Kapao Published on June 26, 2008
by Kapao

Kapao's blog

Browse posts
Pri mia voknomo (pseŭdonimo), Kapao.
Posted on April 27, 2009
2 comments (latest 3 weeks ago)
Pri la monto Fuĵi (la plej alta monto en Japanio)
Posted on September 12, 2008
5 comments (latest 9 months ago)
Esperanto kaj mi (ne-finita)
6 comments (latest 3 weeks ago)
Mia tradukaĵo, "La arbo de la patrino" verkita de Ookawa Essei
Posted on June 25, 2008
4 comments (latest 18 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 2 people added it to their favorites
  2. Read 412 times

Esperanto kaj mi (ne-finita)

Thursday June 26, 2008 at 01:03AM

 Pasis duonjarcento de kiam mi eklernis Esperanton pro tute hazarda renkonto kun afiŝeto, kiu montras iun kunvenon de esperantistoj en la urbo de nia gubernio Sizuoka. Mi ne memoras ĉu mi jam sciis pri Esperanto aŭ ne.

  Ĉe la unua rigardo de la lernolibro mi sentis min ke ĝi estas ellernebla lingvo eĉ por mi, kiu estis aĉa lernanto de la angla lingvo. Mi eklegis la libron post libro kaj ofte korespondis kun eksterlandanoj. Kaj mi rimarkis ke ĉirkaŭ mi neniom da esperantistoj loĝas. Mi intencas multigi miajn smideanojn vĉirkaŭ mi. Tuj post la lernado en elementa kurso de Esperanto mi jam instruis la lingvon al kvin studentoj en nia universitato,  kiuj kolektiĝis post la ekspozicio de Esperanto, kiun mi okazigis en la universitato. Ĉiuĵŭde mi instruis la lingvon al ili per la libreto , Ivan la malsĝulo, per kiu ankaŭ mi mem lernas en alia loko sub la gvido de alia esperantistoj en la urbo.

  Poste mi instruis ĝin en mia hejmo nur por unu persono, gis li/ŝi mem povas lerni ne helpe de mi kaj agi kiel esperantisto. Ii estis najbara knabino, estis mia kolegino, estis mia lernanto en lernejo k.c. Ili ĉiuj fariĝis bonaj esperantistoj kaj ankoraŭ nun ii ferbole agadas por Esperanto-movado.

 Por la sama intenco, disvastigi Esperantaon, mi ofte invitis eksterlandanon al la lernejo, kie mi laboris kiel instruisto. Mi nun kalkuras la invititojn pli ol dek eksterlandaj esperantistoj, kiuj ĉiuj afable parolis antaŭ geknaboj kun mia trduko al la japana lingvo. Inter la geknamoj,kiuj aŭskultis ilian paroladon,  jam du esperantistoj naskiĝis.

Por japanoj Esperanto ne estas facila lingvo, kompreneble kompare kun ekz. la angla ĝi estas iom facila. Pro tio nia lingvokapablo de Esperanto malrapide progresas. Sed tamen mi opinias, ke Esperanto estas egala por ĉiu popolo en la mondo. Kiam mi interparolas en la angla lingvo, kun ŝvito mi parolas, sed en la flanko de Esperanto mi ne, kvankam mi ankoraŭ ne bone povas paroli en Esperanto. 

Iu usonanino, al kiu mi rekomendis eklerni Esperanton,  respondis al mi, " Esperanto estas la lingvo por tiuj, kiuj ne kapablas ellerni la anglan(usonan) ingvon, ĉu ne?"  Tiam mi diris al ŝi, " Ne, mi ne eklernis pro ke mi ne kapablas ellerni la anglan, sed por konatiĝi kun popoloj kiel eble vastge en la tuta mondo."  (Tiel mi intencis aldiri al ŝi, sed vane. Ĉar mi ne povas sufiĉe esprimi la vortojn en la angla lingvo.)

Mi deziras diri al tiuj, kiuj ne volas eklerni Esperanton pro ke ili pensus ke ĝi estas la lingvo por tiuj, kiuj ne kapablas uzi la lingvojn ekz. la anglan, la francan..., ĉu vi volas kontakti nur kun tiaj homoj, kiuj povas paroli la lingvon, en kiuj enestas ekz. mi kaj aliaj japanoj, kiuj ne kapablas bone uzi ĝin.  

 

 

6 Comments / add your comment?

Onklo says:
Saluton,Kapao-san ! Tro interesa ! Mi volas legi pli rapide vian nefinitan rakonton. Se anglalingvo estus pli facile lernebla lingvo por mi, mi eĉ ne riagrdis al Esperanto. Prononco,gramatiko,kaj kaprica akcento de angla eĉ mortigis min. Amike salutas,Korea Lee(Onklo).
Posted 17 months ago. ( permalink )
lamondo says:
mi volus daure legi vian artikolon.
Posted 17 months ago. ( permalink / translate )
Marilou says:
Por mi, Esperanto estas multe pli facila ol la angla kiun mi lernis dum 8 jaroj sed mi ne bone parolis. Mi lernis esperanton ekde 5 jaroj kaj mi bone komprenas kaj parolas ...
Posted 15 months ago. ( permalink )
Jacek says:
Tre bona teksto,mi gratulas al vi vian fervoran agadon por Esperanto. Esperanto estas lingvo de amikeco, kaj tio estas ĝia plej grava eco (avantaĝo)- miaopinie. Antaŭ ol lerni Esperanton mi komencis lerni la anglan kaj la rusan. Ĉi tiuj lingvoj estis por mi utilaj dum la tempo de miaj studoj ,dum vojaĝoj. Sed per tiuj lingvoj mi ekkonis NEK UNU amikon ! Per esperanto mi fariĝis riĉa je multaj amikaj kontaktoj en la tuta mondo:)
Posted 15 months ago. ( permalink )
David P.pro says:
Saluton, Kapao,

Via blogero estas interesa kaj plaĉis al mi legi ĝin. Mi esperas, ke vi daŭrigos ĝian enhavon kiam vi havos tempon liberan. Bedaŭrinde via komento pri la usonanino estas vera -- kelkaj opinias, ke Esperanto ja estas "la regno de la fuŝemuloj / stultuloj." Tamen laŭ mia sperto, tiu impreso estas malĝusta: E-istoj emas esti kleraj kaj interesiĝas pri la mondo, kiu ĉirkaŭas ilin.
Posted 9 months ago. ( permalink )
NicoRay says:
Saluton, Kapao, kaj koran dankon por via teksto.
Ofte estas interesa scii kie/kiam/kiel oni fariĝis esperantisto, kaj via blogero estas tre interesa.
Amike,
Posted 3 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svensk ny | More...