Ĝuste pri tio mi pensis antaŭ la telero, tagmeze, kiam Panjo surtabligis por mi gratenitan fiŝaĵon…  anstataŭ la povra fiŝo, kun la aldonita terpomo mi manĝus ĉokoladan glaciaĵon… aŭ laktokremon…. Panjo kaj Paĉjo diris, ke tiuj tute ne kongruas, kaj, ke ĉokolado kaj tiaj dolĉaĵoj ne estas sanigaj por infanoj…

Paĉjo tamen promesis, ke se mi bonkondute finmanĝos ĉion sur mia telero, rakontos al mi, kion oni manĝas en Afriko, en Togolando.

Do, fine mi konsentis, kaj enstomakigis la sengustan fiŝaĵon.

Sed la rakonto estis vere tre interesa: el lastjara JA - vi ja scias, ĉu, Juna Amiko! - , en kiu Koffi Gbeglo (JA, 3/2007) rakontas pri legomoj kaj manĝaĵoj, pri kiuj mi neniam aŭdis.

Ĉu vi scias, ke en Togolando oni manĝas kaĉon ekzemple el maniokfaruno, miksitan kun kokosoleo? Ja, ankaŭ la infanoj! Ĉar duarangaj estas la sanigeco, kaj certe ankau la gusto…

Legu tiun artikolon, aŭ petu vian paĉjon laŭtlegi ĝin.

… kaj per kio vi plenigas vian ventron?....