..mi? ... mi opinias, ne sufiĉe bone...

Tial mi decidis legi zorge la artikolojn pri gramatiko en Juna Amiko.

Antaŭhieraŭ mi babilis kun mia samklasano, kaj li diris, ke mi evitu diri tro longajn kunmetitajn vortojn al li. Do, mi rememoris pri tio, kion diras Geza Kurucz, Pri vortoj kunmetitaj en la numero 3/2006.

Ĉu vi scias, ekzemple, ke ni kreas minimume tri-kvaronojn de nia vorttrezoro, t.e. per kunmetado de vortoj. Imagu, se ni dirus "persono, kiu estas civitano de iu lando ekster la limoj de la lando de la parolanto" anstataŭ: eksterlandano.

La artikolo ankaŭ atentigas pri evito de tro longaj kunmetaĵoj, kiel "parlament-koridor-muro"... huhhh... Sed ni ĉiutage uzas la vortojn kiel "sek-ven-bero" aŭ "vin-ber-ĝardeno", eĉ "tag-nokt-egaleco". Ĉio ĉi estas tute klara, ĉu ne? Sed estas ja alia demando, kiam ni forlasu aŭ konservu la finaĵon de la unuaj partoj de la kunmetitaj vortoj. Verdire, mi jam ofte aŭdis kaj tiel, kaj aliel... Do, mi diras al vi, atentu: aŭ, pardonu, ne mi diras, mi citas, kion proponas Geza Kurucz: La respondo dependas de la kunmetaĵo. Kiam ekestas simple kaj klare prononceblaj son-kombinoj kiel ĉe pacbatalo ekzemple, oni ne aldonu finaĵon. Jes, ja: tiel simple! Provu elparoli: "vendtablo" kaj "manĝĉambro" , kaj vi aŭdas venTTablon kaj manĈĈambron... kio jam tute ne estas la sama... ĉu ne?

Do, akceptu mian JunaAmikan konsilon - legi tiun artikolon... kaj atenti pri kunmetaĵoj.

Ĝis baldaŭ, nun mi iros vespermanĝi kaj poste enlitiĝi...