Tiu-ĉi artikolo estas por ke vi konu iomete pri tiu-ĉi interesa aerosporto.

Glisparaŝutado estas ŝatokupa kaj konkursa aersporto, en kiu oni glisas per glisparaŝuto. Ĉar glisparaŝuto ne havas motoron, oni nomas glisparaŝutadon libera (do senmotora) aersporto.

La unua glisparaŝuto estas la t.n. "sailwing" konstruita de David Barish en 1965. Ekde meze de la 1980-aj jaroj la glisparaŝutado pli kaj pli populariĝis pro taŭgaj konstruaj plibonigoj.

 

Flugilo

La glisparaŝuto estas speco de flugilo farita el tre malpeza kaj nepenetrebla ŝtofo, t. e., nek la akvo nek la aero povas trairi la ŝtofon (materialo Porcher Sport & Gelvenor). La flugilo estas kudrita en formo de ĉeloj. La flugiloj povas havi de 24 ĝis 58 ĉelojn. En la antaŭa flanko de la flugilo estas aer-enirejoj. Kiam la piloto kuras kontraŭ la vento, la aero batas kontraŭ la antaŭa flanko de la ekipaĵo kaj eniras en la flugilon. La aero povas eniri en la ŝtofajn ĉelojn, sed ne povas eliri. La aer-premo igas la ŝtofon akiri la formon de flugilo. Malsimile al la paraŝuto, la pilotoj ne bezonas salti el aviadilo, sed el montaro.

La piloto pendas de la ŝtofa flugilo per ŝnuroj farita el speciala necedema materialo. Tiuj ĉi ŝnuroj povas rezisti multajn kilogramojn (materialoj Dyneema, Kevlar/Aramid). La ŝnuroj kunligas la flugilon al la rimenoj. La rimenoj estas ankaŭ faritaj el tre necedema materialo kaj estas uzataj por kunligi la ŝnurojn al la ŝtofa seĝo.

La rimenojn ligas al la ŝnuroj kaj la ŝtofa seĝo aluminia kaj ŝtala konektiloj.

La piloto estas konektita al speciala seĝo en kiun la paraŝuto estas enmetita. Faritaj el speciala spongo, modernaj seĝoj havas specialajn sistemojn por la protektado de la spino (vertebraro).

Glisparaŝuto estas tre malpeza. Ĝi pezas entute 12-18 kg-ojn kaj povas flugi 20 ĝis 65 kilometrojn hore.

 

  • Klifa Flugado

Klifa flugado (aŭ mekanika flug-maniero). En tiu ĉi maniero, la piloto saltas el klifo aŭ simila topografio kaj alflugas proksime de ĝi. Ĉar la aero ne necesas esti varma, oni povas diri ke tiu ĉi metodo okazas mekanike. La mekanika flugado okazas kiam la vento batas kontraŭ montaro. La aero estas do premita kaj devas iri per la flankoj de la montaro aŭ super ĝin. La piloto do uzas la forton de la suprenigante vento por alflugi supren.

  • Varma Aero Flugo
Example of a thermal column between the ground and a cumulus

Varma Aero Flugado. Kiam la grundo estas tre varma, bobeloj el varma aero disiĝas el la grundo kaj iras supren. Simile al balonoj aŭ glisiloj, la piloto uzas tiun forton por flugi. La kialo estas ke la varma aero estas pli malpeza ol la malvarma aero. La varma aero iras supren kaj la peza kaj malvarma aero iras malsupren. Uzante tiun naturan mekanikan metodon, la alo flugas kiel glisilo. Por facile trovi la varmajn fluojn de aero, la piloto necesas salti el montaro. Se la ondo de varma aero estas sufiĉe forta, la piloto povas flugi multajn kilometrojn for de la originala komenc-punkto. La distanco ke la piloto povas flugi estas ĉirkaŭ 450 km-ojn. En Eŭropo, tiu ĉi distanco trairas la landlimojn kaj la piloto povas komenci flugi en unu lando kaj surteriĝi en alia aŭ aliaj tre malproksimaj landoj. Tiu estas nomata Trans-landlimo Flugado (Angle: cross country).

 

  • Nub-bazo Flugado

Kiam la varmaj ondoj iras supren, ili alportas grandajn kvantojn de akvovaporo. Kiam la akvo atingas kelkan altecon, kaj trovas malvarman temperaturon, la gutoj de akvo kondensiĝas (eble eksolidiĝas). Tiu ĉi kondensiĝo (?) formas la nubojn. Do, la piloto scias ke la bazo de la videblaj nuboj estas loko en la atmosfero en kion la aero estas varma. Li povas alflugi de nuboj al nuboj. Tiu ĉi flug-maniero estas nomata Nub-bazo Flugado (Angle: cloud base).

Paraglider towed launch

 

  • Vindaso Flugado

En landoj kie ne estas montaroj, la glisparaŝutistoj povas uzi vindason. La vindaso estas fiksita en aŭtomobilo aŭ boato kaj povas esti ektirado. Kiam la alo atingas sufiĉe bonan altecon, la ŝnuro estas malkonektita, kaj la vindaso ŝnuro falas sur la grundo. Tiu ĉi flug-maniero estas ege danĝera kaj necesas specialan praktikon.