Lingvo estas unu elemento

Ni esperantistoj defendas idealojn de paco kaj harmonia kunlaboro inter homoj kaj inter nacioj. Ni pensas, ke lingvo estas grava distinga faktoro kaŭzanta malpacon inter homoj. Sekve ni emas aserti, ke diverslingveco estas fonto de malakordoj, eĉ malamikeco; se ne la sola, se ne la plej grava, tamen tre grava fonto.

Sed komplikaĵon ne eksplikas simpligo. Lingva diverseco povas esti faktoro, sed ĉu ĝi eksplikas la estiĝon de la grandaj interŝtataj militoj en la 20-a jarcento? Certe ne. Milito estas ago por preni aŭ konservi privilegiojn. Tiaj privilegioj ĉiam estis materiaj. Eŭropo frontis antaŭ cent jaroj krizon de kresko kolonia kaj industria. Ŝtatoj ne kapablis kreski interne per plua evoluigo de siaj soci-ekonomioj. Kolonioj estis dividitaj inter ŝtatoj, ties riĉaĵoj efike utiligitaj en la Eŭropa industrio, kies produktiveco malegale dividiĝis, kies merkato ne sufiĉis. Milito estas plej efika industrio, kiu rapide cirkuligas materion, laboron kaj homojn. Materion disipe, laboron produktante detruon, homojn per kruela buĉado. Sed! ankaŭ redividante privilegiojn, kiujn iuj al si proprigas.

Lingva diverseco kaj antaŭjuĝoj, miskomprenoj, reciproka nekono ja havis kaj havas rolon en estiĝo de konfliktoj, kiuj povas fariĝi armitaj bataloj, eĉ longedaŭraj militoj. Tiu rolo estas en tiu malkleriga, simpliga, demoniga propagando, kiun militcela politiko nepre bezonas. Tia nacionalismo havas nenion komunan kun pozitiva, komunece harmonia, krea konstruado de nacio, kio inkluzivas ankaŭ kreon de komuna lingvoformo. Ni havis la bonŝancon fari tion dum la 19-a jarcento, kiam solidiĝis la finna lingvo kaj evoluis la Finnlanda socio dum longa paca periodo.

Dum imperiismajn militojn inter ŝtatoj oni povas karakterizi grandskala industrio, civilaj militoj povus esti komparataj kun naciaj kaj regionaj ekonomioj. En tempo de stabila progreso ĉiuj rajtas partopreni produktadon kaj sekve havi sian parton el ties fruktoj; perturboj kaj malstabiliĝo forprenas tiujn eblecojn – homrajton sin vivteni per propra laboro – de malpli kapablaj unue kaj parte de ajnaj aliaj poste. Tion ni konas en nia lando, kie nin protektas longa tradicio de demokratio kaj ĉiuokaze forta materia baza strukturo. Tiu strukturo estas konstruita kun la principo, ke ”tero ne pridemandas, kiun lingvon pluganto parolas”. Lingvogrupoj vivas kune kaj kunkompreniĝas, kaj fipropagando por malpacigi ilin ne havas sukceson.

Enlandaj, civilaj konfliktoj havas aliajn originojn ol lingvajn, sed kiam aperas kaj akriĝas tiaj konfliktoj, ties partioj ekuzas disigilojn kulturajn, etnajn, historiajn, kaj tiuj disigiloj inkluzivas la lingvan aspekton. En Eŭropo la plej terura el ili post la grandindustria mondmilito, la dispecigo de Jugoslavio, tion montras. Nacionalismo ne toleras komunan serbokroatan lingvoformon. Sed tiu re-distancigo de sudslavaj lingvoj estas sekvo, ne fonto. – El la aktualaj konfliktoj la civila milito en Sirio estas ĉiam pli grava kun pli ol centmil mortintoj kaj milionoj da rifuĝintoj. La 22-miliona popolo scias kaj uzas la araban simile kiel ni la finnan: Lingvo sciata kaj aprobata ankaŭ de minoritatoj (en Sirio maksimume 10 procentoj) kunigas, eĉ legoscio estas relative alta, 80 procentoj. Sed duonjarcento kiel kolonio kaj alia duono, lastaj 50 jaroj, en maldemokratio (malgraŭ formala parlamentismo) kreis tian sistemon de privilegioj, ke por konservi sian pozicion tro multaj pretas al sangoverŝado.

Antaŭkristnaske en ”prediko” mi skribis pri roloj de landoj en la mondo kaj esprimis la esperon ke Finnlando havu daŭre rolon de kuracisto prefere ol juĝisto. Nia lando por sia bonŝanco ne havas kolonian historion nek tro grandan rolon en la nuna tutgloba ekonomio, do ne kolektis multan misfamon. Kaj nia internacia lando, Esperantujo, daŭre havu famon homaranan.

Tuomo Grundström