Estis en iom malnova tempo...

En iu loko estis patrino, kiu havis sep filojn.

Eskplodis en la 12-a jaro de Sjoowa areo, en 1937, la batalo kontraŭ Ĉinio. Tio ne nur facile finiĝis, sed ankaŭ tiel vastiĝis en la tutan mondon, ke oni devis nun batali kontraŭ ĉiuj landoj. La armeo prenis kiel soldaton ŝiajn filojn, komence Iŝiroo-n, la plej grfandan, kaj poste laŭvice de iia aĝo, kiuj estis jam sufiĉe grandaj. Iuj el ili estis senditaj al la tero kaj la aliaj al la maro.

 Kion intencis la partino? Ĉiam, kiam ŝia filo estis prenjita al soldato, ŝi plantis arbidon de paŭlovnio sur la maltanantaŭa tereo de sia domo. Kaj ŝi nomis la arbojn, Iĉiroo, , Ĵiroo kaj Saburoo.

Ĉiumatene ŝi donis akvon kaj starigis apogilon kaj: "Bonan matenon, Iĉiroo." "Saburoo, ĉu vi bone fartas en batalkampo? Ne faru malkuraĝan agon kaj vin estingu en batalkampo." ŝi diris, oni diras tiel.

La filoj, kiuj ankoraŭ restis hejme, ridis dirante, ke ŝi estas infaneca. Ili ankaŭ diris, ke estas pli bone planti la arbojn, sur kiuj fruktoj kreskas, ol la arboj nur kun folioj. Sed ne obeante al ili, kaj dirante, ke tio estas ŝia plaĉo, ŝi atente, atente zorgis la arbojn de siaj filoj. Kaj tiam, kiam ŝi trovis la falintan folion de Ĵiroo, ŝi zorgis,: "Ho, Ĵiroo, ĉu vi ne fartas bone? Resaniĝu tuj. Ne trinku la malpuran krudan akvon en batalkampo."

Kaj en vintra tago, rigardante la tremantajn foliojn pro malvarma nordvento, ŝi kuraĝigis, : "Vi, ĉiu, ekstaru bone. Se vi agus kuraĝe, vi ne malvarmumos."

Pasis tri jaroj kaj plu da jaro pasis.

La paŭlovni-arboj de ŝiaj filoj, estis plantitaj plu, kaj multiĝis al kvar arboj, poste kvin arboj. Ili ĉiu bone kreskis en diversaj altecoj. Intertempe la patrino eĉ en pluvaj tagoj, kompreneble en serena tago ĉiumatene suprenrigardante alparolis al ĉiu arbo laŭvice; "Ĉu vi fartas bone? Ĉu vi ne vundiĝis?"

Kaj temen, iutage, nenia ŝanĝo aperis, sed la oficisto de vilaĝdomo venis celemonie al ŝia hejmo, kaj li sciigis al ŝi: Iĉiroo en Ĉinio "mortis kuraĝe". La patrino sterniĝis kvazaŭ ŝia brusto rompiĝus, sed retenante ŝi celemonie metis ŝiajn manojn suru tatamio kaj  salutis: "Dankon pro via sciigo. Mi estas ĝoja, ke li estingis sin en milito."

