About this blog

  • 11 posts
  • 2 505 visits
December 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

December 24, 2009

Bondeziroj



AL ĈIUJ MIAJ RET-GEAMIKOJ, MI DEZIRAS GAJAN KRISTNASKON - SANAN KAJ KONTENTIGAN NOVAN JARON 2010 !

Published at 05:27PM ( 0 comments / 20 visits )
This post is public

July 28, 2009

Proverbo

Pubereco estas la tempo, kiam la virina voĉo mutacias de "ne" al "jes".

Published at 01:18PM ( 1 comment / 145 visits )
This post is public

March 8, 2009

Virina tago

Karaj virinoj de mia reto

Kun ĝojo mi gratulas al via internacie agnoskita Virina tago !

Dianton mi ne povas sendi al vi, sed eble estos iam okazi doni ĝin. Virina tago estis proklamita dum Virina konfereco en Kopenhago en la jaro 1910, je propono de Klara Zetkin. Venontjare estas 100 jara jubileo. Se vi enteprenos iun memoraranĝon je tiu jubileo, certe viroj subtenos Vin.

Published at 07:17AM ( 3 comments / 165 visits )
This post is public

January 4, 2009

Ŝercoj.

Juĝisto diras al akuzinto : "Ĉu vi ne hontas?, tiel aĝa kaj vi iras ŝteli TV- aparaton " " Kiam mi estis juna, ankorau ne ekzistis" replikis akuzinto

Patro ekscitiĝas je filo: "Kiel vi denove falis je ekzameno?!" Filo respondis" Certe, ĉar la profesoro starigis al mi saman demandon"!

Maria rakontas al Jozefa: "Mi iris en edzinigha Agentejo, kie oni per komputilo rekomendas plej taugan edzon": "Kaj"... estis scivolema Jozefa. "En komputilon ili enmetis miaj deziroj; ke mi serĉas viron iom malpli alta, kun natura inteligenco, kiu volonte portas vesperaj vestaĵoj kaj kiu okupas per sporto, lau eble akvaj, ĉar mi mem volonte naĝas..." "Kaj kiun komputilo proponis", malpaciencas Jozefa. "Pingvinon" respondis Mici.

Alpinisto eksidis ĉe montara kabano inter la altaj montoj kaj mendis glason da kuirita vino, kelnero alportis kvar glasojn." Mi mendis nur unu" koleras alpinisto. "Ah, pardonu, denove mi estis subigita al re-eho"klarigis al li kelnero.

Najbaroj samtage ricevis bebojn.Unu vir -alia virinseksan. Kune ili iris al gastejo trinke festi eventon. Post iom longa drinkado ili komencis interkvereli kiu estas pli fiera kaj pli bona "majstro". Patro de la vira bebo ĉiam indikas, ke viroj estas pli valoraj, pli laboremaj, pli zorgemaj. Patro de ina bebo ĉiam per faktoj kaj ekzemploj nuligas lian aserton. La unua jam venkita diris " Se ne alia, mia bebo havas penison, kiu estas pli valora, ol ...ino de via bebo. Stultulo diris la dua. "Kiam beboj plenkreskos mia povos havi centon da penisoj, ne nur unu"! - estis konvinkita la dua.

Instruistino de germana lingvo demandas lernantoj: "Kiun gramatikan sekson havas la vento" ?Anoncis Franci kaj respondis: "Viran".Instruistino jesis kaj laudis lin "Kaj kiel ni scias tion" - "Ĉar leviĝas jupojn al virinoj " fiere respondis Franci

Published at 07:29PM ( 8 comments / 263 visits )
This post is public

December 18, 2008

Iom "rondaj".

Marko renkontis najbaron Ben, kiu gaje fajfante rapidas sur strato." Kio okazis, ke vi estas tiel kontenta".demandis Marko. Ben respondis" Ĉe dentokuracisto mi estis"! " Kaj pro tio vi estas tiel bonhumora?" iom mire demandis Marko. " Sur la pordoj de lia ordinacio skribas, ke li 14 tagojn libertempos" gaje respondis Ben.

