Ŝi neis la nenion. Ŝi neis eĉ sian bildon antaŭ la spegulo, kaj por vivi, pentriĝis. Esti aliulo estus pli facile ol esti si mem. La ŝminko estis kiel masko, kaj protektis ŝin de l’ personoj nekomprenemaj. Ŝi estis persono, kiu ne sin komprenis, kaj tiel, estis la neo. Ŝi serĉis la nekonaton. Ŝi provis afiksiĝi en tio, kion ŝi kedis abstraktaĵo. Ŝi ŝatus vivi ne kiel banala persono, ŝi volis atingi la neatingeblon. Kaj foriris ŝi, al la senfino de sia senfino. Foje perdiĝis tie kaj restis en la mallumo dum longaj tagoj. En sia kompreno ŝi troviĝis. Ŝi troviĝis en la prudento; tuj naŭzis kaj revenis al alia vojo, la sento nedividita.
Sed ŝi pentriĝis. Kaj restis antaŭ la spegulo provante troviĝi. Kiam ŝi ne sukcesis trovi animon, disrompiĝis. Ne ekzistis signifo en la vivo. Ĝi estis vojaĝo nenien. Ŝi neis la neon. Eĉ en malkompaso, ŝi iradis. Falis, levantiĝis. Kaj en tia danço ŝi celis perfektecon. Ŝi konis la paŝojn de l’ danço, ne povis ekzekucii ilin. Kaj kiel dancistino, kiu dancas en scenejo senluma, ŝi estingiĝis el la mondo.
Verkita de Jéssica Paôla.
Tradukita de Ph.