Drinkejo

La bierodor’ ŝvita
serpentumas
tra drinkejo ŝima
kaj englutas
la nokton urban.

Malplenaj boteloj
sur la tabloj
prizorgas ĉagrenojn
kaj riskojn malkaŝas.

La memoro nuna
estas perdita hundo
sur iamaj vojetoj,
vaganta tra la cindroj
de l’ revoj incendiitaj.

www.nazarelaroca.blogspot.com.br/2013/12/botequim-drinkejo.html