la hipotezo pri dio reale estas io alia, ol rakonto pri tepoto. ech ghi ne estas hipotezo, char ghi asertas , ke la procezo de scienca ekkono inkluzive la pruvoj de hipotezoj ne kondukas al vero, au ne al plena vero. Religio postulas la kredon , ke io vera ekzistas, ekster la ekkonebla scio.
Tial estas por religiemulo tute malgrava ia scienca pruvo. Ankau la demando . kiaj estas viaj sciencaj motivoj ne kredi la sciencon? - evidente kondukas al nenio .

la mkonflikto inter religio kaj scienco pli profundas ol supozas la empiriisto Dawkins. La bazo de ateisma pozicio ne estas la neprobableco de dia ekzisto. ( kvankam tiu hipotezo lau scienca vidpunkto estas la plej malvershajna) Sed la ateismo estas mondkoncepto materi isma, filozofio kiu premisas chion ekzistantan materia.

Ghi evoluas lau leghoj de naturo alpreninte diversajn formojn.Char materio disvolvighas lau difinitaj dependaj leghoj, ghi estas esplorebla . tio estas la kerno de konflikto inter religio kaj scienco. inter raciismo kaj obskurismo.

La pravo de mondkoncepto materiisma videblas en la monda historio, la sperto de homaro en la naturaj kondichoj. Tial praktiko estas pravilo por materiismo. Ne nur ests formulitaj hipotezoj sed ja la realajhoj shanghighis.
La proparolantoj de kunekzisto de evoluteorio kaj religio ( tre konata estas E. Scott direktoro,de la nacia centro por scienca edukado ) ili defendas la tezon de kongrueblo inter scienco kaj religio. Ili distingas inter la noicioj . metodologia naturismo - kaj metafizika naturismo . Tiuj supozigas ke eksperimentoj ekster la materia mondo nenio povas ekzisti. Sed ja estas klare ke neniel povas ekzisti kauzo kaj efiko ekster la materia mondo.
Tial tiaj scienculoj klopodante defendi la sciencan edukadon tamen subfosas la fundamenton de scienco, char ili disrompas la ligon inter scienca esploro kaj realajho . Ili deklaras. eble ekzistas dio au iu ajn supera estajho, Sed scienco ne povas kompreni la veron ( filozofo Kant nomas tion "noumena")
Sed la scienco ja bazas sin sur antaukondichoj de kauzoj kaj efikoj en naturo -, Plej vershajne la homaro iam komprenos la universon- au neniam!.

Kapablas sciencistoj ghuste taksi la mondon de materio kaj shanghi ghin .
Tio chi ja pruvas , ke ne nur la metodo utilas, sed rimedo taugas por vere kompreni la mondon. severa sistemo de observado, racia konkludo, hipotezo kaj eksperimento kondukas al pli a proksimigho al vero por ekkono de nia universo . Ghi estas sistema rimedo por pruvi la pravecon de niaj konceptoj, . Per racio estas distingebla scienco kaj diversaj religioj sub formo de "supernaturo" kaj de chiaspecaj superstichoj .

KREDO JE RELIGIO - KAJ HISTORIO DE HOMARA SOCIO
Dawkins serioze traktas neniun el la problemoj de filozofio .Pro lia suprajha maniero li ne konvinkas, kvankam li prave defendas la ateismon. Li dedichas grandan parton de sia libro al la sennombraj provoj kredigi la ekziston de dio. ( Ekz. la "argumentoj" de kosmologio , de inteligenta desajno) Dawkins ne kontribuas per novaj argumentoj. La plej multaj el tiaj supozataj pruvoj de dia ekzisto ( kaj la konstato se chiu efiko fontas el ia kauzo kondukas al la unua efiko sen kauzo , nome . dio. ) Tiaj " pruvoj" tute ne konvinkas nekredantojn - kaj la senmaskigo de falsaj pruvoj ne konvinkas dikredantojn . Dawkins emfazas pri la argumento por desajno inzteligenta, ke jam evoluciisto Darwin donis respondon per sia teorio de evoluo en naturo. Ghi klarigas, kiel kompleksaj organismoj transformighas post longa dauro per procezo de selektado. La diskuto pri origino kaj tradicio de kredo religia postulas pli da superrigardo de argumentoj por la supozo de dia ekzisto.
Sciencisto ankau esploru kial ekestis, variantoj de kredoj- kial ili sukcesis transvivi tiom longe? Tion Dawkins ne kapablas klarigi, li ekstumblas je tia defio. char li ne esploras la sociajn rilatojn, faktorojn kiuj favoras la disvastigon de religioj. Por kompreni la fenomen religio necesas materiisma scienca aliro : La religio estas plene la produkto de ajna socio . Kulturo kaj religio estas fenomeno socia , kaj ne individua. Dum sia vivo homo estas influata tiel au aliel per ideologio de chirkauajho. Tial, la materiisma klarigo devas bazi sin je materiisma ekkono de homa socio .Kiel multaj aliaj sciencistoj Dawkins ne esploras la historion kaj kulturojn per tia materiisma principo. Tial li finfine eskapas al klarigoj idealismaj.
La historia materiismo kiel tia estas la marksismo. Ghi klarigas la ideologiojn, i.a. la religiojn, el la vidpunkto de la produktada organizo, kun chiaj sociaj implicoj.
Tiel skribis karl Marx en la enkonduko al " kritiko de politika ekonomio" la formo de produktado de nia materia vivo konsistigas plene la socian politikan, kaj spiritan vivprocezon . Ne la konscio determinas la homon ties estadon, sed male, la estado en socio determinas la homon.