Baldaŭ revenis la osteroj de Iĉiroo, kiuj estis en la blanka ligna skatolo kovrita en blanka tuko. Eĉ tiam la patrino ne eklarmis eĉ unu guton antaŭ aliaj homoj. Sed tamen post kiam ŝiaj parencoj kaj najbaroj foriris post la funebro, ne-retebeble rapidis al la trereno malantau la domo.Oni diris, ke la patrino ĉirkaŭbrakis la arbon de Iĉiroo kaj alparolis ĝin plorante kaj karesante la malmolan trunkon per sia vango: "Iĉiroo, vi tro suferis; pafite de kuglo vi tro doloris; vi ne deziris morti; mi bedaŭregas." Kaj plue ŝiaj vortoj, kiujn ŝi alparolas al la arboj de paŭlovnio ĉiumatene, tute ŝanĝiĝis post la morto de Iĉiroo en batalkampo.  Antaŭ la morto de Iĉiroo ŝi alparolis al la arboj " Ne faru malkuraĝan konduton kaj laboru por la patrolando..." ,sed tamen ŝiaj vortoj ŝanĝiĝis; "Ziroo, Saburoo kaj Siroo, ne mortu kiel Iĉiroo. Vi ne bezonas esti heroo. Kaj vi ne bezonas esti laŭdita de via trupestro. Nepre revenu hejmen vivante."    Tiam iu subaŭdis ĝin ie kaj venis al la patrino. Li al ŝi kritike flustris:"Se vi dezirus tiel, oni kondamnos vin ke vi estas malpatrioto, kiu ne subtenas militon. Atentu pri via ago, ĉar la buŝo de aliuloj parolaĉas pri vi." kaj iam iu diras kredante la aŭguron; "La arboj de paŭlovnio ne konvenas, ĉar de ili falas folioj en vintro. Ĉiu fariĝos kiel tombo. Estas bone dehaki la arbojn." Oni diras.  La patrino tute ne atentis pri tio, kaj tutsame kiel antaŭe zorgis la arbojn de siaj filoj. Kaj iutage ŝi alparolis la arbojn, ŝajne al vivantaj filoj, forte brakumante la foton de Iĉiroo sur sia brusto;" Nun mi diras, Ke mi diris ke mi estis ĝoja, kiam vi laborus por nacio, ne estis el mia vera penso. Por mortigi vin en batalkampo, mi ne naskis vin nek nutris vin tiel zorge."

Ĉar la patrino estas ordinara virino en kampara vilaĝo, ŝi neniom scias malfacilajn aferojn. Ŝi ne povas pensi ke Japanio estos venkita en la milito. Ŝi deziris tiel nur pro ke ŝi kompatis sian filon, Iĉiroo, kiu mortis, kaj zorgis la aliajn filojn en batalkamoi.

De tiam la patrino ĉiam, kiam najbaro soldatiĝos, iris al lia hejmo kaj preĝis la sukurecon por li. Kiam osto-cindro de iu revenis al la hejmo, la patrino ploris por li kune kun la familianoj. Kaj preparante por tiam, kiam ŝiaj filoj, Ziroo, Saburoo kaj Siroo revenos hejmen vive, la patrino ankaŭ laboris en sia kampo. KUlturante teron ŝi kreskigis batatoj, panikojn, legumenojn ktp..

Sed la milito ne ĉesis kaj pli grandiĝas. En la tereno malantaŭ ŝia domo viciĝas sep paŭlovnioj, kiuj kreskas alten kaj alten, en la flanko de la patrino ŝia talio kurbiĝas iom post iom, oni diras.

La longa milito daŭris dum ok jaroj. Pro la forbruligo de aeratako en Tokio kaj Oosako multego da homoj mortis. Kaj Pika-don, la atombombo estis faligita en Hirosimon kaj Nagasakon, ankaŭ kie nekalukuleblaj homoj mortis. Kaj en la varmega somera tago kiam monatomalfrue venis la tago, ulambano, Japanio esits venkita.

Oni diras, ke la patrino murmuris sidante antaŭ la budhana altaro en la senhoma ĉambro knedante rozarion en sia mano:"Finfine la tuta Japanio fariĝis malfeliĉa. Nun mi ne kuraĝas peti ke redonu ĉiujn filojn al mi, sed tamen nur eĉ unu filon, nur eĉ unu redon al mi, mi petegas."  Antaŭ la budhana altaro estis oferitaj flavaj kaj purpuraj ulambanaj floroj. Sur la apuda muro pendis la fotoj de ŝiaj sep filoj. La koloro jam ŝanĝiĝas flavaj.  Ĵiroo mortis en la suda insulo, kie japana tuta trupo pereis. Saburoo subakviĝis en profundan maron kun la ŝipo. Siroo mortis en batalkampo en la insulo Kvadalkanalo kaj Goroo malaperis laŭ onidiro en la ĝangalo en Birmo. Rokroo mortis en Okinavo. Siĉiroo forĵetis sin kun bombo en speciala batalflugilo al militŝipo de la malamiko, laŭ onidiro. Jam neniu estis tiuj, kiuj vivas en la filoj. Ne zorgante tion, la patrino ĉiutage atendegis dezirante :"Revenu hejmen eĉ unu filo, eĉ nur unu filo."

