Harri Laine Published on June 23, 2008
by Harri Lainepro

Harri Laine's blog

Browse posts
Ili konstruis la plej grandan
Posted on August 28, 2008
Necesas ion fari!
Posted on August 11, 2008
2 comments (latest 16 months ago)
Joel Vilkki kaj Esperanto en Somero
Posted on June 30, 2008
4 comments (latest 16 months ago)
El la vivo de unu frandemulo
Posted on June 26, 2008
3 comments (latest 17 months ago)
Post festo oni nombru la kadavrojn
5 comments (latest 16 months ago)
Morgaŭ Finnlando fermos sin
Posted on June 19, 2008
9 comments (latest 17 months ago)
Lumturo
Posted on June 3rd, 2008
3 comments (latest 15 months ago)
Baltaj haringetoj – nerezisteble allogaj
Posted on May 29, 2008
1 comment (latest 18 months ago)
Hotela numera mistiko
Posted on May 22, 2008
5 comments (latest 9 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 479 times

Post festo oni nombru la kadavrojn

Monday June 23, 2008 at 05:13PM

En la blogero titolita “Morgaŭ Finnlando fermos sin”, la 19-an de junio, mi skribis pri la somermeza festado de finnoj: “...kaj post la festo oni aŭdos raporton pri la nombro de dronintoj”. Mi ne celis malbonaŭguri, nur konstati fakton pri statistikado. Ĉi-sube estas la rezultoj, kiom oni scias hodiaŭ lundon la 23-an de junio.

La ĉi-subajn nombrojn mi kolektis el hodiaŭaj ĵurnaloj kaj retaj novaĵoj. Ĉio ĉi okazis en Finnlando,  lando kun 5.3 milionoj da loĝantoj,  dum la tri tagoj 20–22 junio.

1. Pri la dronoj ni nun havas novan rekordon, sed feliĉe temas pri rekorde malmultaj mortoj lagaj kaj maraj. Nur unu droninto estas ĝis nun raportita. La antaŭa rekordo de bona sorto, de la jaro 2003, estis kvar dronmortoj. Meznombre dronas 10 homoj dum la somermeza semajnfino, laŭ statistiko pri la pasintaj 20 jaroj.

2. En trafikaj akcidentoj mortis du homoj.

3. La certa nombro de viktimoj de perforto estas tri: du mortigoj per tranĉilo, pri unu la polico ankoraŭ ne detalis.

Oni supozas, ke la escepte malgranda nombro de dronintoj parte ŝuldiĝas al la vetero: ĝi variis, multe pluvis, kaj tio ne tre logis homojn boati aŭ pasigi la tempon sur la bordoj bane kaj naĝe.

***

Proksime al ni ĉio tamen trankvilis

Ni pasigis la Johanan nokton ĉe lagobordo, en serena vetero. Jen foto meznokta de la teraso de nia saŭno-loĝkabano, tuj post la noktomezo kalkulita laŭ la oficiala somera tempo, do iom pli ol unu horon antaŭ la astronomia noktomezo.

Profunda nokto somera
Profunda nokto somera

5 Comments / add your comment?

Vjaĉeslav Slavik Ivanov says:
La jaro estas ŝajne feliĉa.

Kaj la noktoj ja ĉiam belas en Nordio... La someraj noktoj, mi celas :)
Posted 18 months ago. ( permalink )
Harri Lainepro replies:
Jes, kaj ĉiu loko havas siaspecan ĉarmon. Silenta laga bordo tre malsimilas ol la famaj Blankaj Noktoj de Sankt-Peterburgo kun la riveroj kaj kanaloj, pontoj kaj impona arkitekturo. – Ĉi-foje mi pasigis la nokton ne hejme sed iom pli norde, kaj tio faris la diferencon, ke eĉ pli helis la tutan nokton. Ekde sunsubiro ĝis sunleviĝo la tutan tempon estis tiel nomata civila (aŭ burĝa) krepusko.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Harri Lainepro says:
Aldono al la statistiko: Kelkajn tagojn poste mi legis, ke dronis fakte du homoj. Oni trovis kadavron de viro, kiu malaperis jam semajnfine, sed kiun oni nur poste trovis droninta. Bedaŭrinda afero, sed tamen la ĉi-jara statistiko restas rekorde bona.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Pietari Virtanen says:
La alfotita loko tre similas al nia somerdometa strando en Kannonkoski, Kivijärvi. Mi preskaŭ povus certi, ke vi vizitis somernokte tie... (bv. viziti mian blogon)
Posted 16 months ago. ( permalink )
Harri Lainepro replies:
Jes, mi vizitis vian blogon, kaj admiris vian lagobordon. Tute bone povas esti, ke noktomeze antaŭ viaj okuloj tie etendiĝas tre simila pejzaĝo, se vi rigardas al la subirinta suno. Via loko estas pli ol cent kilometrojn pli norda ol nia, do la nokto estas eĉ iom pli luma ol tio. – Bedaŭrinde ni ne posedas propran somerumejon,
Posted 16 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...