Arno Lagrange Published on September 25, 2008
by Arno Lagrangepro

Arno Lagrange's blog

Browse posts
La diversité des langues
Posted on October 3rd, 2008
5 comments (latest 14 months ago)
Le finnois, seule langue officielle de l’Union européenne !
Posted on October 3rd, 2008
4 comments (latest 14 months ago)
La Juda Edzino.
Posted on October 3rd, 2008
1 comment (latest 13 months ago)
98% des Européens ne maîtriseraient pas l'anglais
Posted on October 3rd, 2008
15 comments (latest 14 months ago)
Ĉu nova simbolo por Esperanto ?
81 comments (latest 8 months ago)
Bildoj montritaj sur nigra fono
Posted on September 20, 2008
6 comments (latest 15 months ago)
Kvarkoloraj simboloj
Posted on September 19, 2008
2 comments (latest 15 months ago)
Kiel rotacii bildon
Posted on September 9, 2008
Avez-penis Plus Large
Posted on August 29, 2008
5 comments (latest 15 months ago)

Keyword tags

Esperanto

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + share Alike
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 2 373 times

Ĉu nova simbolo por Esperanto ?

Thursday September 25, 2008 at 07:47AM

KvinvezikoUn nouvel emblème pour la langue internationale ?
A new logo for the international language ?
Ein neues Emblem für die internationale Sprache?
• ¿Un nuevo emblema para la lengua internacional?
Um novo emblema para a língua internacional?
Een nieuw embleem voor de internationale taal?
Un nuovo emblema per la lingua internazionale?
• Ένα νέο έμβλημα για τη διεθνή γλώσσα;

Esperanta resumo : La kvinvezika simbolo estas kreita por 100-jariĝo de UEA,
ĝi povus anstataŭi verdajn flagojn kaj stelojn.
(kreita de Guillem Sevilla; elŝutita el Simbolo por la 100-jara UEA 2007-08-31)

English summary : The green star and flag as symbol for Esperanto are rightly criticized (see Flags and icons). A new proposed symbol has been created and promoted by UEA (the Universal Esperanto Association) for its 100-years jubilee. It looks much better as symbol of diversity and universality (see similar other symbols). With such a symbol Esperanto could step in the 21st century looking as a new design and not as an aborted project of the past century.

Résumé français : Le drapeau et l'étoile vert(e)s symboles traditionnels de l'espéranto utilisés depuis un siècle sont fortement critiqués à juste titre, car évoquant des valeurs sectaires et fanatiques (vert comme l'islam, étoile à cinq branches comme le communisme, les forces armées, ... (voir Drapeaux et icones ). Un nouveau symbole a été créé et utilisé par l'UEA (Association Universelle d'Espéranto) à l'occasion de son centenaire. Le logo choisi a été créé par un jeune graphiste de Barcelone. Ce nouvel emblème bien plus attrayant et et évocant la diversité et l'universalité (voir les autres symboles similaires) ne pourrait-il pas remplacer l'autre pour mieux représenter les idéaux de fraternité, d'ouverture que véhiculent une langue auxiliaire internationale. Avec un tel symbole l'espéranto peut entrer dans le 21-ème siècle avec l'aspect d'une idée neuve et non pas d'un projet qui aurait échoué au siècle passé.

Olimpiaj LudojFranclingvio
Eŭropa jaro de interkultura dialogo 2008
"Unuigitaj en diverseco"
Esperanto
Wichita festivalsTelemadrid
TEJOVindozo Vista de Jurkrosofto

Eŭropa tago de la lingvoj

Kial nova simbolo ?

La verdaj flago kaj stelo estas kritikataj kaj kritikendaj (vidu Flagoj kaj flagetoj kaj diversajn blogaĵojn de Thierry Salomon ). Mi konsideras tiujn kritikojn trafaj. Eble post tuta jarcento de tiuj simboloj, Esperanto povus esti prezentota en 21-a jarcento per renovigita simbolo (la simbolo estas konstruita el la kvinpinta stelo, kiu subtile montriĝas inter la parolveziketoj). La kvin koloroj memorigas pri sama uzo por simboloj de Olimpiko aŭ de Franclingvio, inter aliaj, simboloj de diverseco kaj de universaleco.

Ja UEA mendis tiun simbolon kaj ligis ĝin al sia 100-jariĝo sed, se en ĉiaj okazoj de uzo de la lingvo pli kaj pli da homoj ekuzos ĝin, ĝi povos fariĝi por la publiko klarsignifa simbolo, ekzemple en plurlingvaj retpaĝoj por simboligi ligilon al esperantlingvaj paĝoj; jen mi mem ekfaris tion por kelkaj el miaj personaj paĝoj : sinprezento; prezento de la domo de mi konstruita.

Krome tiu nova simbolo ne jam konata certe tiklos la scivolemon de homoj kiuj supozos ke nova simbolo simbolas novan aferon. Esperanto ekaperu kiel lingvo disvolviĝanta en 21-a jarcento kaj ne plu kiel lingvo kiu fiaskis en la komenco de la 20-a. ("Ha ? jes mi scias, Esperanto estis projekto...")

Fakte diskutoj jam furoris ĉe la apero de la bildo. Bonvolu legi :
* en Libera Folio : Nova jubilea simbolo de UEA
* en Raporto-info : Nova simbolo por la centjariĝo de UEA

Verdaj stelo kaj flagoj / étoiles et drapeaux verts / Green stars and flags / Grüne Sterne und Flage / Bandeiras y estrellas verdes / stelle e bandiere verdi / estrelas e bandeiras verdes / groene sterren en vlaggen / Αστέρας και σημαίες πράσινες

81 Comments / add your comment?

Przemysław Wierzbowski says:
Kie vi vidas stelon en tiu nova simbolo? Laŭ mi ĝi pli similas elektran lignotranĉilon ol stelon.

Simbolon oni uzu tiun, kiun oni volas. Eĉ blua pingveno sur mia ĉemizo estu unu el la simboloj, kial ne. Ne eblas diri: "ekde hodiaŭ la simbolo de Esperanto estos X" ĉar ĉiu elektos tion, kion preferas laŭguste. La 100-jariĝa simbolo laŭ mi beletas, sed ne estas io eksterordinara kun genia koncepto - tia estis la "jubilea simbolo" (ovo aŭ melono) kun du renkontiĝantaj "e" - ĝi havis multajn signifojn, kaŝajn kaj memkompreneblajn, prezentis veran pripensemon de la aŭtoro. En tiuj kvin vezikoj estas iu primitiva ligo kun kvin kontinentoj, kaj volo interkompreniĝi, ĉio belas - sed por mi mankas unika koncepto.

