Jose Manuel Lopez Gonzalez Published on April 20, 08
by Jose Manuel Lopez Gonzalez

Jose Manuel Lopez Gonzalez's blog

Browse posts
Mia Roboteto, Maruhito II
14 comments (latest 2 weeks ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 318 visits / 1 vote

Mia Roboteto, Maruhito II

Sunday April 20, 2008 at 09:08PM

Saluton al ĉiuj,

Unu el miaj ŝatokupoj estas robotiko kaj elektroniko, kaj tial mi kreis miajn robotetojn :-). Ĉi tie vi povas vidi mian duan maŝineton, ĝi estas nomata Maruhito II. Ĝi, nuntempe, ankoraŭ nur iras tra la domo sen ŝoki kun objektoj kaj mebloj (tamen li ankoraŭ ne perceptas ĉiam bone la krurojn el la seĝoj).

La fotoj montras ĝian evoluon ekde la ligna strukturo ĝis la malalta kaj nuna strukturo el metalaj pecoj.

 

Maruhito II, preskaux definiti…
Maruhito II, dua formo
Maruhito II, unua formo

 

Ĝis baldaŭ, kaj dankon pro legi mian artikoleton :-)

Jose Manuel (Burnaron)

14 Comments / add your comment?

Thierry Salomon says:
Kaj kio pri flugantaj robotoj?
;)
Posted 3 months ago. ( permalink )
Jose Manuel Lopez Gonzalez replies:
Hehe :-), tiu estas bona ideo, mi jam pensis konstrui flugantan roboteton, sed mi bezonas scii pli pri aera dinamiko... :-)
Posted 3 months ago. ( permalink )
Jose Manuel Lopez Gonzalez edited this comment 3 months ago.
Celina says:
Kaj kia estas ŝatokupo de Maruhito II ? :-)
Posted 3 months ago. ( permalink )
Jose Manuel Lopez Gonzalez replies:
Ĝi ankoraŭ ne havas ŝatokupojn, aŭ almenaŭ ĝi ne diris ilin al mi :-)
Posted 3 months ago. ( permalink )
Mielo says:
hmmm... gxi estas tre bela :-)
Posted 3 months ago. ( permalink )
Jose Manuel Lopez Gonzalez replies:
Dankegon, afabla Mielo :-)
Posted 3 months ago. ( permalink )
Juanjo says:
Tre bone, kiam vi havas unu kiu purigas la hejmo, bonvolu, diru al mi :-)
Tre interesa hobio.
Amike
Juanjo
Posted 2 months ago. ( permalink )
Jose Manuel Lopez Gonzalez says:
hehe, mia patrino ankaŭ deziras purigeman roboteton, hehehe :-)

Plej amike,
Jose Manuel
Posted 2 months ago. ( permalink / translate )
Tonyo says:
Ĉu Maruhito havas rilaton kun Marujita? :-)

Kolombia amiko, Luis Guillermo, havas diversajn artikolojn en sia blogo pri robotoj: skribitaj-pensoj.blogspot.com
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
Jose Manuel Lopez Gonzalez says:
hehe, ĝi ne havas rilatojn kun marujita :-), hehe

Dankegon pro la ret-adreso de Luis Guillermo, mi legos ĝin :-)
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
Rafael Mateos González says:
Pro tio vi ankau ĉiam faras objektojn en Dua Vivo!

Gratulon, kara flugilamiko!

Rafaelo Mateos (Markstein)
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Jose Manuel Lopez Gonzalez replies:
dankon pro via komento, bona Rafaelo :-)
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. says:
Tre simpatia kreaĵo, Jose! :-)

Interese: vi kelkfoje traktas Maruhiton per li. Eble ĝi-li jam gajnis sian spacon inter ni, ĉu ne? ;-) Bona knabo!

Ĉu Maruhito ne vidas krurojn de seĝo? Ĉu miopio, hipermetropio? ;-) Tauĝas irigi lin al okulkuracisto (kia Zamenhof) aŭ - kial ne? - instrui al li Esperanton! :-)
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Jose Manuel Lopez Gonzalez replies:
Dankon Fernando :-),

Por mi, mia roboteto estas preskaŭ amiketo, hehehe, tial iam mi, malvole, traktas ĝin per li :-).
Pri ĝia miopio, mi ankoraŭ ne sukcesis ke ĝi vidu la krurojn de la seĝoj, sed ĝi, almenaŭ, jam perceptas ilin per takto.
Kaj pri la afero de instrui al ĝi esperanton, do, ĝi baldaŭ eldonos per sia ekrano informojn pri temperaturo kaj aliaj aferoj en esperanto, hehe.

Dankon pro via komento kaj afableco,
Plej amike,
José Manuel
Posted 2 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.