Gary Mickle's most commented articles

  • Forte kresku heĝoj de miljaroj

    - 4 comments
    Ne estas certe, ke la Esperanto-komunumo malgrandiĝas, ĉar oni rajtas taksi la nombron da interretaj lernintoj granda kaj optimisme esperi, ke la retuloj multiĝas sufiĉe por kompensi la perdojn, kiujn oni statistikas en tradiciaj asocioj. Esperanto-organizaĵoj perdas membrojn. Tiu situacio aspektas al kelkaj kiel malfortiĝo de Esperanto kaj komencas maltrankviligi ilin. Kelkaj parolas pri "krizo" de Esperanto. Tazio Carlevaro verkis libreton Ĉu Esperanto postvivos la jaron 2045?, kaj diverslokaj…

  • Ĉu vi volas kompreni la politikon de UEA?

    - 4 comments
    Voli kompreni la politikon de UEA povas eĉ iu, kiu kiel mi ne membras en ĝi. Ĝia relativa membroforto kompare kun aliaj asocioj (SAT, Civito aŭ aliaj) facile igas ĝian lingvopolitikan starpunkton aspekti al la publiko kvazaŭ komuna starpunkto de la esperantlingvanoj. La publika akcepto de tiu starpunkto estas faktoro, kiu kundecidas, ĉu Esperanto mem allogas aŭ malallogas. Cetere, ĝia akcepto fare de UEA-anoj – per entuziasmo, malkaŝa skeptikeco aŭ per internaj duboj – kundecidas, ĉu ili entute…

  • Nek landlimoj nek nacioj

    - 3 comments
    De kelkaj jaroj viglas, sub la devizo "no border", maldekstra movado kontraŭ ĉiuj limigoj de la azilrajto kaj pli larĝe por senrestrikta rajto je migrado de unu lando al alia. Utopiaj postuloj? Jes, sed verŝajne iom malpli ol la postuloj, ke ŝtatoj senarmiĝu aŭ ke Esperanto fariĝu ĉies dua lingvo. Spite jurajn kaj pli konkretajn obstaklojn, milionoj "arogas" al si la migrorajton per translokiĝo de unu lando al alia kiel "neleĝaj" enmigrantoj - kaj ilia nombro plimultiĝas. Hieraŭ mi kun proksi…

  • Why is There a Workers' Esperanto Movement?

    - 2 comments
    [ auf Deutsch : home.arcor.de/gmickle/leag/t_arbeiter.html ] [ en Esperanto : home.arcor.de/gmickle/leag/t_laborista.html ] The first remark many sceptics make about Esperanto is that it is not "useful" the way other, allegedly more "important" languages are. A politically left-leaning sceptic may wonder, if he or she learns of the existence of a worker's Esperanto movement, what good it has ever been for workers, except possibly as a pastime. I will argue that Esperanto is more than that,…

  • Ankaŭ Esperanto kapablus "vori" aliajn lingvojn

    - 2 comments
    Kio okazus, se Esperanto iĝus la tutmonda interlingvo? Ĉar pli facila ol iu ajn etna lingvo, ĝi en pli da lokoj kaj pli rapide fariĝus ĉiesa posedaĵo, ol ekzemple la angla nuntempe. Kiam la tuta uzantaro de iu nur loke uzebla lingvo jam regas alian, pli disvastigitan lingvon, la loka lingvo fariĝas malnepra en la ĉiutaga vivo kaj la pli forta lingvo superkreskas ĝin. Kompreneble, ankaŭ Esperanto iom post iom anstataŭus aliajn lingvojn en tiuj plurlingvaj regionoj, kie ĝi iĝus ĉies ĉefa lingvo de…

  • Ne plu "movado", ne plu strategia akordo

    - 1 comment
    Lerninte Esperanton antaŭ pli ol 40 jaroj kaj per tio iĝinte "veterano", mi povas rakonti pri aferoj, kiujn mi mem travivis kaj kiuj estas intertempe historiaj. "Historiaj" ankaŭ en la senco: "ne plu aktualaj". Ŝajnas, ke tio, kion ĉiuj antaŭ 30 aŭ 40 jaroj nomis la "Esperanto-movado", fariĝis unu tia ne plu aktuala afero. Alie ol nun, troviĝis en tiu epoko larĝe dividita akordo inter esperantistoj pri la valideco de la finvenkisme formulita celo de tiu movado, la ĝeneraligo de Esperanto en la t…

  • Etiko aŭ religio?

    - 1 comment
    Antaŭnelonge pendis en la tuta Berlino afiŝoj, kiuj metis la civitanaron antaŭ precize ĉi tiun alternativon. Temis pri referendumo pri la lerneja politiko, kiu okazis antaŭ unu monato. La balotantoj en Berlino malakceptis la referenduman proponon, kiu celis fortigi la rolon de la tradicia lernobjekto religio. Tiu estas en Germanio pro konstituciaj kialoj ne aboliciebla, sed la nombro da lernantoj, kiuj partoprenas ĝin, tre falis dum la pasintaj jardekoj pro la sekulariĝo de la socio, kiu rezulti…