Mi persone ŝatas verdan stelon sur verda standardo kaj ĝi estas por mi digna, historie certigita signo de la lingvo kaj ĝia komunumo. Mi tamen evitas uzadon de ĝi en ĉiuj situacioj, same kiel vestiĝi verde, ĉiam alkroĉadi stelo-ŝildetojn ktp, ĉar por eksteruloj tio aspektas kiel sekto!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Arno Lagrangepro replies:
jeunes veille
Logo Carrefour
La stelo vidiĝas subtile inter la veziketoj. Ekzercu vian imagkapablon.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Przemysław Wierzbowski replies:
Ĝisfunda subtileco ;) Sufiĉis iom ŝanĝi la formojn por havi veran stelon.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Mi neniam rimakris antaue; ke en la simbolo de "Carrefour", estis iu C!!!
Cetere mi plene konsentas kun Arno: por multaj homoj, kiuj ne konas esperanton, aux kiuj pensas ke gxi estas afero pasinteca, la verda flago kun gxia stelo efikas kiel forpelilo. Oni tion povas bedauri, sed estas riel...
Posted 15 months ago. ( permalink )
Przemysław Wierzbowski replies:
"efikas kiel forpelilo"?? Kredu, ke jen la unua fojo kiam mi legas tian eldiron. Dum tuta mia esperantista vivo, mi NENIAM renkontis homon, en neniu lando, kiun forpelus la verda flago! Ĉu iuj kialoj? Argumentoj?
Posted 15 months ago. ( permalink )
Arno Lagrangepro replies:
Haĥ ! junulo. Vi ne multajn jarojn vivis en Esperantio, sed mi povas certigi al vi ke mi pli ol unu foje sentis naŭziĝon pro verdaj simboloj, flagoj kaj steloj inter kiuj mi nevole staris kaj kiujn mi evidente sentis kiel forlogiloj por homoj starantaj iom pli malproksime. Sed tio estas nur mia persona sento. Ĉu vi rigardis la paĝon pri flagoj kaj flagetoj ? En ĝi estas multaj trafaj argumentoj.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Przemysław Wierzbowski replies:
:) Certe mi ne spertis tiom, kiom vi. Sed simple en Bjalistoko dum mia ĝisnuna varbado neniu vizitante ekz. niajn budojn diris, ke verda stelo lin naŭzigas - simpla simbolo, kiel la aglo kun krono aŭ stiligitaj vortoj "Coca-Cola". Do temas pri konvinkado de novuloj. Vi diris pri opinio de esperantisto, kiu ne ŝatas ĉiulokan verdan koloron - ankaŭ mi! Sed nun mi devas konfesi, ke la verda ne dominas en esperantistaj eldonaĵoj aŭ eĉ aranĝoj, kiel estis antaŭ jaroj (laŭ la rekomendoj de mamutoj, ke ĉiu libro enhavu verdan stelon kaj prefere la kovrilo estu verda). Eĉ mi devas konfesi, ke inter la novaj libroj, kiujn ricevis nia klubo el la UEA-eldonejo, nur "Afero de espero" enhavas verdan koloron surkovrile :)
Posted 15 months ago. ( permalink )
Arno Lagrangepro replies:
Responde al Onagrino (sed tiu fiprogramo ne volas loki la komenton en la de mi celatan lokon)

Tamen mi supozas ke la signon vi vidas jam de tre multaj jaroj ! La homoj kiuj kreis la bildon tre lerte kaŝis la komencliteron 'C' atentigante pri francaj trikoloroj - tamen en nekutima inversa sinsekvo - (ja temas pri franca firmao nun tutmondiĝinta, ia fiera reprezentanto de Francio tutmonde ! ) kaj devojigante la atenton per la blua sago dekstren kio simbolas estontecon, progreson, pozitivajn valorojn en kulturo en kiu oni legas de maldekstre dekstren.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Arno Lagrange edited this comment 15 months ago.
Venti - 文缇pro says:
Bele, sed tio pensigas iomete pri recikligo

Posted 15 months ago. ( permalink / translate )
Przemysław Wierzbowski replies:
La recikliga simbolo estas perfekta por Esperanto! Verda, kaj ene ankaŭ aperas subtila stelo ;-)
Posted 15 months ago. ( permalink )
Arno Lagrangepro replies:
Mmmmmmpfrr ! jen vi mokemas ... Tamen ia simileco estas. Definitive al uniforma verda koloro mi nete preferas multkoloron. Sed reciklado unue naŭze pensigas al mi pri malpuraj rubaĵoj, sed post pripenso, reciklado estas bona afero. La parolvezikoj kies sagoj ankaŭ laŭcirkle montras, havas iun similecon. Fakte pozitivaj ideoj tie renkontiĝas.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Arno Lagrange edited this comment 15 months ago.
Przemysław Wierzbowski replies:
Jes, mi moketis :) Sed mi volas nun imagi novajn e-flagojn, en kiuj abundas okulfrapaj kvin koloroj... min tio eĉ pli naŭzigas ol la rubaĵa simbolo. Kaj mi ne scias, kial vi metis ĉi tien ĉiujn logotipojn, kiuj similas novan, jubilean UEA-simbolon. Ĉu vere Esperantujo devas sekvi ekzemplojn de komercaj televidoj kaj olimpia komitato? Ĉu la kvin koloroj estas iu universala simbolo de universaleco?
Posted 15 months ago. ( permalink )
Arno Lagrangepro replies:
Mi metis la aliajn simbolojn ne ĉar mi opinias ke ili estas imitindaj sed por montri kiaj similaj simboloj ekzistas kaj kiel ili estas uzataj : Kvin- (kaj pli) koloraj simboloj estas uzataj por signifi diversecon. Kaj estas serio de laŭ stelo konstruitaj simboloj, iel parencaj kun la kvinveziko de Sevija uzataj de komercaj firmaoj. Nur por pripensi. Mi nur nutras la diskuton sen antaŭjuĝo pri la konkludo. Mi scivolas pri reagoj. Kaj jen venas reagoj ! Post la diskuto mia takso de la oportuneco de tia simbolo maturiĝos - same kiel tiu de aliaj partoprenantoj en la diskuto.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Laŭ mi, la simbolo estas plene taŭga eĉ se ne ĝisfunde originala: ĝi permesas devion de la deknaŭjarcenteca verda stelo.

La afero kiun multaj kritikas, ke "esperanto ne estas diverseco", kiel la simbolo simbolas, mi konsideras ne ĝusta: esperanto konsistas, i.a., el diverseco; kaj krome tiu trajto estas emfazita en la lastaj tempoj (ĝuste kiam UEA centjariĝas...)
Posted 15 months ago. ( permalink )
Niko Kalivoda says:
Tiu nova simbolo plaĉas al mi. Tamen, ne malŝatas mi la verdan stelon, nek la flagon. Ĉu vi scias, ĉu tiu nova estos vaste akceptita kaj uzita?
Posted 15 months ago. ( permalink )
Arno Lagrangepro replies:
Ĝuste mi lanĉas la diskuton por provi antaŭenigi la aferon. Kiam mi legis la blogaĵojn de Thierry mi unue grumblemis : "Ja li pravas kritiki verdemulojn, sed tiu nova jubilea simbolo estas tute ne konata, kaj ne efikos" - La melono proponita en 1987 ankaŭ ne estis vaste adoptita (UEA uzis ĝin precipe por la centjariĝo de Esperanto, FEL kaj aliaj organizaĵoj plu uzadas ĝin - kun eventuale aldono de steleto ;-). Do post kelkaj semajnoj kaj pluaj legadoj de kritikoj mi ekopiniis ke mi povus iniciatiti debaton por provi antaŭenigi la debaton. Viaj reagoj ĉi tie estas jam unua atingo.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Niko Kalivoda replies:
Nu, ĝi multe pli belas ol la malĉarma melono!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Przemysław Wierzbowski replies:
Jes, dankon pro la lanĉo. Se la flago kaŭzas protestojn, tio signifas, ke ĝi ne povas reprezenti tutan esperantistaron. Sed mi pensas persone, ke neniu simbolo estos "paperklipo" por ĉiuj niaj samideanoj, ĉar ili tro diversas. Min ne konvinkas la artikolo pri flagoj, kiun vi menciis, ĉar ĝi estas skribita propagande. Sed tre plaĉas al mi ankaŭ la simbolo, kiu tie aperas - la iama jubilea simbolo, ne verda, sed blua kun linioj, simila al la UN-flago. Mi ne dirus, ke ĝi iĝu iu universala signo de ĉiuj, same kiel ne estu tia alia simbolo, sed ĝi simple belas.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. says:
Saluton, Arno! Kiel mi jam diris al vi kaj en kongruo kun Pŝmek, tiu nova simbolo estas beleta kaj modernema, ĝi certe taŭgas por diversaj okazoj. Sed oni ne povas diri, ke la aliaj estas kritikendaj. Kial simpla stelo kritikendas? Tio tuŝas personan punkton, nure.

Kritikebla ĉio estas, sed "kritikenda" estas iom komplika. Kaj kompreneble oni povas diri, ke stelo bla-bla-bla, sed ne eblas nei, ke ĝi fariĝis historia simbolo de Esperanto, ĉu ne?