En diversaj epokoj la religio servis kiel ideologio por pravigi la regantajn klasojn, por eternigi la ekzistantan sociordon. Ekz. en mezepoka europo la katolika eklezio estis piliero de fudismo, kaj cetere posedis plej multe da tero . Komplice kun religio la regantaj klasoj kontrolis la produktadon kaj la popolon laborantan. por pravigi la hierarkion la eklezio ofertis la sufercheson en paradizo . la efiko de religio similas al "opio" Ghi donas al povruloj subulaj esperon por pli agrabla postmorta vivo .Pro tia alloga perspektivo la religia ideologio tre prosperis
Karl marx sribis en sia libro: " kritiko al jura filozofio de Hegel" religio estas la ghemado de minacata homo, el animo kreita pro la senkora mondo, .same ghi estas spirito de cirkonstancoj malspiritaj - ghi estas opio de popolo"
Certe estas tre kompleksa la historio pri religioj. Ghi alprenis memstaaran vivon , sekvas propran logikon. ghi disvolvighas lau propraj reguloj.
homoj pli kaj pli komprenas la mondon pro la edukado je scienca nivelo. Sed male , la koncepto pri dio tendencas abstrakton kaj neglekti la chiutagajhon. Kvankam nerekte religio okupas terenojn de spertoo , kiujn ankorau ne penetris la sciencoj. Sed ghenerale la progreso dependas de avangarda tekniko , kaj la religio postrestas.
Dawkins ne konsentas kun tia politika deklaro . li diris: Mi koncedas, ke sklavoj ,negroj, estis subpremataj ,ankau estas interesa la demando kiel religio rolis.
Sed por Darwinistoj estas pli interesa , kial homoj inklinas al charmo de religio -kial ili efektive estis ekspluatataj de cinika pastraro, politikistoj , reghoj.

nu certe tiu argumento gravas, kial homoj plej volonte akceptas religion? ( chu pro biologia inklino? ) - kvankam ankau socia progreso infuis ilin !

Kial aliaj ideologioj ne povis anstataui religion? Kial estas aparte atrakcia kaj sukcesa la religio? - ne nepre estas avantagha en la evolucia procezo la religio. Eble ghi nur estas kromefiko por la transvivo de homaro - eble ghi ne gravas.
Dawkins kredigis al ni, ke ni evoluis respektante la dirojn de niaj antauuloj . Iliaj konduto estis utila char ni ja profitu el la kolektitaj spertoj !
Nu, tio ja povas esti , sed kial ghuste religio kaj nenio alia heredighis?
Pli akceptebla estas la teorio de Daniel Dennet : religio estas intenco imputa . Homo evoluas interpretante la nekomprenatan aganton . tio utilas por taksi la konduton de bestoj au kunhomoj religio estas supozo de de alkonforma aganto: dio pluvas, inundas, mortigas.
Chiuj tiaj diversaj tezoj estas tre interesaj sed ne tre akcepteblaj. char ne pruveblaj. Ghis nun Dennet kaj dawkins nur frazis el sur ebona turo. Kiam ilisupozigas, ke naturo agas celkonscie ,
ke infanoj kredus chion kion diris gepatroj tiam ni ne povas klarigi, kial ankorau nuntempe niaj idoj estas cerbolavitaj. same per tiaj teorioj ne klarigeblas la evoluo de religioj en siaj specifaj formoj. Por respondi la duopo Dawkins kaj Dennet uzas trukon. : t.e. neologismon " memo"
tio signifas ion analogan al " geno" en biologio Ghi estas fantazia mezurunuo de " kultura heredajho" Kelkaj " memoj" estas pli potencaj ol aliaj. ( jam forte kritikis tian tezon de dennet - religio kiel" fenomeno natura" j. Brookfield.

