http://www.nazarelaroca.blogspot.com.br/2013/06/companheiro-kunulo.html

Companheiro

De vez em quando,
Visita-me a arena
Fria do poema
O francês *copain,

E então me encanta
A amorável semântica,
Pois comigo divide
O pão e a companhia.

De nobre cortesia
E elegância, presto,
Aquece-me os versos,
E parte, todavia,
Restando apenas
A lágrima indecisa.

Porém, sem pejo,
Às musas confesso:
Minh’ alma almeja
Um companheiro:
Mas onde encontrá-lo
E como merecê-lo?


*Copain: do latim cum panis; que partilha o mesmo pão; companheiro, namorado.


Kunulo

De tempo al temp’,
Vizitas min en aren’
Malvarma de l’ poem’
La vorto *copain,

Kaj do min ravas
La signifo milda
Ĉar la panon
Kaj l’ akompanon
Ĝi havigas al mi.

Per nobla ĝentilec’,
Elegante, sed haste,
Ĝi hejtas miajn versojn,
Kaj tuj foriras
Nur postlasante
Larmon sendecidan.

Tamen sen ĝeno
Al muzoj tion
Mi konigas:
Aman kunulon
L’ anim’ deziras,
Sed kie lin trovu
Kaj kiel lin meritu?

*Copain: el la latina cum panis; tiu, kiu dividas la saman panon; kunulo; amindumanto.