| January 2012 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
| 29 | 30 | 31 | ||||||
| January 2012 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
| 29 | 30 | 31 | ||||||
Hodiaŭ ni promenis en la triangulo de la vilaĝoj Beets, Schardam kaj Oosthuizen. Estas ebena malseka areo, taŭga por ŝaf- kaj bovobredado.
Mi faris albumeton kun kelkaj fotoj.
Per jena ligilo vi povos rigardi la terenon satelite.
http://maps.google.nl/?ie=UTF8&ll=52.586572,5.012426&spn=0.023049,0.076818&t=h&z=14
Jen ligilo al la albumeto: http://www.ipernity.com/doc/46397/9771761
Hodiaŭ mi lokis novan dosieron en mia Ipernity-paĝo. Mi esperas plezurigi vin per ĝi.
Multatuli (signifo: "mi multe suferis", kaŝnomo de E.D.Dekkers) skribis la historion pri Saidja kaj Adinda en la 19a jarcento. En la rakonto li akre akuzas la nederlandan registaron pro misregado en la kolonio Nederlanda Orient Hindujo, la nuna Indonezio.
La, kiel fabelo verkita, tragika historio estas la 17a ĉapitro el pli granda verko "Max Havelaar", libro kiu efikis kiel bombo en la tiama nederlanda socio.
Mi tradukis plimodernigitan version.
Por doni al vi impreson pri la cinika fino de la rakonto mi ĉi-sube metos la lastajn frazojn:
Post iom da tempo en Batavio estis granda jubilado, pro la nova venko, kiu aldonis tiom da laŭroj al la jamaj laŭroj de la nederlanda armeo. La vicreganto skribe komunikis al la patrolando, ke estas denove kviete en la Lamponga regiono. La Reĝo de Nederlando, informite de siaj ministroj, denove rekompencis tiom da kuraĝo per multaj ordensignoj kaj en preĝejoj, el koroj de piuloj, dankpreĝoj ĉieleniris, kiam oni aŭdis, ke Dio denove kunbatalis sub la nederlanda standardo.
“Sed Li, vidinte la doloron,
de Si forĵetis la honoron....”
Papera versio estas ĉe mi haveba.
PS La 17-an de decembro mi enmetis aranĝe plibonigitan PDF-version de la historio.
Tiun tagon ni promenis de la stacidomo en Koog aan de Zaan al la stacidomo de Zaandam. Distanco nur 6 km. Ni faris kelkajn fotojn, kolektitajn en novan albumeton por doni al vi impreson.
Ankaŭ la 11-an ni promenis. Nun inter la vilaĝoj Bergen kaj Schoorl (sĥorl). Ankaŭ pri tiu ekskurso bildoj kaj albumeto.
Ĉi-foje ni biciklis en la suda parto de la provinco Frislando. En Frislando oni parolas la duan lingvon de nia lando; la frisan, kiu multe diferencas de la nederlanda.
La itinero gvidis nin ĉirkaŭ granda lago (Tjeukemeer). Ni vidis la plej grandan ŝtonon transportita en glaciepoko de glacio el Skandinavio (kie nun situs Upsala) al nia lando (kie nun situas) nia vilaĝeto Rottum. Ni vizitis malgrandan pacan tombejon, rigardis ĉiajtipajn boatojn kaj boatetojn, fotis bestojn kaj plantojn kaj kompreneble trinkis kafon.
Mi esperas ke vi ĝojos la bildojn
La 20-an de Julio ni biciklis en la ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo Wiĵhe (pr. weje) Wijhe estas vilaĝo ĉe la rivero IJssel (ejsel) en Nederlando. IJssel estas branĉeto de Rejno kiu havas sian fonton en Svislando.
Estis tre varma tago. La temperaturo estis pli ol 30*C
klaku: http://www.ipernity.com/doc/46397/album/195418/show
La 4-an de Julio estis belega vetero, do ni metis niajn biciklojn sur la aŭton kaj veturigis al la provinco Groningen en la nord-orienta parto de nia lando. Kun granda plezuro ni spektis beletajn vilaĝetojn kun malgrandaj preĝejoj kiuj havas mutformajn turojn. Impreson de tiu bicikla tago vi trovos en nova albumeto.
Kun grupo de naturamantoj ni feriis de 30-4-2010 ĝis 07-05-2010 en St. Maurice sous les Cotes en Nord-Francio. Kvankam la vetero estis malvarma kaj de tempo al tempo pluva ni havis agrablan tagojn. En kelkaj albumetoj vi trovu fotojn pri tiu evento.
Hodiaŭ ni vizitis en la vilaĝo Limmen ĝardenon kun granda kolekto de historiaj rasoj de tulipoj, hiacintoj, narcisoj kaj aliaj bulboplantoj. Se vi deziras rigardi en ĝi bonvolu viziti la novan albumeton.
Multan plezuron.
Karaj Geamikoj,
Mi trovis en interreto de nederlanda kantisto Maarten van Rozendaal belegan printempan kanton. Ĉi-sube vi trovoas la tradukon Mi esperas ke ĝi al v plaĉos.
Bele
Nu vidu kiel la ŝafidoj
suĉtrinkas ĉe ĵustonditaj patrinoj
kaj kiel cignidoj lanugumas
en mola kanalet'.
Ĉu io povus esti pi bela ol estas belo?
