon.


Maria Nazaré Laroca

Juiz de Fora, 15/04/2014.