La lastaj vortoj en via blogaĵo ("Esperanto fiaskis...") estas kvazaŭ "orbanaj", kara! :-) Kiam nesciulo diras, ke Esperanto fiaskis, tio ne signifas, ke ĝi fiaskis. Evidente Esperanto ne estas la sola kulpulo, kiu respondecas pri la aliula nescio... :-) Kaj do Esperanto "fiaskis" pro siaj fuŝaj tiamaj simboloj?

Mi komprenas viajn punktojn, Arno. Certaj aferoj kritikeblas aŭ eĉ kritikendas ene de la movado mem, sed tio kompreneble ne rilatas al la simboloj de Esperanto. Ni ne bezonas fari krucmiliton kontraŭ ili. :-)

Kaj verdire tiu babilo pri fiasko kontraŭ sukceso ankaŭ ne estas simpla. Kiel Esperanto estos sukcesinta? Ĉu tio okazos nur kiam povegaj organizoj uzos ĝin? Mi prezentas ĉi tie tiun demandon: kion ni povas diri pri kristanismo? Ĝi forte ekzistas dum jarmiloj, apogata de povegaj institucioj, konata de ĉiuj, amata de multegaj, sed ni pensu: ĉu ĝi rigore sukcesis?...

Cetere tiu nova simbolo ekaperis kvazaŭ ĝi estas simbolo de UEA, ne tiom vaste de Esperanto mem. Mi ŝatetas ĝin, sed ni ne bezonas preterlasi la aliajn. Eĉ ĉar tiu nova simbolo ne ĉiam taŭgas; ĝi ne estas tiom simple skema por ke oni aperigu aŭ reproduktu ĝin, ne tiom, kiom estas la stelo aŭ la melono.

Kaj pri la flago... Nu, mi legis la paĝon indikitan de vi kaj al mi, sincere, ĝi ŝajnas malutila. Evidente oni faru la krucmiliton de si deziratan, sed la argumentoj prezentitaj ŝajnis al mi vantaj. La tuta afero envere estas neniel pragmatisma.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Thierry Salomon says:
Do, por Esperantistoj la stelo kaj la flago estas tute taŭgaj simboloj.....
sed kiel la publiko perceptas tiujn emblemojn?

Ĉi tie elŝuteblas billdoj por opinienketo pri la temo (kompreneble inter personoj, kiuj ne konas Esperanton).
www.angelfire.com/ny2/ts/opinienketoj.html
Posted 15 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
Por kleraj personoj tiu nova simbolo laŭ mi estas sufiĉe taŭga, ĝi sugestas "mesaĝ-vezikojn" vaste uzatajn sur komputila kampo, en bildostriaj ĵurnaloj, ktp. Foje simbolo ne nepre devas sugesti ion tuj komprenatan aferon, ĉar oni pli potse aligas (atribuas) al ĝi la ĝustan, publikatan sencon.
Do certe, ankaŭ simboloj gravas kiam konigi planlingvon. Sed simbolo valoras nenion, se precipe nur verkistoj kaj instruistoj (ne ĉiuj!) parolas (pli-malpli bone) la planlingvon.

Sed kiam ni atingos tion, ke almenaŭ Esperantistoj kapablu uzi siajn planlingvon? Kiam eksteruloj fine povos sperti (aŭskulti) Esperantistojn parolante inter si Ee, anstataŭ senfine krokodili, kaj tial fakte forgesi aŭ eĉ ne ellerni la planlingvon? Jen la ĉefa KaBea problemo!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Zlatko Tišljar - Pajo says:
La diskuto estas samtipa kiel tiu pri: Ĉu Esperanto malsukcesas ĉar ĝi mem ne estas sufiĉe bona kaj oni inventu pli bonan Esperanton aŭ tiu pri supersignitaj literoj (neniu alia lingvo havas ilin, do ili ne estas bonaj por eksteruloj) ktp. Temas pri misa ideo. Ekzistas en la mondo amaso da simboloj kaj neniu el ili estas per si mem ege bona aŭ ne, ege bela aŭ ne. Simbolo havas nur unu funkcion: rekonigi ion. Se Esperantistoj rekonigas sin per la klasika zamenhofa flago kaj verda stelo, tio plu restu. Normala neesperantisto certe ne incitiĝas pro tiuj simboloj samkiel li ne incitiĝas pro aspekto de blazono de Siera Leone. La problemon inventis ni mem kaj ĝi efektive ne ekzistas. Ekzistas io alia pri kio atentigas Thiery: ne troigi pri sia simbolo ĉar troigo kaŭzas negativajn sentojn ĉe aliuloj. Se eĉ via malamiko festas iun gravan jubileon kaj tiukaze prezentas kaj montras siajn simbolojn, vi ne ekscitiĝos negative, sed se li daŭre kaj konstante svingas antaŭ via nazo sian grandegan flagon, tio certe tre negative emociigos vin. Mi persone neniam surhavas E-simbolojn, sed sur mia aŭto mi surgluas verdan stelon kun surskribo Esperanto. Tio ne estas troigo, simple reklamo. Mi neniam kantas E-himnon, sed dum la malfermo de kongresoj, jes. Tio ne estas troigo, sed montro de mia aparteno.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Peter Bowing says:
Esperanto mem ne temas pri diverseco: kontraǔe la lingvo estas malforta sed potencebla instrumento de universalismo. Vere, ke la diverseco estas hodiaǔ fasona koncepto, sed ni ne tial mis-propagandu nian lingvon. Ni farus nur pli grandajn problemojn por ni.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Arno Lagrangepro says:
Firmaoj ankaŭ ŝanĝas siajn logobildojn por esti laŭmodaj. Bv kontroli kiel firmaoj ekzistantaj de pluraj jardekoj - eĉ de jarcento aŭ pli- reklamadis dum la tempopaso. Kompreneble emblemo ne pli estas centra problemo ol ĉapelitaj literoj. Nuna uzo de Unikodo kun tre oportunaj iloj por atingi ĝin laŭ mi definitive silentigos tiun krucmiliton. Prave pli problema estas tro-elmontriĝemo de simboloj ol la simboloj mem. Tamen kaj la uzo de la sola verda koloro kaj la kvinpinta stelo havas negativajn flankojn kiujn emfazas la menciita kritikpaĝo. Kaj laŭ mia sento tiuj simboloj estas ligitaj al la aliaj negativaj flankoj de la movado (femiteco, sektŝajneco, sintruda proselitismo, ktp). La proponata nova simbolo havas tute alian efekton : novaĵo => scivolemo, plurkoloreco => pensigas pri diverseco (ja Esperanto funkcianta kiel interlingvo inter anoj el diversaj kulturaj sferoj entenas en sia kulturo tiun diversecon). Ĝi laŭ mia sento spegulas pli taŭgan sintenon de la movado por internacia lingvo, pli respektema al alies vidpunkto, pli malferma al novvenantoj. Simbolo ne sufiĉas por ŝanĝi sintenon ("Valoras ne la vesto, valoras la enesto."). Sed mi tiel esprimas mian aspiron kaj al novaj vestoj kaj al nova dinamiko.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Roland Platteau replies:
Kiel S-o Tiŝlar mi pensas, ke la tradiciaj simboloj plus restu. Kaj al la problemoj cititaj la responson estas ne ŝanĝi "bildon" aŭ propagandmanieron" kiel la komercaj reklamistoj (mi pensis, ke tiu mensstilo malkongruis kun tiu de esperanto), sed jes ne tiom propagandi entute, (kio povas esti tede entrua, kaj cetere senutila) kaj efektive uzi, vivigi, utili la lingvon, tutsimple. Kiam homoj vidis kiom E-o povas esti utila kaj riĉiga ili konvinkiĝos, kia ajn estu la simboloj, la literoj, aŭ aliaj amuzaĵoj por muŝfikantoj.

