Gary Mickle Published on May 23rd, 2009
by Gary Mickle

Gary Mickle's blog

Browse posts
Forte kresku heĝoj de miljaroj
Posted on June 5th, 2011
19 comments (latest 5 months ago)
Malpersono?
Posted on June 5th, 2011
2 comments (latest 5 months ago)
Etiko aŭ religio?
4 comments (latest 5 months ago)
Ne plu "movado", ne plu strategia akordo
Posted on May 23rd, 2009
1 comment (latest 15 months ago)
Demokratio, ne dispartigo (aŭ: La historia parolado de Obama)
Posted on January 19th, 2009
2 comments (latest 3 years ago)
EDE: "neuer Politikstil", wenig Substanz
Posted on January 8th, 2009
EDE: "nova politikstilo" kun malmulte da substanco
Posted on December 13rd, 2008
3 comments (latest 3 years ago)
Ankaŭ Esperanto kapablus "vori" aliajn lingvojn
Posted on December 12nd, 2008
5 comments (latest 3 years ago)
Why is There a Workers' Esperanto Movement?
Posted on July 20th, 2008
4 comments (latest 3 years ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 1 687 times

Etiko aŭ religio?

Saturday May 23rd, 2009 at 09:39PM

Antaŭnelonge pendis en la tuta Berlino afiŝoj, kiuj metis la civitanaron antaŭ precize ĉi tiun alternativon. Temis pri referendumo pri la lerneja politiko, kiu okazis antaŭ unu monato. La balotantoj en Berlino malakceptis la referenduman proponon, kiu celis fortigi la rolon de la tradicia lernobjekto religio. Tiu estas en Germanio pro konstituciaj kialoj ne aboliciebla, sed la nombro da lernantoj, kiuj partoprenas ĝin, tre falis dum la pasintaj jardekoj pro la sekulariĝo de la socio, kiu rezultigas, ke pli kaj pli da homoj forlasas la du grandajn ekleziojn (evangelikan kaj katolikan). En ili membras nur ankoraŭ triono de la berlinanoj, dum pli ol duono estas senkonfesiaj. Infanoj ne registritaj kiel eklezianoj ne anonciĝas por la fako religio.

Antaŭ jaroj estis enkondukita en berlinaj lernejoj la lernobjekto "etiko", kiu celas transdoni bazajn sciojn pri la diversaj religiaj kaj nereligiaj mondrigardoj kaj plifirmigi la toleremon. Ĝi estas deviga de la 7-a ĝis la 10-a klaso. Tiu ĉi nova reguligo malkontentigis la grandajn ekleziojn. Jam en 2006 la evangelika eklezio kampanjis kontraŭ la nova reguligo sub la devizo "valoroj bezonas Dion". En la nuna kampanjo ili argumentis ĉefe per la "libera elekto", sed ankaŭ per tio, ke "egale, ĉu evangelikaj aŭ katolikaj kristanoj, islamanoj, judoj aŭ konvinkitaj ateistoj, ili ĉiuj devus kaj devas ricevi la eblecon konatiĝi kun la bazoj de sia propra konvinko kaj per tio sterni la veran fundamenton de siaj etikaj kaj moralaj imagoj." (http://www.pro-reli.de/volksentscheid/?page_id=207) Kurioza ideo estas tio, ke oni povas havi jam solidiĝintan "propran konvinkon", antaŭ ol posedi bazan scion pri ĝi. Sed ni ja scias: la "propra" religio laŭ la eklezioj estas tiu, al kiu homo "aliĝis" per la baptiĝo.

Laŭ la referenduma propono farita de la eklezioj kaj subtenita ankaŭ de la kristandemokrata kaj liberala partioj, la fakoj etiko kaj religio estus samrangigitaj. Unu el la du, aŭ religio aŭ etiko, iĝus deviga por ĉiu lernejano ekde la unua klaso. Ne plu eblus partopreni en ambaŭ.

La referendumon de la 26-a de aprilo finfine partoprenis 29,2% de la balotrajtigitoj. De la balotantoj 48,4% subtenis la proponon, 51,5% kontraŭis ĝin. Maltrafita estis la necesa plimulto de la voĉoj kaj plene maltrafita estis la leĝe necesa minimuma nombro da jesantoj: 25% de la tuta balotrajtigitaro. La jesantoj egalis al 14,2% el la balotrajtigitoj, kio evidentigas la ŝrumpintan mobilizan forton de la eklezioj, kiuj dum pluraj monatoj en siaj preĝejoj instigadis sian ŝafaron partopreni kaj jese voĉdoni. Kelkajn disidentajn pastrojn la eklezia gvidantaro penis mutigi.

La balotrezultoj estis sociologie interesaj. Ĉiuj orientberlinaj distriktoj balotis kontraŭ la propono. Sed eĉ en la okcidentaj distriktoj troviĝis grandaj subtenaj plimultoj nur en ekonomie bonstataj kvartaloj, en kiuj la eklezioj ankoraŭ havas multe da membroj.

translate into English

4 Comments / add your comment?

Milokula Kato
Milokula Kato says:
... ankoraŭ havas multe da membroj...
Kvazaŭ la eklezioj devus perdi membrojn por malaperi...

Fakte la gehomoj forlasas la "grandajn" ekleziojn. Dume la "malgrandaj" kreskas.
2 years ago
V I Z I   László*
V I Z I László* says:
En la ĝeneralaj (do ne fakaj) lernejoj instrui etikon, katekismon, filmestetikon, filozofion, arthistorion, minerologion ktp. estas evidenta stulaĵo.

Ĝeneralaj lernejoj (precipe bazlernejoj) ekzistas por instrui la bazajn konojn de sciencoj kaj kulturo. La supraj ne estas bazaj, sed specialaj. Kelkajn iliajn trajtojn oni povas mencii (sed ne instrui kaj devigi) en la najbaraj bazaj studobjektoj, ekzemple pri religioj kelkajn vortojn en historio kaj literaturo, pri minerologio en geografio kaj kemio ktp.
5 months ago
Gary Mickle
Gary Mickle replies:
Mi hezitas juĝi. Mi mem ne spertis tian lernobjekton en la lernejo. Sed certe tia fako, en kiu oni instruas ion pri diversaj mondrigardoj, estas pli bona afero ol instrui kredi je unu difinita religio.
5 months ago
V I Z I   László*
V I Z I László* replies:
Plej bone en lernejo tute ne okupiĝi pri kredoj, nur pri iliaj kulturhistoriaj rilatoj. Same, kiel neniu postulas instrui magion aŭ orfaradon en la lernejoj. Kiu estas scivola pri tiaj aferoj, vizitu la koncernajn instancojn, do sorĉiston, aŭguriston aŭ preĝejon.
5 months ago

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...