Baldaŭ venis aŭtuno. En la malantaŭa tereno la folioj de paŭlovnioj komenciĝis fali kun bruetoj unu post unu. La patrino prenis po unu de la falintaj folioj dirante;"Ĉi tiu granda estas la folio de Ziroo..., Ĉi tiu iom dika estas tiu de Sabruroo,,, , Kun pinto, iom longa estas tiu de Siroo..., Ĉi tiu estas tiu de Goroo, kiu estis konkurema kaj rapidema. LI nepre ne esits pafita de kuglo, sed..., Ĉi tiu ests tiu de Rokuroo, kiu estis la plej afabla knabo el la gefratoj..., kaj ĉi tiu malgranda estas la folio de Ŝitiroo..."  Kaj sopirĝemante ŝi suprenrigardis al la pintoj de la arboj. Kaj ŝi diris , laŭ onidiro, "La damaĝo ne kaŭzis pro vi, miaj filoj,. Pro ke ni, patroj kaj patrinoj en tuta Japanjio ne estis kuraĝa. Se ni ĉiu krius, ke ni ne sendos niajn filojn al batalkampo, kaj se ni pene apelus, ke ni tute ne ŝatas militon, ne okazus ĉi tiel."

Aŭtuno foriris kaj venis la malvarma vintro post kiam Japanio estis venkita je milito. Unu post unu revenis postvivantaj soldatoj, kaj ĉiam kiam vagonaro venas, la patrino senpacience iris al la reloj, apud kiuj estis kovrite de neĝo. En nokto la pordo soniĝus pro vento, ŝi ellitiĝasnte alparolis; "Ĉu vi estas SAxiroo?  aŭ Goroo?"

Sed neniu filo revenis kaj pasis unu jaro. La okulvido de la patrino fariĝis nebulaj, kaviĝis la vangoj kaj tute kurbiĝis ŝia dorso. Kaj tamen kiam venis aŭtuno kaj ekfalas fale-bruete la folioj de paŭlovnio, la patrino prenis ilin mutumurante; "Ĉi tiu granda estas la folio de Zieoo,, Ĉi tiu iom dika estas tiu de Saburoo... Kun pinto, iom longa estas tiu de Siroo,   Ĉi tiu estas tiu de Goroo, kiu estis konkurema kaj rapidema. Li nepre ne estis pafita de kuglo, sed...."

En iu tago, kvankam neniom da karto venis, lamanta soldato en ĉifona vesto, elbagoniĝis. Li ĉiam ripozante paŝo post paŝo iris al la domo de la patrino. Finfine li alvenis al la pordo kaj karmemore ĉirkaŭrigardante diris; "Panjo, ne surpriĝu" Mi, Goroo nun revenis hejmen vivanta. "  Tio ne estis sonĝo. Li ja estis Goroo, kiu laŭdire malaperis en la ĝangalbatalo en Birmo.  Sed tamen, kial? En la domo estis tute kvieta kaj neniu respondis. Goroo suspekte iris al la tereno malantaŭ la domo, kie li trovis, ke lia patrino apogis sin ĉe la trunko de la arbo de Goroo, kun la folio de paŭlovnio.  "Panjo, panjo ..." Li vokis ŝin kaj svingis ŝin, sed ŝi jam ne malfermis ŝiajn okulojn.

Post kelkaj tagoj Goroo plantis arbidojn de juglando, kiu estas dolĉa, por memori sian patrinon. Li prizorgis, donis akvon kaj donis sterkojn. Li kreskigis la arbon tiel zorge.

Kaj pasis 20 kaj plu da jaroj.  Nun la velkintaj arboj de paŭlovnio jam estis forsegitaj, sed la arbo de juglando bone kreskis kaj sur ĝi estis multaj dolĉaj fruktoj ĉiujare. Tiam la gegiloj de Goroo prenas ilin dirante;" La juglandoj de avino maturiĝis. Paĉjo, ni prenu ilin." kaj ili manĝas la fruktojn.  Tiam, ĉiam Goroo rakontas pri sia patrino palpante la kapon de la gegiloj; "Mi neniam volas planti arbojn de paŭlovnio kiel mia patrino plantis."    Tiel oni diras.

                           Fino

*Kapao tradukis el la japana originalo.