Cetere, kiel ĝenerale mi estas por la tradicio ĉe la simboloj ! Kaj ili ne min naŭzas. Nur eble la enteno ! Sed se la enteno estas bona, ekzemple attac, ties simbolojn oni povas uzi aŭ ne uzi ĝissate, mi fajfas pri tio, kaj certe ne naŭziĝas.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Tonyo says:
Kiel mi jam skribis aliloke (www.liberafolio.org/2007/normalalingvo), ŝajnas al mi ke ni havas minuskomplekson. Ĉu nia simbolo estas pli malbona ol tiu de aliaj? Ne.

Simple okazas ke se iuj homoj malŝatas nian simbolon, tio okazus ĉar ili ne ŝatas nian lingvon, ne inverse. Kaj tio pruvus la validecon de la simbolo: se ili asocias iun simbolon al Esperanto, tio montrus la efikecon de la simbolo.

Oni en la pasinto troigis la uzon de simboloj, flagoj, himnoj kaj simile. La problemo nun estas la mala: oni tro timas uzi materialon kiu identigas nin, kaj ni eĉ perdas ŝancojn por elmontri nian ĉeeston.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Arno Lagrangepro says:
Mi skribis « Esperanto ekaperu kiel lingvo disvolviĝanta en 21-a jarcento kaj ne plu kiel lingvo kiu fiaskis en la komenco de la 20-a. », sekve ne estas mia opinio ke Esperanto fiaskis en la 20-a jarcento, sed la opinio de granda parto de la publiko. Vi certe ĉiuj jam aŭdis ofte, kiam la konversacio ektuŝas la temon : "ha jes tiu estis projekto , kiu ...".
Tamen mi opinias ke la Esperanto-movado vojeraris kiam ĝi promesadis ke Esperanto baldaŭ estos universala lingvo por ĉiuj : tia estis la finvenkisma sinteno ĝis la jaroj 1930-aj. Multaj homoj kiuj ne bone konas Esperanton konservis bildon el tiu tempo (ĉu pro propra memoraĵo, ĉu pro transdonita bildo de gepatroj aŭ geavoj). Ekzemple tiu alia komunikilo kiu estas telefono estis inventita en la sama tempo kiel la zamenhofa lingvo kaj post pli ol jarcento universale disvastiĝis. Kompare Esperanto ne atingis la saman disvastiĝon : tia estas la percepto de la publiko. Bona ideo nepre rapide disvastiĝas, konsekvence ne rapide disvastiĝinta ideo verŝajne ne estas bona. Tiaj estas la antaŭjuĝoj de multaj homoj. Mi klare konscias ke teĥnikaĵo ne estas komparebla kun lingvo ĉar ĝi tuŝas la profundan kernon de la homa psiĥologio (legu la klarvidajn analizojn de Claude Piron pri antaŭjuĝoj).
Posted 15 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. replies:
Bona klarigo, Arno, dankon!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Thierry Salomon says:
Antaŭ ol scii ĉu "nia" simbolo estas malpli bona ol aliaj, oni devas demandi la publikon pri tio.
Do oni printi la tradician flagon aŭ la stelon kaj pri demandu homojn en la publikaj transportiloj aŭ sur la strato. Nur tiam oni scios kiel personoj, kiuj ne konas Esperanton reagas al
la "tradiciaj" simboloj.
Vidu www.angelfire.com/ny2/ts/opinienketoj.html

Sed kompreneble se temas pri simbolo por ekstremraŭmisma afero oni furzu pri la
opinio de la ĝenerala publiko.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Arno Lagrangepro replies:
Mi scivolas pri rezultoj de tiu opinienketo. Ĉu vi jam kolektis sciigojn ? Ĉu vi planas iun datlimon post kiu vi publikigos rezultojn ?
Posted 15 months ago. ( permalink )
Manolopro says:
Multaj madridanoj atentigis ke la simbolo estas tre simila al tiu de la madrida regiona televido:

Posted 15 months ago. ( permalink )
Manolo edited this comment 15 months ago.
Arno Lagrangepro replies:
Okulfrapa ! Elekto de koloroj malsamas de la serio Olimpiko-Franclingvio. Sed la bildo konstruita per kvadratoj ĉirkaŭ kvinpinta stelo evidente similas. Jen kio kontentigus la deziron esprimitan de Pŝemek, ke "Sufiĉis iom ŝanĝi la formojn por havi veran stelon." Mi eĉ suspektas ke inverse okazis, ĉar la kreinto de la kvinveziko estas 24-jara grafika dezajnisto el Barcelono, (membro de Kataluna Esperanto-Junularo, laŭ TEJO) kaj li tre verŝajne konas la logobildon de telemadrid. Por mi estas atentinda signo ke profesia dezajnisto el la nuna juna generacio proponas tian novan ideon por nia nuna juna jarcento. Malnovaj blogaĵoj jam menciis tiun similecon kaj suspektigis la aŭtoron pri plagiato : tamen li asertis ke li ne antaŭe konis tiun logobildon. Ankaŭ li provizis la sekvontan bildon (de Wichita festivals)
Posted 15 months ago. ( permalink )
Arno Lagrange edited this comment 15 months ago.
Arno Lagrangepro says:
wichitafestivals
Leginte malnovajn blogaĵojn pri la temo mi trovis jenan stelon !
Posted 15 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
ha!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Mi legis interesajn argumentojn en ambaŭ tendaroj, defendantoj de la tradicio kaj renovigantoj. Se mi pensas pri la simboloj por aludi lingvojn (ekzemple en tradukligiloj), ili aperas en formo de flageto, kutime koincide kun la flago de la lando (sed ne ĉiam). En tiu kazo, esperanton oni pli bone asociigu al iu steleto aŭ flago ĉar tie gravas ne modoj sed faciligo de kompreno.
Por kulturaj aranĝoj aŭ eventoj organizitaj de esperantistoj eventuale nova simbolo povas transdoni la deziratan freŝon kiun aludis Arno.
Mi voĉdonas por la kunvivado kaj saĝan elekton porokazan (eble je grandaj trajtoj, unu simbolo por la lingvo kaj unu por la movado?).
Posted 15 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * edited this comment 15 months ago.
Fernando Maia Jr. replies:
Ĝuste kion mi diris, Karles: la stelo kaj la flago estas ekz-e multe pli "skema" kaj facile reproduktebla ol tiu "nova" simbolo ("nova" sekvas inter citiloj, ĉar tiu ne estas nova simbolo de Esperanto mem, sed de UEA, por festi la centjaron; sed, kiel diris Arno, nenio malpermesas etendi ĝian uzon).

Imagu kiom fuŝa estus tiu nova simbolo en la jena desegnaĵo: www.ipernity.com/doc/51444/2868418

La flago neniel fuŝas. Ankaŭ la steleto. Kiel mi diris, mi komprenas, kion celas Arno kaj ankaŭ nia kara Thierry, sed ne taŭgas ataki simbolojn, tamen jes la maltaŭgajn agadojn.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Przemysław Wierzbowski replies:
Ekzakte, tute samon mi opinias. Ne ekzistu universala simbolo, ekzistu pluraj uzataj laŭokaze. La flagon mi uzas kiel plej diskonigatan ĉie, sed bonas ankaŭ aliaj simboloj por ne tedigi. Tial la kvin veziketoj estas nur porokaza, jubilea simbolo.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Arno Lagrangepro says:
Peter Browning lanĉis en sia blogo diskuton similteman Esperanto ne temas pri diverseco. Vidpunktoj estas tre malsamaj !
Posted 15 months ago. ( permalink )
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Ke estas du "klanoj" (aŭ ni povus diri "samopiniaroj"), sendube.
En Esperantujo, estas tiuj, kiuj (laŭ mi, pro emociaj kialoj, aŭ emo al gregumado) ne kapablas evolui. Iam, ili trovis "veron" sendepende de politika pripensado. Ili trovis lulilon aŭ kokonon, en kiu ili sentas sin bone, en kiu ili volonte akceptus la ceteron de la mondo. Sed ili ne emas vidi, ke la "ekstera" mondo ekzistas kun siaj propraj "reguloj".
"Moderneco", kvankam ni ĉiuj scias ke ĝi estas kompleksa afero, afiŝiĝas ankaŭ per signoj. Se ni ne adaptiĝos, ni plu donos impreson de malnova afero fiaskinta...
Do, ĉu ni rigardu al la pasinteco aŭ al estonteco???
Posted 15 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. replies:
Iom fortaj vortoj, karulino... Nu, laŭ mia penso oni rajtas vivi laŭvole kaj eĉ nekritikeble. Se estas tiuj, kiuj bone sentiĝas en siaj kokonoj aŭ luliloj, mi eĉ konsilus al ili ĝui tiun enviindan staton, se tio estas, kion ili volas. Ni ne povas trudi homojn al la movado aŭ al nia maniero movadumi: movadumu tiuj, kiuj tion volas; tiel, kiel ili volas, ĉu ne? ;-) Eĉ ne tauĝas teni homojn en "niaj vicoj", se ili ne sentiĝas bone tie: tio pli malhelpas ol helpas nian propran agadon.

