Lastatempe kelkaj Esperanto-parolantoj debatas pri la rolo de la angla en la mondo kaj pri tio, ĉu plu havas sencon trakti ĝin kiel "konkuranton" de Esperanto. Se la finvenkigo de Esperanto estas la komuna celo, tio verŝajne ne eviteblas, sed se transnacia komunikado estas tio, kio gravas al ni, eble ni povas lerni koncepti la rilaton inter Esperanto kaj la angla kiel sinergian kaj ne konkuran, ĉar evidente ambaŭ lingvoj utilas en la transnacia komunikado, kvankam en malsamaj medioj.

Min konsternas kelkaj manieroj temigi la rolon de la angla lingvo en la mondo, precipe en rondoj de eŭropismaj esperantistoj. Jen estas la preskaŭ-konspirteorio, laŭ kiu la angla trapuŝiĝas tutmonde rezulte de sekretaj decidoj faritaj de Usono kaj Britio ĉe iu "Anglo-American Conference" komence de la 60-aj jaroj. Aŭ jen la hipotezo, ke ĝuste la "killer language", la angla - kaj ne sociaj-ekonomiaj faktoroj - estas la radika kaŭzo de lingvomortado ĉie en la mondo. Au jen la lingvonaciisma hipotezo, ke angladevenaj vortoj en aliaj lingvoj endanĝerigas la "identecon" de la parolantoj de tiuj lingvoj.

Mi ne memoras renkontiĝojn kun tiaj ideoj pri la angla, en kiuj miksiĝas paranojo kaj konspirismo, antaŭ la 90-aj jaroj. Jes, esperantistoj pli frue rutine kritikis la ideon, ke la angla estas taŭga internacia lingvo. Kutime ili argumentis, ke ĝi maltaŭgas por tio unue pro sia malfacileco kaj due pro sia neneŭtraleco: ĝi avantaĝas siajn denaskajn parolantojn kaj malavantaĝas la aliajn. Ankaŭ mi ofte tiel argumentis. Ne facilas refuti tiujn konstatojn. Sed temoj kiel perdo de identeco pro leksikaj pruntaĵoj, lingvomortado k.s. estas io alia. Ili nur poste ekhavis lokon en la movada repertuaro de ideoj. De kie ili venis?

Pluraj homoj havas "meritojn" tiurilate, sed unu el la plej gravaj estas Andrea Chiti-Batelli, kiu en la 80-aj jaroj debutis en la Esperanto-movado, aŭ pli ĝuste dirite, periferie de ĝi. Chiti-Batelli estas emerita stabano de la itala Senato, kiu, ekokupiĝinte pri lingvopolitiko kaj Esperanto, disvastigis kelkajn tezojn pri ili, kiuj tiriĝas kiel ruĝa fadeno tra diversaj verkoj. Ofte aperas la ideo, ke la angla iĝis lingvo mondskale "lingvovora" kaj "etnodetrua". Tiu aferstato estas laŭ li kultura katastrofo, forturnebla nur per la ekuzo de neŭtrala kaj neetna helplingvo en la internacia komunikado - Esperanto. Ĝi laŭ li malhavus la detruivon de la angla, ĉar gi estus "morta" (kiun vorton li mem metas inter citilojn), t.e. "nenies hejmlingvo kaj ne havanta malantaŭ si la kulturan kaj politikan pezon de popolo aŭ de ŝtato".

Verkoj, per kiu li prezentas tiujn tezojn, estas multaj: la enreta katalogo de la UEA-libroservo montras 24 trafojn, kiam oni enskribas la aŭtornomon "Chiti-Batelli" (kaj kompare: 40 trafojn ĉe "Zamenhof", 16 ĉe "Lapenna", 12 ĉe "Tonkin", 14 ĉe (John) "Wells", 10 ĉe "Corsetti"). Tiuj verkoj aperis inter 1987 kaj 2008.

