feliĉulo Published on July 1st, 2008
by feliĉulo

feliĉulo's blog

Browse posts
[*] Sur miaj manoj mortis...
7 comments (latest 6 months ago)

Keyword tags

kato
morto

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 686 times

[*] Sur miaj manoj mortis...

Tuesday July 1st, 2008 at 11:29AM

Antaŭ unu semajno mortis mia sola, tamen plej amata katetino. 

Fuka - mia kato
Fuka - mia kato

naskiĝis 31-an de aŭgusto 1997 - mortis 24-an de junio 2008

Nomiĝis Fuka, havis nur dek unu jarojn. Jam neniun katon mi ekamos kiel Ŝin.

Mortis sur miaj manoj, kaj eble ĝuste tio plej forte doloras.

Saluton al Ŝia Memoro!

7 Comments / add your comment?

Andreo Peetermans says:
Ŝi estis bela katino...

Iam tenis mi propran katon morta sur la manoj... Vi havas miajn bondeziron kaj kunsenton.


Amike, Andreo
Posted 17 months ago. ( permalink )
Julio Herreropro says:
Mia edzino kaj mi, jam de kelkaj jaroj, chiutage donas manghojn al dudeko da katoj kiuj vivas sub ponto de seka rivero en mia kvartalo. Estas chiaj katoj en koloroj kaj aghoj. Foje mi rimarkas la malaperon de iuj sed ankau la naskighon de multaj aliaj.
Certe vi trovos katon kiu bezonos vian amon.
Amike, Julio
Posted 17 months ago. ( permalink )
Tjeri says:
Ĝi tute similas al Lili, la katineto de mia filino....
Posted 16 months ago. ( permalink )
Karesema says:
Kara amiko...
Mi elkore bedaŭras pro la morto de via katino.Estu forta! Mi bone scias, kiom da doloro vi certe sentis .
Fortan brakumon!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Carlos A. Juan Moreno says:
Vi havas miajn bondezirojn. Fortan brakumon.

Amike Karlo.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Mi kompatas vin. Mi havis 11 jaran katinon, kiu antaŭ unu jaro, malaperis dum kvintaga foresto de mia edzo kaj mi (Franca Esperanto Kongreso). Ni neniam scios, ĉu ŝi havis akcidenton, aŭ estis mortigita de iu. Sed ni ja certas, ke ne forfuĝis, ĉar ŝi tre amis nin, kaj estis alkutimigita resti foje sola (ni loĝas en kamparo, kaj lasas manĝaĵon, cetere la katinoj povas en- kaj eliri tutlibere per pordeto).
Restas nur la du idinoj, kiuj estas ege malpli inteligentaj kaj malpli amdonantaj ol nia kara Tetis!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Maria says:
Mi beaŭras la morton de via kato. Kato povas esti sincera amiko por homo.
Posted 6 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...