Profesoro ĉe fakultato, dum la prelego tutan tempon fiksrigardis belan studentinon en la unuaj benkoj. Ŝi post iu tempo sentis ĝenon, levis la manon kaj demandis profesoron: " Kial tutan tempon rigardaĉas min?" "Sciu, kara studentino, mi ĉiam dum la prelegoj rigardas supoze plej malinteligentan studenton, kiam mi vidas, ke li komprenas materion, poste mi scias ke ankau aliaj komprenis".

En kirurgio kuŝas tri pacientoj kiuj resaniĝas post operacioj. Anoncas la unua "Kiam doktoro operaciis mian apendicon, li forgesis en mia korpo gazon, pro tio ili devis denove tranĉi min por elpreni gazon". "Tio estas nenio" anoncis la dua: " KIam li operaciis al mi piedon, li forgesis en ghi kirurgan tondilon !". La tria auskultas ilin kun malfermita buŝo kaj volis ion diri, kiam en ĉambron alkuris kirurgo kaj demandis: "Ĉu eble mia ombrelo estas ĉe unu de vi?".

Futbala konkuro inter elefantoj kaj formikoj devus jam de longe komenci, sed en ekipo de formikoj mankis unu ludanto. Kiam finfine mankanta alkuris stadionon, tute haose demandis la juĝiston " Kiuj ja estas miaj"?

Published at 07:05PM ( 2 comments / 166 visits )
This post is public

December 18, 2008

Humida kato - Mokra muca

Vermo rigardadas pomon sur la arbo kaj diras "Iomete mi atendos, ke pomo kresku kaj falu teren: poste mi formanĝos ĝin kaj mi estos sata "

Merlo observas pomon kaj vermon kaj diras" Jes, mi atendos, ke pomo kresku kaj falu teren, tiam vermo estos sata, poste mi formanĝos lin kaj mi estos sata".

Venas la kato kaj vidas pomon, vermon kaj merlon kaj pripensas: " Mi atendos ke pomo kresku kaj falu suben, tiam vermo satigos, poste merlo estos sata, poste mi kaptos merlon kaj ankau mi estos sata"

Kaj vere - pomo kreskis, falis teren, vermo formanĝis ĝin, merlo formanĝis vermon kaj kiam kateto saltis kapti merlon, tiu forflugis kaj kateto falis en akvon !.

KONSILO: Des pli dauras (antau)ludo, des pli estas "kato" humida. Dalj traja (pred)igra, bolj je muca mokra.

Published at 04:29PM ( 3 comments / 198 visits )
This post is public

December 17, 2008

Mortigitaj ŝafoj

En Afganio ili mortigis 200 ŝafojn.

Kaj kio poste ! oni povas diri. Nenio, se tiuj 200 ŝafoj ne estis viktimoj de NATO helikopteroj, kiuj senkompate pafadis kvar piedajn animalojn, char iliaj pilotoj pensis ke ili pafadas la Talibojn.

Provinca polica estraro asertas, ke atako kiu okazis merkrede nokte proksime de loko Mehtar Lam fakte okazis kaj ke NATO oficiroj asertas, ke estas atakitaj ribeluloj. To starigas en "strangan lumon" raportojn pri "grandaj" viktimoj je ribelula flanko, pri kiuj raportas fremdaj soldatoj en Afganio.

Ne nur, ke ili ofte mortigas civilistoj anstatau ribeluloj, nun eĉ la ŝafoj ne estas sekuraj.



Fonto: Blogorolo

Published at 05:58PM ( 1 comment / 146 visits )
This post is public

November 11, 2008

Malapero de mosto

Dum la hodiaua nokto en mia regiono malaperis preskau du milionoj litrojn da mosto.Chu tragika evento au ne, mi ne scias. Certe hierau ni gaje trinkis moston. Hodiau nur vinon. Ech el sama barelo. "

Hodiau nomfestas Sankta Martino

kiu transformas moston en vino !

Se vi ne havas eblecon tosti venu al ni !!!

Published at 05:53PM ( 3 comments / 236 visits )
This post is public

October 17, 2008

Aforismoj

- Nia defendministro havas pli dikan hauton, ol kiraso de kiu ajn armea veturilo.