Sufichas rebati tian tezon per la argumento , ke ideo ne kreas ideologion. dawkins konfesis, ke li havias problemon klarigi la evoluon de kulturo . li skribas pri la spirito morala, kiu foje shanghighas . Sed " tion respondi ne estas mia tasko"




Se ni nur atendus logikan teorian pravigon por la neekzisto de dio,
au starigi teorion pri la ekesto de religio, en pratempo- tiam tia
deklaro estus akceptebla,
Sed en vero Dawkins celas ion alian . li intencas shanceligi la
aktualan socian kaj politikan interkonsenton . Bedaurinde mankas
al li la necesa fundamento, por klarigi, kial ankorau ekzistas
religio. Tia pretendo nur kondukis lin al reakciaj deklaroj kaj
konkludoj

RELIGIO KAJ POLITIKO

La problemo, kiun alfrontas Dawkins kaj ankau multaj aliaj ,
estas rifuzo de teorio markista. . Dawkins referencas ghin nur
marghene, en la supre menciita alineo pri sklavoj.
Por Dawkins religio havas nenian politikan au socian dimension Li
traktas ghin kiel pura ideo , sen rilato al la oridinaraj
vivcirkonstancoj.
Li skribas ekz.: la afganaj talibanoj kaj usonanoj talibanoj
( t.e. la fundamentistoj en usono) tre bone montras , kio povas
okazi , se homoj kredas je sanktaj skriboj!

Certe religiaj libroj rolas, sed la afganoj kaj usonaj "
talibanoj" estas produktoj de siaj respektivaj socioj . ili ne
estas senpere kompareblaj. Tia aliro al religio havas
konsekvencojn . komence en sia libro Dawkins skribis pri la
karikaturo pri mohameto , publikigita en la jhurnalo danlanda "
Jyllana Posten" Tiu karikaturo provokis protestajn manifestaciojn
tra la mondo. la "tutmonda "gazetaro
kondamnis tiajn protestojn kiel atako al libereco de opiniesprimo
kaj defendis la bigotan karikaturon. Dawkins aprobis chion. Sed -
ech ne estante subtenanto de mohametismo, estas klara la celo de
provokado- incito de etoso kontrau islama.
Tial la protestoj kaj manifestacioj reagis kontrau europo kaj
usono. La fakto. ke malkontento en proksima oriento kaj alie ofte
havas karakteron religian, estas produkto de sociaj faktoroj el
historio.
La perspektivo de sekulara burgha naciista movado( la Baath
partioj) fiaskighis. Stalinismo perfidis socialismon kaj la
internaciismon. Usono kaj aliaj regnoj subfosinte tiajn movadojn
char ili opiniis pli dangheran la rugha armeo en afganio, ol la
teroriston Osoma bin Laden.


Dawkins blindas, li esprimas sin ekstreme reakcie. Li konsentas kun
Patrick Sookhdeo, direktoro de instituto : "studo pri islamo"
kiu interpretis la memmortigajn atencojn de junuloj nur per
religia fanatika islamo. Tio ja vere shokas, ke Dawkins papage
ripetas la vortojn de fia evangelia asocio,

Ankau marksistoj celas redukti la influon de religioj en proksima
oriento en usono, kaj chie tra la mondo. Religio estas
malscienca, ghi kashas la veran naturon de la socio
subpremado.ekspluatado.
Tre ofte ghi servas kiel peranto por la reakcio kaj la
militarismo. Por atingi la celon necesas kompreni la faktojn, la
fundamenton de kredo. Marx vortigis tian devizon: Ni abolu la religion, ghi nur estas iluzio pri felicho . ni postulu staton, kie ne estas bezonata la iluzio .


La kritiko de religio estas kvazau ghermo de progreso . la kritiko de mizerejo , kie inundas la larmoj de suferoj. -ties aureolo estas religio !


La kritiko de chielo transformighas al kritiko de l´tero. La kritiko de religio al kritiko de juro la kritiko de teologio al kritiko de politiko
>
>
> aliel esprimita: La batalo por scienco, materiisma mondkoncepto ,
> tuthomara konscio - estu ligita kun la provo klarigi la veran
> naturon de socio kaj ties subprema eco. Ghi estu batalo politika -
> por socialisma, monda movado!
>
>
> elgermanigis la recenzon d.rooke