Betreff: recenzo pri dawkins la dia iluzio au dia frenezo

la libro jam aperis en 31 lingvoj. sed ankorau ne en la nia!

recenzo de joe kay sur la retpagho de internacia komitato de kvara internacio elangligita 2007 3 15

la nova libro de Dawkins estas lucida .- Ne atendite fama sciencisto biologo mondkonata, esprimas sin por ateismo.
Li faris al ni grandan komplezon. popularscience li klarigas , kial religio kaj scienco estas ne superpontebla . kial la scienco estas la sola valida mondkoncepto.
la libro:" la iluzio pri dio" estas tiom salutata kaj plej vendata ech en usono kies loghantaro estas konsiderata unu el la plej religiema.
Ghi troveblis en la listo de plej plej bonaj nefikciaj verkoj en gazeto " new york times"
turneo de dawkins tra Usono plej sukcesis ech en la plej fundamentisma shtao kansas, la sukceso shuldighas al la eksterordinara kapablo de la autoro, klarigi tre kompleksajn aferojn, ekz. la tezo pri geno de egoismo - tezo, kiu kompreneble estas kontestata.
Li trafas per sia libro la soifon de publiko al altenativo, shajne li respondas al shtonaj antaujughoj. Li trafas la kernon de subgrunda opozicio, kiu rifuzas bigoton, kaj fundamentismon. Ecaron kiu karakterizas nun la registaroj de britio usono, k.a. regnoj.

KONTRAU TRANKVILIGA RILATO al RELIGIOJ

dawkins traktas la temon foje erare , tion ni detaligos poste pli detale. Tamen, tre pozitiva estas lia klopodo, batali kontrau la ortodoksismo en chiaj siaj formoj.
Sed li ankau kontraustaras tiajn sciencistojn, kiuj pretendas harmoniigon de scienco kun religio.
Sherce li nomis tiujn: scienculojn: "Chamberlaine skolo por evoluciistoj " ( lau la fama "pacpolitikisto" Chamberlaine) kiu kontraktis kun diktatoro Hitler. en jaro 1938-a .

tiaj skolanoj provas defendi la sciencon tiamaniere.: Ni serchu kompromison inter moderaj religiistoj - ne ekzistu konflikto inter religio kaj scienco - ili ja komplementas unu la alian!
au ili laboru sur apartaj terenoj.
La forpasinta biologo de evolucio , Stephen J. Goula estis reprezentanto de tia opinio. li asertis ke religio kaj scienco priskribas du diversajn kampojn. Li uzis tiacele metaforon. la scienco studas la movon d chielo,- sed religio kiel homo povus atingi ghin. -komentis dawkins: Kia bela alloga poeziajho! sed nur , se vi ne pripensadas la aferon!

la chefa tezo de dawkins : La ekzisto de iu kreiva superula inteligenta estas demando por sciencistoj - kvankam ankorau ne respondebla.

Analoge estu traktataj la vereco au falseco de mirakloj - rakontoj tiom gravaj por chiaj kredoj. - Ili ja nur servas por impresi la adeptojn . Alidirite. se ekzistus dio, se tiu estus pli ol koncepto nebula, tiam ekzistus manifestaciighoj sur nia tero . Tion ja multaj homoj kredas! Ili opinias, ke dio intervenas auskultas preghojn ktp.ktp.
dawkins citas eksperimenton : Malsanulo ne resanighis pli rapide se iu preghis por tiu. - Nu, konsentite, tiu eksperimento ne estis tre sagha( ghin faris religiemuloj) sed ghi ja klarigas ion gravan.
se ekzistus fenomenoj religiaj, tiam ili estu science pruveblaj !

Kvankam tiu konstato gravas. tamen io mankas en la priskribo de dawkins.

Li klarigis la "hipotezon" pri dio kiel ekzemplo supoza," chirkau la planedo marso orbitas tepoto" Li citis la faman eldiron de bertrand russel" . ech ne sciinte ke ekzistu tia poto, neniu devigas min ne agnoski ghin" . Lia pozicio por sia ateismo konkludas- ke dio plej probable ne ekzistas, same kiel ne probablas la orbito de tepoto chirkau marso.
dawkins same argumentas. Plej superas la pruvoj kontrau la ekzisto de dio - sed tia chi ateismo de 99% evidente malfermas la pordon al plena skeptikismo.