Mi komprenas tamen, ke eble vi celas opinii pri agadoj de institucioj, ne de individuoj ekzakte. Tiuokaze eblas prezenti ideojn kaj provi konviki la respektivan anaron pri la plej taŭga formo gvidi la institucion. Tio ebligos al la anaro elekti siajn plej bonajn estrojn.

Kaj pri la renoviĝo de simboloj, refoje ni traktas la aferon kvazaŭ ĝi estas fiaskinta aŭ fie malnova! Tute ne, Domnjo... :-( Ni do valorigu pli la misinformon ol la veron mem? Laŭ misinformo Esperanto fiaskis; laŭ la vero - ni bone ĝin konas - ĝi certe ne fiaskis. Evidente ni ne atingis ion, kion ni povas nomi fina venko, sed la lingvo mem vivas kaj permesas interkulturan komunikadon, kia tiun, kiun ni ĝuas nun.

Se Esperanto ne fariĝis tutmonda lingvo, ĉu kulpas la movado, la lingvo aŭ la mondo mem? Nu, eble la movado fuŝetis kelkfoje, sed eblege multaj mondanoj mem ne pretas por tiu neŭtrala komunikado: multaj el ili - sen iu ajn kontakto kun la movado (do ne gravas tiuokaze ĉu la movado bonas aŭ ne) - trovas la aferon stulta, fantazia, neebla. Rondoj da instruistoj (esperinde kleraj homoj), konantaj nur la ideo de Esperanto (do sen influo de la movado, de la simboloj) simple ridas antaŭ la ideo de internacia neŭtrala idiomo.

Ĉu vi sekvas mian penson? Mi celas vidigi, ke grandparte ne kulpas la simboloj; grandparte la afero ŝajnas malnova aŭ fiaska nur al homoj, kiuj vere ne volas koni ĝin. Se vi montros al ili la tradukojn de Ŝekispiro, de pluraj nobel-premiitoj, de ĉinaj poezioj (raregaj en pluraj landoj), se vi montros al ili la filmoj en YouTube, la komunumon en Ipernity, ili daŭre ridos, ili ne kredos, ke la afero funkcias.

La problemo ne estas en la afero, sed en la homoj.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Przemysław Wierzbowski replies:
Do mi pensas, ke Franca Respubliko, por esti tre moderna lando, devas ŝanĝi sian flagon al rozkolora :-) Laŭ kiu maniero vi opinias kio estas moderna, kaj kio nemoderna? Ĉu geometriaj formoj modernas laŭ la nombro de uzitaj linioj aŭ kio?
Posted 15 months ago. ( permalink )
Arno Lagrangepro replies:
Pri franca Respubliko estas alia afero : en 1848 kaj 1871 estis batalo inter reakciuloj kiuj volis la trikoloran flagon kaj socialistoj kiuj volis la ruĝan (la flago de la "socia" "la sociale", t.e. la frateca socia universala respubliko. Kaj en 1873 la heredanto de la franca krono Henriko (la 5-a) rifuzis iĝi nova reĝo ĉar li nekompromise postulis ke Francio havu blankan flagon (tiun de la francaj reĝoj). Tial ni havas de 1871 reakcian respublikon (ne socian, nek reĝlandon) kun trikolora flago. Sed mi volonte forgesos Francion kiel konsiderindan enton : ĝi kaj kaŝas diversecon en ĝi kaj malaperas en pli grandajn entojn. Sed fakte la diskuton mi ne volis lanĉi pri flagoj - kiujn mi malŝatas- sed simple pri simbolo por ekzemple montri paĝon en jena lingvo en la reto.
Posted 15 months ago. ( permalink )
ЄЭPatrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIOЄЭ says:
Amikaj salutoj al ĉiuj,
Ni tute ne deziras eniri bataldiskuton. Tamen, ni sincere deziras sciigi nian opinion pri ia ŝanĝo de niaj ĉiamaj simbolo kaj flago. Apenaŭ estas imagebla ŝanĝi ĝin. Pro kio ? moderniĝo ? Ĉu nur la dekses reguloj estas "netuŝeblaj" ? Ni ne scias. Ni nur scias, ke tute ne plaĉos iun ŝanĝon.
Tutverde viaj,
Pat kaj Sand
Posted 15 months ago. ( permalink )
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Patrick kaj Sandrine: Unu afero estas la lingvo mem, alia afero estas diskonigo de la kvalitoj de tiu lingvo, kaj rimedoj uzataj/ uzotaj/ uzutaj !!!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Przemek: tamen, mi tre dezirus, ke oni modernigu la parolojn de nia Marsejeza!!! Ili estas ja terure sango-soifaj. Pri la flago... nu, multaj naciaj flagoj estas malbelaj, sed oni prifajfas tion, ĉar neniu kritikas la ekziston de Francio, ĝi estas sufiĉe forta por neglekti ĉu ĝia flago estas bela aŭ ne!!!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Arno... Se vi respondus pli ofte al la komentoj, via artikolo povus atingi la unuan paĝon de la furorlisto, kaj eĉ eble la dua aŭ tria rango en tiu paĝo... Rigardu kion mi faris en mia lasta artikolon (pri eksperimento)
Posted 15 months ago. ( permalink )
Przemysław Wierzbowski replies:
Jes, ni elstarigu la artikolon :-)
Posted 15 months ago. ( permalink )
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Nu bone, fakte mi ne prenis tempon por respondi vere... Sed mi metas neinteresan komenton, por ke la artikolo restu en la dua paĝo de la furorlisto. :-p
Posted 15 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. replies:
Sed, Domnjo, ĉu tio ja funkcias? Laŭ instruoj de Paŭl, sammembra respondo ne estas kalkulata. Vidu:

// www.ipernity.com/group/37673/discuss/18078

"(...) ludas rolon da kvanto da komentoj, sed propraj komentoj de la aŭtoro ne estas kalkulataj; se aliaj donas pli ol unu komenton, tiuj pliaj ne estas kalkulataj."