Li komprenas Esperanton, sed verkas itale pri ĝi verkojn, kiujn ĝis antaŭ kelkaj jaroj aliaj esperantigis. Oni povas demandi, kial eŭropisto kaj kapabla poligloto, kredanta je la savaj povoj de Esperanto por Eŭropo, ne mem ekuzas ĝin aktive, fariĝante per tio esperantisto kaj senpere rilatante kun la esperantistoj, kiujn li esperas gajni por sia vidpunkto. Unu ebla klarigo estas, ke la rolo de ekstera "konsilanto" kaj "gravulo" estas pli avantaĝa por li, donante al li aŭron de aŭtoritato, kiun neniu esperantisto, eĉ (aŭ precipe) prezidanto de UEA, posedas ĉe aliaj esperantistoj.

Tamen, de kelkaj jaroj oni malpli aŭdas pri Chiti-Batelli en movadaj rondoj. Eble ne nur mi renkontis tekstojn de li, kies enhavo ĝenas pro enhavoj memorigantaj la ideojn de dekstraj popularistoj - kiel artikolo aperinta en La Padania, organo de la itala Norda Ligo (Lega Nord) en 2007, en kiu li alarmas la legantojn pri la "progresanta islamiĝo" de Eŭropo rezultanta el la daŭra alveno de islamaj enmigrantoj, pli fekundaj ol la eŭropaj indiĝenoj. (La artikolo bedaŭrinde ne plu ŝajnas trovebla en la reto; alie mi donus ligon al ĝi.)

Sed verŝajne ankaŭ lia lasta verko pri Esperanto (L'Europa intera parlerà solo inglese?, Milano 2007) helpis redukti lian statuson al tiu de volonte prisilentata malpersono. Ĝis nun mi vidis nur unu mencion pri ĝi en esperantista dissendolisto kaj neniun recenzon en revuo. Tamen, mi ne povas superrigardi la movadan gazetaron. Preskaŭ certe mi ion maltrafis. Se iu leganto konas artikolon aŭ recenzon pri ĝi, bv. mesaĝi ĉi-sube. Kaj se iu eĉ legis la libron kaj ŝatus raporti pri ĝi ĉi tie, mi estus tre dankema.

Mian scion pri la libro mi ĉerpis el ĉi tiu blogaĵo kaj ĉi tiu de Mirko Tavosanis, lingvisto. (Eble mi aldonu, ke mi pli-malpli komprenas ĉi tiajn aferojn en la itala, sed pene, pro kio mi ĝis nun ne decidiĝis mendi kaj mem legi la libron.) Tavosanis negative komentas pri kelkaj timoj de la aŭtoro: a) ke ĝis 2050 Eŭropo parolos nur la anglan, b) ke ene de cent jaroj Eŭropo tute islamiĝos, kiel ankaŭ pri c) la ideo enkonduki Esperanton en Eŭropo ("malverŝajna"), kaj ĉ) la imago, ke ĝi ne kapablus neniigi aliajn lingvojn, se ĝi tiel enkondukiĝus - kvankam tiel okazus laŭ Chiti-Batelli nur, se oni efike malhelpus, ke Esperanto iĝu ies ajn gepatra lingvo. Tavosanis demandas ironie, kiumaniere oni atingus tiun celon: ĉu eble per arestado de gepatroj, kiuj aŭdacus paroli Esperanton kun siaj infanoj, aŭ ĉu eble per instalado de spionmikrofonoj en ĉiuj domoj?

Mi scivolas, kio plej sobrigis la finvenkistojn, kiuj antaŭe aprezis Chiti-Batelli: lia islamofobia alarmado aŭ lia anatemo de denaska esperantismo, afero, pri kiu Esperanto-parolantoj kutime fieras kaj kiun ili citas kiel pruvon pri la vivanteco de la lingvo? Mi ne scias. Oni ĉesis paroli pri Chiti-Batelli.

Traktante tiun iaman EEU-mentoron kiel malpersonon, pri kiu decas silenti, ili tamen senigas sin mem je bonega okazo por kritike revui siajn teoriojn pri la lingvovoreco de la angla kaj pri la lingvosava potencialo de Esperanto - kaj entute pri lingvopolitiko.