Kiam mi estis ankorau junulo mi kredis min supera homo... mi ecx kredis, ke mi devus vivi en alia loko pli evoluita (eble mi venis de alia mondo, mi pensadis!). Mi estis certa, ke mi estas en mondo kies homoj estas malpli evoluita ol mi... Nun, pli matura homo, kun pli da kono pri sciencoj, pri religiaj klarigoj, mi pensas alimaniere... Precipe konante min mem, miajn pensojn kaj miajn agojn, la agojn kiujn mi montras kaj kiuj estas kasxitaj nur por mi... Kiom mi estis erara antaue!... Kunvivado en Reala ao en Dua Vivo estas afero malfacila, sed samtempe tre eduka al la Spirito, se ni klopodas lerni de gxi... Nun mi lernas pri mi mem, pri mia malforteco, kaj mi malkovras kiom ankorau mi bezonas kreski, evolui...