Verŝajne do interesas ke la komunumo komentu, tamen ne, ke malmultaj rerekomentu. :-(
Posted 15 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
Mi ne povas ne rideti je tia arda diskuto pri kia estu la simbolo de Esperanto, dume gravega demando restas daŭre nerespondite:
Esperanto kial kaptas nur malpli ol 2% el tiuj personoj, kiuj *jam* gustumis, ellernis ĝin (do, konas bonege ĝiajn kvalitojn)?
Informiĝu ĉe: www.ipernity.com/blog/35820/93799
Posted 15 months ago. ( permalink )
Arno Lagrangepro says:
Eble la tutan ĉenon da faktoj ni devus konsideri. La emblemo nur estas ekstere videbla signo. Dua ĉenero estas la tuta movada sinteno umbilikema kaj malferma al ekstero. Kaj fine kial gejunuloj lernintaj Esperanton ne uzas ĝin post sia ekzameno ? Ĉu nur estas al ili proponitaj eblecoj utiligi ĝin en internaciaj kontaktoj ? Gejunuloj lernintaj la anglan tre ofte (ne ĉiam) poste uzas tiun lingvon en strataj hazardaj rilatoj, en plua studado aŭ eĉ profesie. Same ne estas por la hungaraj gejunuloj. sekve estas kompreneble ke la sento de ĉiuj kiuj aŭdis pri tiu lingvolernado ke ĝi estas vana.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Jens S. Larsen says:
Mi iom miras ke multaj opinias ke sonas malbone ke Esperanto estas "projekto". Nu bone, ĝi jam ne plu estas lingvoprojekto; sed tiam ĝi estas socia projekto, kaj tio estas ja grandioza, ĉar ĝi ampleksas la tutan mondon!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Venti - 文缇pro says:
Tiu ĉi nova simbolo plaĉas al mi. Ĝi montras klare homojn de diversaj landoj, kiuj scipovas interparoli. Ĝi estas pozitiva. Kiel ekzemple la stranga kaj simpatia kato ĉe lernu.net. Tiaj simboloj signifas: "Bonvenon!"
Venante de poŝtokesto (?)
Posted 15 months ago. ( permalink )
Jakvopro says:
Ah, kia perdo da tempo. Bela simbolo, malbela simbolo, percepto neniu pli.
Mi proponas ke ek de venonta jaro, esperantistoj ne plu krokodilas por festi 100 jariĝon de UEA. Kaj simbolo. Oni jam uzas du, do kial ne tria. La malnova, la pli nova kaj la plej nova, kaj ĉiuj povas uzi laŭ prefere.
Kion ni prefere moderniĝu estas niaj pensmanieroj kiel propagandi Esperanton kaj mi ne pensas ke simbolo povas ludi gravan rolon en ĝi. Pardonu miajn eble tro akrajn vortojn
Posted 15 months ago. ( permalink )
Arno Lagrangepro replies:
Mi funde emas sciigi pri la avantaĝoj de la lingvo iniciatinta de iu pola okulkuracisto, per aliaj rimedoj ol tiuj per kiuj ĝi tro ofte estis propagandita de pliol jarcento. Elekto de simbolo estas nur ekstera signo de tiu aspiro.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Jens S. Larsen replies:
Unu tre malloga afero, minimume tiom grava kiom miselektita simbolo, estas nomi la informadon pri Esperanto "propagando". PIV difinas ĝin kiel "klopodado por disvastigi ideon", sed granda Dana vortaro difinas ĝin kiel "informado, ofte nevera aŭ unuflanka, disvastigata por influi aliajn pensi, opinii, senti aŭ fari ion difinitan". Sendube la vorto havas tiun kromsignifon en la plimulto de lingvoj.

Tamen, distingi inter objektiva informado kaj propagando povas esti malfacile kiam temas pri lingvoj, ĉar la lingvoscienco havas treege malaltan prestiĝon. Fakte la Esperantomovado havas multe pli da scienca prestiĝo ol la lingvoscienco kiel tuto, ĉar ni havas multe pli da unueco. Pli ol 99% el tiuj kiuj interesiĝas pri neŭtrala internacia lingvo grupiĝas ĉirkaŭ Esperanto; neniu lingvistika skolo sukcesas grupigi 50% de la lingvistoj. Do, Esperanto estas serioza afero, sed Esperanto estas lingvo, kaj lingvo ne estas serioza afero -- provu rilati al tio!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Przemysław Wierzbowski replies:
Ekzakte! Dankon pro tiu mesaĝo, mi tute apogas ĝin. Trovi en signo la ĉefan kulpinton estas maljuste
Posted 15 months ago. ( permalink )
ESPERANTO - Ĉemizo says:
Mi neniam uzis la flagon en miaj agadoj, ĉar laŭ mi, ĝi estas eĉ MALdisvastiganta simbolo.
Sed, tre komuna agadmaniero en la pasinta jaro, kune kun himnoj kaj vizaĝo de la kreintoj pri la afero.
Flago, himno kaj vizaĝo de la kreinto estas ankaŭ nia kulturo, sed tute ne bonas POR disvastigado.

Mi gratulas vian bildon kaj petas permeson por stampigi ĝin ĉemize, per mia enterpreno Esperanto Vestoj.
Dankon!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Arno Lagrangepro replies:
Posedanto de la bildo certe estas UEA kaj aŭtorrajton havas Gijem Sebija. Mi mem havas nenian rajton, nur mi lanĉis la diskuton ĉar mi scivolas kiel efektas la ideo alpreni novan simbolon. Mi dankas ĉiujn kontribuantojn en ĉi tiu diskuto ke ili alportis siajn klarigojn.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Arno Lagrange edited this comment 15 months ago.
Przemysław Wierzbowski replies:
Jes ja, alvenas unu kroma problemo - la signo estas jure protektata. Oni verŝajne ne povas ĝin kopii iel ajn, kaj des pli uzadi por komercaj celoj, sen konsento de UEA. Dume, aliaj simboloj, kiel verda stelo, estas ja neprotekteblaj. Eble tio ŝanĝiĝos, sed ĝis nun la kvin veziketoj estis apenaŭ uzataj eĉ de UEA mem, do ne ekzistis bezono permesi tian uzadon.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Bira mi tute konsentas kun vi...
Posted 15 months ago. ( permalink )
Arno Lagrangepro says:
Iom devojiĝante de la komenca temo mi trafis tiun diskuton furorintan januare (tio estas antaŭ ol mi naskiĝis al ipernitia mondo) : Do you speak Esperanto ? En ĝi legeblas komentoj kiuj montras diversajn taksojn , antaŭjuĝojn kaj konfesoj de malscio. Ekzemple : "Esperanto is a very nice idea. However it wasn't successful: English is the new Esperanto. Using Esperanto for international communication would probably be better than English because Esperanto is more easy to learn than English." Jen certe tre ofte renkontata opinio de homoj kiuj parolas pri Esperanto kiel pri fiaskinta projekto.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Arno Lagrange edited this comment 15 months ago.
Thierry Salomon says:
Neniu skribis, ke la simbolo estas LA ĉefa kialo por la nedisvastiĝo de Esperanto.

Estas multegaj faktoroj: ekonomiaj, politikaj ktp....
Sed inter tiuj kialoj unu estas "uzo de miskompreneblaj simboloj kaj sloganoj":
ekzemple kiel atentigis Jens la uzo de la vorto "propagando", frazoj kiel "unu lingvo por la tuta mondo", kaj la nespecifaj simboloj.
Se televidkanalo aŭ petrolfirmao uzas stelon kiel simbolo, laŭ la kunteksto oni scias pri
kio ili okupiĝas kaj do ne okazas miskompreno. Se persono promenas sur la strato
kun eta stela pinglo aŭ t-ĉemizo kun granda stelo estas RISKO de miskompreno ĉe KELKAJ personoj.
Kiel interna rekonilo la stelo estas tre bona, sed por la ekstera publiko ĝi havas nulan efikon
kaj ofte eĉ malpozitivan.

Anstataŭ paroli en la aero mi denove petas ĉiujn (kaj precipe tiujn kiuj dekatedre asertas ke la stelo kaj la stela flago estas bonegaj kaj ne estas problemo kun ili) printi tiujn du simbolojn
kaj montri ilin al personoj, kiuj ne konas Esperanton kaj petu ilin rapide diri (sen cenzuri sin) tri aferojn pri kiuj ili pensas vidante ĝin.
Rimarkoj:
-Kompreneble, kiam vi faras tion ne surhavu t-ĉemizon/ĉapon/insignon aŭ ion similan kun la vorto "esperanto" ĉar tio influus la respondojn.
-Plej bone estas demandi nekonatulojn (en la haltejoj, atendejoj, publikaj transportiloj ktp...), aŭ iujn, kiuj ne scias, ke vi okupiĝas pri Esperanto.
-Por demandi plurajn personojn samtempe oni devas peti la respondojn skribe por ke la respondoj de unu persono ne influu la aliajn respondantojn.
-Al unu persono oni montru nur unu simbolon.