Ĉu io povus esti pli granda ol grandega?
Sentu kiel la hosta (planto) palpebrumas
Ĝiaj burĝonoj ja ekkrevas
La nova kano avide akvon trinkas
el mallarĝa kanalet'
Ĉu io povus esti pli frida ol estas frido?
Pli volupta ol volupto?
Ho mi danke al Dio
do ankoraŭ unufoje
meritas junan printempon
Tio ja estas tiel bela, plorige bela, bela plorige bela.
Kaj vidu kiel la iridoj pompe montras
siajn pistilojn kiel koralojn
Filiko elruligas siajn foliojn
kiel igvano langon
Vidu ĉevalidoj stumbli
kaj birdoj ĉe la nestoj
Ĉu io povus esti pli freŝa ol freŝo?
Ĉu io pli juna ol juneco?
Vidu kiel la suno faras akran ombron
sub la salikoj ĉe la paŝtej'.
Hundidoj ronde kuradas
mordante al la propra vosto.
Ĉu io povus esti pli ĉarma ol ĉarmo?
Pli juneca ol juneco?
Ho mi danke al Dio
do ankoraŭ unufoje
meritas junan printempon
Tio ja estas tiel bela, plorige bela, bela plorige bela
Kaj nun jen vitobranĉo tiel volupta
kun herbaĉoj senpripensemaj
kaj nombras mi la jarojn
de plenkreskulo al oldul'
Ĉu iĝos pli verda ol estis verdo?
Nun kiam mi pli griziĝas ol grizo?
Ho mi danke al Dio
do ankoraŭ unufoje
meritas junan printempon
Tio ja estas tiel bela, plorige bela bela, plorige bela.
Kaj kiam ĉi-nokte la malfermita ĉielo
briligos hele, klare la stelojn
kaj kuŝos mi ekstere sur la dorso
rigardante la firmamenton.
Ĉu povos esti pli silenta ol silento?
pli eterna ol eterno?
Tiam mi estos
do ankoraŭ unufoje
kaptita en momento.
Tio estas tiel bela, plorige bela, plorige bela
Maarten van Rozendaal
Sur la digo / Up den diek / Op de dijk
http://www.ipernity.com/doc/46397/7351123/
Norde de Nederlando kaj la okcidenta parto de Germanio situas malprofunda maro "Waddenzee". Kiam estas nebula kaj nuba vetero, kaj ofte tie estas, oni sentas sin tie kvazaŭ "je la fino de la mondo" Tamen la loĝantoj tre amas sian regionon.
Dum alta tajdo la profundo estas nur kelkaj metroj, dum malalta tajdo granda parto konsistas el vastaj ebenaĵoj el sabla kaj ŝlima koto, kie milionoj da birdoj sin nutras kaj fokoj sunumas. Biologie la tereno do estas ege multvalora. Nenombreblaj kvantoj da birdoj en ĉiu printempo kaj aŭtuno trovas tie dum siaj vojaĝoj nutron kaj ripozon. La maro estas internacie protektita naturrezervejo.
Sur la digo estas kanto pri tiu marbordo, kantita en la Orient-frisa dialekto (kaj la nederlanda), kiu tre similas al la groningena de la najbara nederlanda provinco,
Jen la enhavo de la kanto:
Akvofluoj brilas inter digoj, fore kiel vidas la okuloj kaj la ondoj portas pezajn ŝarĝojn, portas ŝipojn kun kaj sen mastoj.
Kiu sidas alte sur la digoflanko, kunsendas siajn pensojn kaj sopirojn kaj lia koro velas inter bord' kaj mar', kiel fluso kaj malfluso tien reen.
Mi esperas ke plaĉos al vi la kanto,
Salutas johano.
In ons gebied kun je elk jaar bloemententoonstellinkjes bezoeken van kwekers die tijdens het winterseizoen, onder glas, bloemen, voornamelijk tulpen, telen voor de internationale markt. De mooiste bloemen in veel kategorieën verdienen een prijs. http://www.ipernity.com/doc/46397/album/172358
En nia regiono oni ĉiujare povas viziti florekspoziciojn de, ĉefe tulipistoj, sed ankaŭ rozkultivistoj, krizantemistoj kaj lilio-kultivistoj, kiuj en la vintra sezono kultivas, subvitre, florojn por la internacia merkato. Per tiuj eventoj oni provas plibonigi la kvaliton de la kreskaĵoj. La plej belaj floroj en multaj kategorioj meritas premiojn. Ka ekspozicioj celas ankaŭ disvastigi la konon pri la tipe nederlandaj produktoj. http://www.ipernity.com/doc/46397/album/172358
Hodiaŭ, la 11-an de septembro 2009 mi lanĉis novan albumeton.
Vandaag 11 september 2009 lanceerde ik een nieuw albumpje
Hodiaŭ jen nova albumo kun fotoj faritaj la 30-an de aŭgusto, laŭ la orienta rando de Amsterdamo, kie kamparo kaj urbo, naturo kaj arto, ĥaoso kaj ordo alternas.
Vandaag een nieuw album met foto's, genomen op 30 aŭgustus, langs de oorstelijke rand van Amsterdam waar platteland en stad, natuur en kunst, chaos en orde elkaar afwisselen
30-08-2009
Latest posts
-
Subscribe to the latest posts of Johano NL