Kapao Published on April 27, 2009
by Kapao

Kapao's blog

Browse posts
Pri mia voknomo (pseŭdonimo), Kapao.
2 comments (latest 4 weeks ago)
Pri la monto Fuĵi (la plej alta monto en Japanio)
Posted on September 12, 2008
5 comments (latest 9 months ago)
Esperanto kaj mi (ne-finita)
Posted on June 26, 2008
6 comments (latest 4 weeks ago)
Mia tradukaĵo, "La arbo de la patrino" verkita de Ookawa Essei
Posted on June 25, 2008
4 comments (latest 18 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 169 times

Pri mia voknomo (pseŭdonimo), Kapao.

Monday April 27, 2009 at 05:19AM

Mi uzas Kapao-n, kiel mian voknomon. Mi iom klarigas pri la nomo:

Kiam mi intencis sendi mian verketon al la litera konkurso en la japana Esperanto-kongreso, kiu okazis en 1998 en la urbo Kanazawa, mi hazarde legis la libron, La Kapao, kiun verkis la fama verkisto en Japanio, Akutagawa Ryuunosuke. La aliĝantoj devas nomi sin per provizora pseŭdonimo kaŝante ĝustan nomon por ke juĝistoj juste juĝi en la konkurso. Tiam mi legis la libron sub la titolo de Kapao kiel supre mi menciis. Mi do senpense uzis la titolon, Kapao por mia pseŭdonimo. De tiam mia voknomo, pseŭdonimo fariĝis Kapao.

Kio estas Kapao?

Kapao estas fantazia besto, kiu ofte aperas en popollegendoj en diversaj lokon en Japanio. La korpo kaj piedoj similas al rano. La vizaĝo al birdo. Sur ĝia kapo troviĝas telero plena de akvo. Ĝi loĝas vintgre en akvo, somere en monto, kaj havas grandecon preskaŭ saman al homa knabo. Ĝi tre ŝatas ludi lukton, kiam la akvo restas en la telero.

Japanaj knaboj timas ĝin, kiam ili naĝas en rivero aŭ lago, ĉar ili kredas, ke ĝi ofte tiras geknabojn profunden en akvon kaj dronigas ilin, eĉ deprenas testikon de knabo.

Sed tamen ne imagu min laŭ mia voknomo. Mi ne estas tia danĝera homo. Kredu min.









2 Comments / add your comment?

Mike59pro says:
Malgraŭ la danĝero, mi bonvolas kredi vin, kara Kapao! ;-)
Posted 2 months ago. ( permalink )
NicoRay says:
...kaj vi certe ne similas al tio : http://fr.wikipedia.org/wiki/Fichier:Kappa_jap_myth.jpg !
Posted 4 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...