Printebla stelo kaj flago estas elŝuteblaj ĉi tie: www.angelfire.com/ny2/ts/opinienketoemblemoj.pdf
Posted 15 months ago. ( permalink )
Peter Bowing replies:
Thierry,

Denove kaj denove vi argumentas, ke grava kaj centra kialo por la malakceptado de Esperanto estas la reklamaj aferoj – la stelo, la flago, la priparolado pri Esperanto kiel universala lingvo, tut-monda lingvo...

Alivorte vi opinias, ke se Esperanto sin disigus elde la maldekstrismo kaj alispecoj de kosmopolitanismo, tiam tuj vaste amatiĝus la lingvo. Falsa estas tio.

La antaǔenigo de Esperanto ĉiam estas ligita al aliaj celoj; ekz. socialismo, kosmopolitanismo, katolikismo – kaj ĉiam Esperanto estas ilo por la ismo, neniam reciproke. Esperanto mem ne bezonas emblemojn, flagojn aǔ aliajn simbolojn (“eo” sufiĉas). Tamen la grupoj, kiuj promocias la lingvon, elektos ilian diversajn simbolojn.

Mia mesaĝo: ne diru al aliaj ilian propagandajn ilojn.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Thierry Salomon replies:
Peter,
Mi ne skribis ke "centra kialo por la malakceptado de Esperanto estas la reklamaj aferoj".
Mi skribis:
>Neniu skribis, ke la simbolo estas LA ĉefa kialo por la nedisvastiĝo de Esperanto.
>Estas multegaj faktoroj: ekonomiaj, politikaj ktp....
>Sed inter tiuj kialoj unu estas
Mi ne skribis "la unuA estas..." sed "unu el la kialoj estas..."

Poste mi proponis, ke oni testu sian "propagandajn ilojn" kiel vi diras.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Mi emas pensi, ke fakte oni lernas esperanton pro iuj kialoj, kiuj malsamas laŭ la homoj.
Iu deziras nur vojaĝi, ekhavi amikojn, ktp...
Aliaj aktivas en asocioj, aŭ politikaj partioj, eklezioj ktp...

Sed restas ankaŭ tiu fakto, ke kvazaŭ ĉie en la mondo, oni lernas dum la libera tempo (t.e eksterlerneje).
Ni disigu la aferon de simboloj, kiuj influas sur la bildo kiun la plimutoj fariĝas pri esperanto, kaj la fakton eklerni. Ili havas reciprokajn influojn, sed ne estas rekte ligitaj.

Fakte, la temo estas tre kompleksa, oni devus konsideri ĉiujn aspektojn, ne nur unu.
Sed tamen, mi konsentas, ke la originaj simboloj efikas nun kontraŭ esperanto!

Thierry, ĉu vi jam enketis mem? Kiu estis la rezulto???
Posted 15 months ago. ( permalink )
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
C'est dingue! L'article est disparu de la liste des articles qui bougent!!!
Ben merdalor!
Posted 15 months ago. ( permalink / translate )
Arno Lagrangepro replies:
Oui et là, j'y vois une intervention des administrateurs d'ipernity selon une interprétation de la charte des membres: comme quoi il y a des limites à la liberté d'expression dans un espace social.
Posted 15 months ago. ( permalink / translate )
Arno Lagrange edited this comment 15 months ago.
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Es-tu certain de ça???

Mais bon sang, il ne s'agit pas de commerce, mais d'une discussion sur un sujet culturel et social...
Remarque, dans la mesure où les admins ne peuvent pas comprendre le contenu des échanges... c'est logique!

__________________

Ĉu vi certas pri tio? Nu, diable, ne temas pri komerco, sed diskuton pri kultura kaj socia temo...
Tamen, konsiderinde estas, ke la administrantoj ne kapablas kompreni la enhavon de komentoj... logike, ke ili prudentemas.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Ne tiel logike, laŭ mi...
Fakte, ili konas la esperantigintojn de Ipernito, do ili devus unue informiĝi ĉe ili pri la enhavo de suspektaj artikoloj esperantlingvaj.

Ĉu ne finiĝis, tutsimple, la maksimuma tempo dum kiu artikolo rajtas aperi en la furorlisto?

[???ESPERANTO???]
Posted 15 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Hu! Ne ne
Bonŝance ne temas pri cenzuro...
Bv legi, ĉi teme, mian komenton ĉe:
www.ipernity.com/blog/42554/94865/comment/3121170#comment3121170

[???ESPERANTO???]
Posted 15 months ago. ( permalink / translate )
Andy Անդի says:
Ĉiuj "eksteruloj" aŭ "internuloj"povas kritiki min sed mi estas fidela al mia bela verda flago kaj la kvinpintan stelon. Ili estis la simboloj de la unuaj esperantistoj, de tiuj kiuj estis persekutataj dum la mondmilitoj kaj diktatoraj reĝimoj, la verda stelo Zamenhof mem portis en la brusto, eĉ la "preĝo sub la verda standardo. Ĉu ni devos reskribi la historion kaj diri "preĝo (preĝo ne ĉar tio estas sektema "parolado" sub la multkolora kvinveziko"?. Mi ne ŝanĝos ĝin! Neniam!
Posted 14 months ago. ( permalink )
Andy Անդի edited this comment 14 months ago.
Birdino (Francine) says:
ĉu flago estas tiel grava por Esperanto ?
ĉu oni devas ŝanĝi ĉar aliaj, kiuj eble ni ne amas, uzas similan simbolon ?
Jam antaŭ ekscii pri Esperanto, al mi la verda koloro estis koloro de espero,
eble ĉar rilatas al la verda naturo kiu renaskiĝas post vintro.
Sed por lingvoj uzitaj en tekstoj, mi samopinias al...
(mi ne plu retrovis la nomon)
ĉar mi ĉiam miksas la flagojn.
Kaj mi estas belga, do ne ŝatas ke oni uzas por mi la francan flagon.
Do nova simbolo ?????
Mi lasas la decidon al aliaj.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Jakvopro replies:
Certe NI, laBelgoj jam enuiĝas pri diversaj simboloj, flagoj etikedoj kiu fine nu rdisigas. Kunigi, solidareco jen tio devas esti la celo. Nun ni havas du grupoj, la malnova simbolo kaj l a"nova", kial krei trian?
Mi ne komprenas.Uzu esperanton kaj ne flirtigu kun flagoj.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Thierry Salomon says:
Por tiuj, kiuj ankoraŭ ne vidis ĝin, ĉi tie estas filmeto pri tiu temo:
www.ipernity.com/doc/32070/1234033
Posted 14 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. says:
Arno, Andy per siaj kontribuoj al nia grupo Bibliografio de Esperanto sciigi min pri alia ebla, tre simpatia simbolo:

// www.ipernity.com/doc/58282/3152209/in/group/53979?from=3152281&at=1223451694

:-)

(Mi intencas nenion, krom kundividi la "simbolon"! ;-))
Posted 14 months ago. ( permalink )
Arno Lagrangepro replies:
Mi delonge konas tiun simbolon (de ĉiam, mi povus diri : miaj gepatroj estis jam mondcivitanoj antaŭ ol mi naskiĝis). La montrita simbolo estas simpla kaj simpatia. Mankas al ĝi iom da koloroj. Cetere ĝi esta la simbolo de mondcivitanoj (kiuj favoras Esperanton sed ne nepre estas Esperantistoj) : ĝi do ne povas esti senŝanĝe uzata por signifi "Esperanto".
Posted 14 months ago. ( permalink )
Arno Lagrange edited this comment 14 months ago.
Arno Lagrangepro says:
Diskuto pri Simbolo de Esperanto sur soc.culture.esperanto nun ĉe Guglaj grupoj
Posted 12 months ago. ( permalink / translate )
Alain Marois says:
Bonjour Arno,

