Proponoj*

por trakti la socian kaj ekonomian krizo-situacion en Hungario



1. Estigante laborpostenojn



1.1. La dommastrino/dommastro ĉef-okupiĝanta pri la familio havu la rajton uzi la titolon FAMILIO-MANAĜER(IN)O. Nome ŝi/li estas la sistem’-mastro de la familio, kiu realigas la ideojn kaj funkciigas la sistemon; - ja la familio estas malmult-membra entrepreno. Tiu titolo estus grandsignifa por la mem-konscio, memkonfido de la hejme aktivantoj. Nun, se iu konfesas okupiĝi „nur” pri sia propra mastrumo, oni tuj demandas: „Do vi ne laboras?!”

Tamen la funkciigo de familio postulas multfacetajn kapablojn: psikologian, dietetikan, seksologian, pedagogian, arkitekturan, ĝardenistan, higienan, ekonomian, ktp.

Por alproprigi ĉi tiujn kapablojn oni devas elformi edukan kaj pluperfektigan sistemon por la familio-manaĝeroj, organizi komunumojn kaj ankaŭ kvalito-sekurigon.

La aktivado kiel familio-manaĝer(in)o estu rekonita kiel servotempo, same kiel la hejma flegado, kun modestaj, san-asekuraj kaj pensionaj krompagoj, kies financadon povas doni la familia mem-dungado, imposto-favoraĵo, diversaj subtenoj kaj fondaĵoj.



1.2. La tion bezonantaj personoj havu eblecon labori 4 horojn po tago. Ja en la familio krom la fizika vivsubteno konsiderindan tempon konsumas la flegado de la eta komunumo, arta aktivado, am-esprimo, interparolado, komunikado de travivaĵoj. Krome, iu aktivanta dum 4 horoj laboras multe pli efike. Nome ŝi/li ne manĝas en sia laborejo, apenaǔ bezonas tie ripoztempon, ŝi/li estas trankvila, ja povas plenumi siajn ceterajn devojn, do ŝi/li ne bezonas mensogadi, kial eliris por iom da tempo el sia laborloko. Ŝi/li laboras sindoneme, entuziasme, travivas sukceson, estas facile stimulebla por engaĝi sin je tiu agado.



1.3. Okaze de sociala laboro en la familio havu rajton ricevi pagon pro flegado de maljunulo(j) ankaǔ la pensiiĝinta familiano, same kiel pro la prizorgado de nepoj. La

maljuna membro de la familio ne sentus sian sorton tro peza, ja ŝi/li estus la labordonanto de sia pli juna ido. Ankaǔ la socio profitus el tio, ĉar la prizorgado/flegado en familio kostas multe malpli, ol tiu en iu institucio.



2. Disvolvante kapablon



Ni proponas instrui la lingvon Esperanto en la bazgradaj lernejoj kiel la unuan

fremdan lingvon, por disvolvi la kapablon de la lernantoj alproprigi lingvojn. Sciencaj eksperimentoj pruvas, ke la post tio lernitaj pluaj lingvoj estas alproprigeblaj averaĝe je 30 % pli facile (vidu ankaǔ http://www.egalite.fw.hu/dobbanto ).







Budapeŝt, 2009.





D-rino Julianna Farkas kaj D-ro Lajos Molnár

pensiiĝintaj kuracistoj, havantaj du idojn kaj tri nepojn



*Vi rajtas la proponojn libere kopii, pludoni, traduki en naciajn lingvojn, adapti al Vialandaj cirkonstancoj.