Hodiaŭ mi lokis novan dosieron en mia Ipernity-paĝo. Mi esperas plezurigi vin per ĝi.

Multatuli (signifo: "mi multe suferis", kaŝnomo de E.D.Dekkers) skribis la historion pri Saidja kaj Adinda en la 19a jarcento. En la rakonto li akre akuzas la nederlandan registaron pro misregado en la kolonio Nederlanda Orient Hindujo, la nuna Indonezio.
La, kiel fabelo verkita, tragika historio estas la 17a ĉapitro el pli granda verko "Max Havelaar", libro kiu efikis kiel bombo en la tiama nederlanda socio.

Mi tradukis plimodernigitan version.

Por doni al vi impreson pri la cinika fino de la rakonto mi ĉi-sube metos la lastajn frazojn:

Post iom da tempo en Batavio estis granda jubilado, pro la nova venko, kiu aldonis tiom da laŭroj al la jamaj laŭroj de la nederlanda armeo. La vicreganto skribe komunikis al la patrolando, ke estas denove kviete en la Lamponga regiono. La Reĝo de Nederlando, informite de siaj ministroj, denove rekompencis tiom da kuraĝo per multaj ordensignoj kaj en preĝejoj, el koroj de piuloj, dankpreĝoj ĉieleniris, kiam oni aŭdis, ke Dio denove kunbatalis sub la nederlanda standardo.



Sed Li, vidinte la doloron,

de Si forĵetis la honoron....”


Papera versio estas ĉe mi haveba.

PS La 17-an de decembro mi enmetis aranĝe plibonigitan PDF-version de la historio.