- USA-elektoj proksimighas, anafalbetoj denove havos "laboron".

- Financa krizo furoras, Bush povas nun legi Kapitalo-n de Karl Marx.

- Che ni invento de jaro estas sekureca zono por firmigi sin al chefaj foteloj.

- Malrichulojn Dio certe ne kreis lau sia kalupo.

- Se vi vespere iras dormi " kun kokinoj", ne pensu ke vi matene kantos virkoke.

- Morto estas generalo, kiu chiam venkas en lasta batalo.

- Mian edzinon mi ne povas instigi iri per la "kapo tra muro"(sinonimo por obstino), kun automobilo shi iras sen instigo.

- Jhaluzo estas dua vorto por privatigo.

- En retaj strumpoj estas malfacile ion shpari.



Published at 07:00PM ( 2 comments / 242 visits )
This post is public

September 29, 2008

Shercetoj

Du policistoj dum libera tago renkontighas en parko.Unu havas belan virinan biciklon. "Ah, kiel bonan biciklon vi hahas ! Kiom vi pagis por ghi ?" "Nenion! Hierau vespere mi patrolis en la parko , kiam sur tiu chi biciklo alveturis belulino. Shi ekstaris apud mi, aminde rigardis min, apogis biciklon je arbo kaj komplete senvestighis sin. Poste shi diris al mi, ke mi povas de shi ricevi chion, kion mi ekdezirus. Kompreneble mi elektis biciklon". "Saghe vi elektis !. Shiaj vestajhoj, tiel kaj tiel ne taugas al vi !"

Familio havis malgrandan loghejon. Shiaj infanoj jam sufiche grandas. Por priparoli la intimaj aferoj antau la infanoj ili elpensis "propran esperanton". Char shi estas daktilografino, "tajpi" signifas intimaj rilatoj. Edzo kelkfoje demandis "Kara mia kiam ni tajpos, mi havas multe da materialo?". Shi ne volis. Unu foje shi havis kapdolorojn, alifoje shi estas laca, au ion alian. Finfine, post kelkaj tagoj shi parfurmita chirkau-brakis sian edzon kaj demandis" No kara, chu ni tajpos vespere?" "Ne, ne, mi jam traskribis mane", diris edzo.

Elefanto kaj elefantino enamighas. Tenante sin per rostroj ili promenis en savano. Subite shi ekstaras kaj demandas: "Ci, chu vi vere amas min, au nur azenige tenas mian nazon ?"

Meteor-etoj

Viroj povas trinki, kiam ili ne estas soifaj, virinoj povas paroladi kvankam ili ne havas parolan temon.

Tiel longe mi petis shian manon. Fine mi ricevis piedbaton.

Kunigis nin kemio - disigis matematiko.

Sen konkurenco ne estas nek progreso, nek disvolvigho. Pro tio mi apologias poligamion.

Se mi devas kaj povas ami miajn kvar infanojn, kial mi ne kapablas ami iliajn kvar patrinojn.

Por la amtriangulo ne validas Pitagora- aksiomo.

Plej granda erotike altira forto estas inter belulino kaj "rabobesto". Simile kiel inter kapitalo kaj politikaj funkciuloj.

En politiko ne ekzistas"platona "amo. Tien ili chiam lavas malpuran tolajhon.

En mia lando chiuj politikaj gvidantoj estas enamighintaj en TV- spegulon.

Kion povas lerni tauroj de bovoj ?. Nur kiel oni portas la jugon.

Ekzistas pli bona profesio ol politika funkciulo - filo de politika funkciulo.

Terorismo estas ega malbono de nia mondo - tuj post politikistoj kontrau kiuj estas ostita.

Post ploro kaj rido - sekvas prirido !

Published at 09:44AM ( 4 comments / 236 visits )
This post is public

September 3rd, 2008

Kion kiu vidas en la tunelo

-Pesimisto: Nur mallumon.

-Optimisto: Etan lumon je fino de la tunelo.

-Realisto; Alvenantan trajnon

-Lokomotivestro: Tri stultuloj sur la relioj

Published at 06:26AM ( 5 comments / 253 visits )
This post is public


( 11 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Jovan

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...