Annusxka Segal Keepatrick Published on May 5, 2008
by Annusxka Segal Keepatrick

Annusxka Segal Keepatrick's blog

Browse posts
MISKOMPAROJ
8 comments (latest 4 months ago)
Sagxulo/stultulo
Posted on April 24, 2008
5 comments (latest 2 months ago)
BONO KAJ MALBONO
Posted on April 17, 2008
3 comments (latest 7 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 435 visits

MISKOMPAROJ

Monday May 5, 2008 at 12:00AM

                                                   MISKOMPAROJ

       Mi neniam komprenis virinajn belecajn konkursojn, alvenas mian kapon ke tio estas bona maniero de gajni monon kaj trompi kelkajn personojn.

       Ni homaro apartenas al ia raso, cxi tie mi ne pritaktas kia estas la supera raso !? En la virinaj belecaj konkursoj, ili kunigas plurajn rasojn de virinoj; nur por montri mian vidpunkton, mi prenos figuron de hundoj. ( mi povus preni figuron de venturiloj...)  Kiel ni povas kompari dogon kun halthundo ? aux unu cxashundon kun danhundo ? Kun homaro okazas same, kiel  oni povas kompari nigran virinon kun blanka virino ? Kia estas la plej bela ?  Aux kia estas la plej bela, la aziana virino aux okcidenta virino ? Por mi estas kompleta stultado fari tiujn komparojn, gxi estus  justa belecokonkurso se cxiuj virinoj estis samrasa.

       Alia miskomparo estas kompari futbaleman Maradona-n kun futbalisto Pelé. Pelé estas virta, granda sportulo, Maradona estas malvirta, ( li faris mangolon! ) Uzas drogojn, nur idiotakapo povas fari tiun miskomparacxon.

                               Annusxka

8 Comments / add your comment?

Łukasz Żebrowski says:
Ĥo, ĉu angloj daŭre tiom forte suferas pro tiu malvenkita matĉo kun Argentino? ;)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Andreo Peetermans says:
Mi ĝenerale ne ŝatas belecajn konkursojn. Por uzi kliŝeon: vera belo troviĝas nur en animo :D

Tre al mi plaĉas la uzon de 'futbalema'.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Andreo Peetermans edited this comment 6 months ago.
Andreo Peetermans says:
Ankaŭ mi pliŝatas Pelé-on (sed nur pro lia esperantisteco: pri piedpilko mi preskaŭ nenion scias).

Eble vi atentu tiel akre ataki Maradonan: eĉ mi, piedpilka laiko, scias ke tre multaj homoj ŝatas lin (kaj mi supozas ke tio ne estas senkiale, mi ne povas diri). Verŝajne estas sensence ofendi tiom da homoj sen kaŭzo - kaj ankaŭ tre neoportune al vi mem...

Nur pro klareco: ankaŭ mi opinias ke estas stulte uzi drogaĉojn kaj ankaŭ mi jam spertis ke la ludregularo ne tro toleremas je mangoloj.

Ĉiam bonintence,

Andreo.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Annusxka Segal Keepatrick replies:
Mi kore dankas viajn komentoj, Kisoj,

Annusxka.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Jacek says:
Beleca konkurso estas efiko de ĉiama homa dezirego pri distro.. "Pano kaj ludo"!" jen estis la krio kaj postulo de popolo en antikva Romo. En belecaj konkursoj gravan rolon ludas la seksa impulso, kiu influas la viran imagon. Tial belcaj konkursoj estas distraĵo por kruduloj (simpluloj). La virina beleca konkurso similas al ĉevala aŭkcio, kaj estas esence humiliga afero por virinoj. Kial do virinoj konsentas je tia -ĉi traktado? Kompreneble, la konkurso ligiĝas kun mono, eĉ grandega mono. Jen estas la respondo.
( Ha! mi iom timas ke per mia opinio mi riskas malfavoron de multaj viroj en la komunumo ;)
Finante mi devas diri, ke vi estas saĝa junulino, kaj ke en viaj artikoloj estas multaj trafaj rimarkoj. Amikaj salutoj, karulino:)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Annusxka Segal Keepatrick says:
Brigitte diris al mi ke vi estas sagxulo el Pollujo ! Mi kore dankas vian komento, tamen Brigitte ne diris ke vi estas tre gxentila!!!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Razeno says:
Kiel bele vi diris....
Mi nur esperus cxiuj virinoj estus tiom sagxaj pri "beleco" kiel vi. Tamen singardu. Mutaj virinoj eble ne sxatas vian opinion kaj eble ili atakos von. :)

Kaj, mi kredas ke tiuj virinoj kiuj venas el divesaj rasoj unue konkursigxas en siaj landoj/rasoj antaux ol veni al internaicaj forumoj.

Trie, mi kredas ke la sekreto estas tio ke virinoj en la tuta mondo (mi kredas ke ankaux vi) sxatas esti nomata la plej bela virino en la mondo. Mi ne vidas manbonon en tiu deziro - la dio donis al vi belecon. Cxu ne?

Sed jes, tio estas malbona ke la juroj mezuras vian korpo parton kaj devigas vin malvesti. Mi samopinias ke oni devas sangxi la ideon pri komparo/miskomparo.

Vidu, Nepalo estas malricxa lando sed virinoj elspezas tiom da monon je nomo de beleco-konkurso.

Bondeziro kaj amo el Nepalo,
Razeno
www.razeno.net
Posted 6 months ago. ( permalink )
Dima Ŝevĉenko says:
> mi prenos figuron de hundoj.
Oni ankaŭ belecajn konkursojn por hundoj ja organizas :))
Posted 4 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.