Antaŭ nur ok jardekoj

Mallonge antaŭ la apero de ĉi tiu numero pasis okdek jaroj post kiam la tiama Germana prezidentoPaul von Hindenburg nomumis Adolf Hitler kiel registaran kancelieron la 30-an de januaro 1933. La nazia partio ĝuste tiam ne havis
sian kulminon de parlamenta subteno – fakto, kiun oni ofte preteratentas. Pli grandan parlamentan grupon NSDAP havis post la elektoj la 31-an de julio 1932; la tiam formita registaro malhavis parlamentan plimulton, rezignis kaj novaj elektoj estis la 6-an de novembro. La nazioj perdis 34 deputitojn, restis tamen la plej granda parlamenta forto kun triono de la voĉoj. Sekvis periodo de traktadoj inter la parlamentaj fortoj, dum daŭris eksterparlamente provokoj kaj bataloj inter ekstremistoj kaj, kio plej gravas kiel katalizilo de la nazia kapto de la ŝtata povo, ekonomia mizero kaj ĝenerala malstabileco de vivo trafi nta la plejmulton de la popolo. En tiu situacio la prezidento, la konstitucia nomumanto de la registaro, cedis la kancelierecon al politikisto promesanta ordon. Tre baldaŭ ordo vere estis starigita: La 5-an de marto estis novaj elektoj sub kondiĉoj de “ŝtatdefenda dekreto” kiun la prezidento sub premo donis, NSDAP gajnis 44 procentojn – tamen ne la absolutanplimulton. Aresto de opozicianoj solvis tion, kaj la 23-an de marto la registaro uzurpis al si la tutan povon. Kiam prezidento von Hindenburg sekvajare mortis, la registaro nuligis la prezidentan
oficon kaj Hitler kombinis al si la tutan ŝtatan povon de “Gvidanto”. Kaj restarigis ordon! Tiel bonan ordon, ke li sukcesis en dekdu jaroj konduki la ŝtaton tra milito al pereo.

Ni scias, kiajn sekvojn la nazia ordo portis al la esperantistoj, same kiel al ĉiuj movadoj kun internaciaj aspiroj pri interhoma harmonia kunlaboro en egaleco. En la dudekaj jaroj Esperanto estis aparte forte disvastigita ĝuste en Germanio – kaj en Sovetunio. En ambaŭ la sorto de aktivaj esperantistoj estis en la tridekaj jaroj esti subpremataj de aŭtokrataj, totalismaj ŝtataj sistemoj. Pri la neniigo de la movado en Sovetio legu aliloke en ĉi tiu numero. Vaste traktas la persekutojn kontraŭ esperantistoj la bonega verko de Ulrich Lins, ”La danĝera lingvo”. – Diktaturoj kapablas krei portempan ordon, eĉ ŝajnajn sukcesojn – sed ne al ĉiuj! – ĉiam kun prezo de perdo de ne nur homoj, sed ankaŭ de la homeco.

Ni estas movado por libereco kaj egaleco en internacia komunikado. Tio nepre bezonas kiel kreskejon liberecon kaj egalecon civitanan, kulturan kaj ankaŭ materian. Homoj ne estas samaj, similaj, ili emas kaj atingas diference, sed ĉiu havas sian unikan individuan valoron (estas bildo de Dio, se preferi tiel diri). Nia neŭtraleco ne ekskludas, sed necesigas tiun bazan ideon.

Tuomo Grundström