Désolé d'intervenir en français. Je suis débutant. [Mi estas comencanto].
J'ai découvert l'Esperanto en écoutant l'émission de France-Inter d'Ocobre 2008 où le sujet était rapidement abordé. J'ai tout de suite lu le rapport Grin, puis Le défis des langues de Claude Piron. J'ai parallèlement commencé à apprendre la langue sur lernu.net,.... Bref, le parcours sans doute classique pour un trentenaire.
J'en viens aux symboles : les documents que je viens de citer, et d'autres, ainsi que la communauté esperantophone et ses artefacts (radio verda, cri, polske radio, edukado.net, esperanto.net) laissés sur le réseau m'ont donné une impression de sérieux, de maturité, de dynamisme et d'indépendance d'esprit.
Mais - et ceci doit être lu comme un témoignage de "débutant" se souvenant de ses premières impressions - l'étoile verte, le drapeau vert omniprésent sur certains site (très web des années 90 souvent, dont le design discrédite toute de suite le contenu quelque soit sa qualité), les références systématique à "la langue de zamenhof", au personnage de zamenhof (les vieux portraits systématiquement ressortis), aux congrés, à l'histoire de l'esperanto,...m'ont dès le départ rebuté, laissant une impression de langue sectaire, d'organisations flocloriques et peu sérieuses, d'une culture très 19ème siècle dont quelques hippies continueraient à faire vivre l'esprit pour mieux se couper du reste du monde.
J'ai trente ans, je suis convaincu du bien fondé de la démarche des esperantophone (j'espère d'ailleurs atteindre un niveau suffisant pour l'enseigner à mon tout jeune fils) mais, pour moi, le drapeau à l'étoile verte ne représente rien; pire, c'est un obstacle.

Je suis tout à fait pour ta proposition : si l'on veut que l'esperanto soit pris au sérieux, que son enseignement commence à rentrer dans les programmes, qu'il apparaisse comme moderne, utile, crédible, international et efficace, on NE DOIT PLUS utiliser le drapeau vert à l'étoile.

Je résumerai ma pensé (radicale) comme suit :

L'esperanto du 21ème siècle doit
- avoir un nouveau "logo" ou symbole (mais surtout pas un drapeau !); celui de l'UEA me parait bien,
- rompre avec le père zamenhof (tout en conservant son esprit), mais le culte doit disparaître absolument,
- et...ne doit plus s'appeler l'Esperanto mais La Internacia Lingvo, un point c'est tout.

Certains parleront d'hérésie ou de blasphème, mais il faut bien comprendre une chose : soit l'on veut que la pratique de l'esperanto s'étende et que babel soit vaincue tout en conservant la diversité linguistique, et alors il faut changer radicalement, soit l'on veut rester entre nous, auquel cas on ne fait rien pour aller vers les autres.

J'essaierai de traduire mon commentaire en esperanto (pardon, en IL !) plus tard.

Amicalement,
Alain
Posted 9 months ago. ( permalink / translate )
Arno Lagrangepro replies:
J'ai provoqué ce débat sur les symboles pour me me faire une idée sur les opinions qui courent. L'éventail est large entre ceux qui ne veulent pas qu'on touche au drapeau et à l'étoile verte, ceux qui s'en fichent et ceux qui sont d'accord pour un renouvellement des symboles, des discours, et des comportements.
Alors on peut continuer à utiliser avec modération les vieux symboles et le nom (parce qu'ils sont enracinés), continuer à parler de l'initiateur (il serait étrange d'occulter l'oculiste) à condition de ne pas mettre en avant ni les drapeaux, ni les étoiles, ni le nom répété comme un mantra, ni celui du Majstro dont on peut reconnaître les mérites sans lui vouer un culte.
Oui Zamenhof avait baptisé la langue "Lingvo Internacia", mais le peuple lui a donné le nom qui était le pseudo de l'auteur!

Ma conclusion provisoire est que ce ne sont pas les symboles qui sont le plus important, mais l'attitude sectaire ou ouverte.
Et un changement d'héraldique, de vocabulaire et de rhétorique ne serviraient pas à grand-chose si ils ne sont pas précédés par un changement de comportement.
Je souhaite le développement de l'espéranto et il ne pourra se faire que par un mouvement de la société vers cette langue et non pas par l'agitation d'une secte prosélyte avec tous ses symptômes qui au contraire ne peut que repousser les curieux.
L'ouverture consiste à cultiver la langue pour ce qu'elle peut nous apporter à chacun comme enrichissement dans nos vies, et être prêt à répondre à la curiosité de ceux que leur réflexion conduit à s'y intéresser.
Bienvenue à toi, Alain ! Et il me plaît que tu aies rédigé ton message en français : je trouve qu'il est bien plus intéressant que ce genre de sujet soit discuté en langue nationale plutôt qu'en espéranto, parce que ce serait là le risque de fermeture dans un cercle clos d'initiés qui parlent entre eux de leur marotte et oublient d'ouvrir la porte aux autres.
Posted 9 months ago. ( permalink / translate )
Alesk Arpitano says:
Saluton Alain!

Lorsque j'ai commencé l'espéranto (ya 7 ans déjà, vindiu!) j'étais un peu comme toi: je voulais "révolutionner" le monde de l'espéranto...
J'avais clairement l'impression d'y retrouver tout ce que je rejetais dans l'idée de la nation.

Mais franchement, après mûre réflexion, je pense qu'il ne s'agit que du syndrome du débutant...

Il y a 7 ans, je pense que j'aurais tiré les mêmes conclusions que toi. Seulement je vais y revenir point par point:
1- l'espéranto possède déjà une foultitude de symboles/logos. Qu'il s'agisse d'une étoile, d'un drapeau, d'une grosse pastèque verte, d'un "signe de gangster".
Celui de UEA te paraît bien à toi.
2- certes, rompre avec le culte de "zamenhof", mais perso, pour avoir beaucoup zoné chez les jeunes, je n'ai jamais ni entendu "l'hymne", ni trop vu de bustes et tout ça. Franchement, le culte de la personnalité de zamounet me semble pas spécialement présent.
3- Quels changement concret ceci apporteraient à la langue de changer le nom "Espéranto" à "Lingvo Internacia". L'espéranto, depuis une dizaine d'année, jouit à nouveau d'une image plutôt favorable dans le monde extérieur (grâce au travail de génie de certaions espérantistes). Changer le nom ruinerait tous les efforts de communications réalisés depuis des décennies autour de l'espéranto.

Imposer ces idées à l'intégralité du monde espérantiste releverait d'une certaine dérive totalitaire que j'ai bien de mal à cautionner.
---

Kiam mi esperantiĝis (antaū 7 jaroj jam, avaston!) estis mi iel kiel vi: mi planis tute revoluciigi Esperantion.
Ŝajnis al mi ke mi retrovis en la movado miaj forjetitaĵoj de la ideo pri "nacio".

Sed fakte, post plimatura pripensado, atingis mi la ideon ke tio temas simple mi "komencanta sindromo".

Antaù sep jaroj verŝajne atingintus mi la samajn konkludojn. Sed mi respondu al ili unu post la alia:
1- esperanto jam havas multajn simbolojn/logojn: ĉu stelo, ĉu flago, ĉu dika verda melono, ĉu gangstera signo. Al vi ja plaĉas tiu de UEA.
2- ja ĉesi la zamenofan kulton, sed persone, el longa umado junulareje, nek aūdis mi troa himnumado aū troa zamenhofumado. Fakte, zamĉja personkulto ne ŝajnas al mi tro kutima.
3- Kiajn konkretajn ŝanĝojn alportos tielan nomŝanĝon de "Esperanto" al "Lingvo Internacia"? Esperanto de jardeko ĝuas denove favoran sinprezenton al la ekstrera mondo (dankal interalie interreto kaj genia agado de pluraj esperantistoj). Nomŝanĝo nur realigos nuligon de ties laboro pri esperanto ekde jardekoj...

Imponi tiujn ideojn al tuta esperantio temas ja pri certa totalitara misvojigo kiun mi tute ne akceptas.
Posted 8 months ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svensk ny | More...