Mi la unuan fojon vizitis la tombon de mia praavo la 18-an de aŭgusto, ekzakte 90 jarojn post lia morto. Ne estas ordinara tombo – li dividas ĝin kun 3000 samsortanoj.
Post la Interna Milito de Finnlando en la 1918a jaro, la venkinta armeo de ”blankuloj” kolektis la venkitajn ”ruĝulojn” en grandajn militkaptitejojn, ofte ĉe garnizonoj. Unu troviĝis en mia nuna hejmurbo Lahti, kaj proksime al nia domo, inter altegaj piceoj, estas monumento de la ruĝuloj mortintaj kaj mortigitaj. Sed hieraŭ mi veturis al la monumento de alia kaptitejo, en la urbo Ekenäs-Tammisaari ĉe la suda marbordo, ĉar ĝuste antaŭ 90 jaroj mortis tie mia praavo Gustaf Adolf Lindstedt. La monumento troviĝas en arbareto apud la svedlingva garnizono de Dragsvik (bildo maldekstre).
Monumento de la mortintaj kapt…
Sur bronzaj tabuloj legeblas la nomoj de la mortintoj, la plej supre sur ĉi tiu tabulo tiu de mia praavo, pereinta en la kaptitejo 52-jara.
Dum kelkaj monatoj en la kaptitejo de Ekenäs-Tammisaari mortis 3000 homoj, proksimume unu triono de ĉiuj kaptitoj. Kvankam okazis ankaŭ kontraŭleĝaj ekzekutoj, la ĉefaj mortigiloj estis malsato kaj malsanoj. La ruĝuloj estis kolektitaj en grandajn kaptitejojn diversloke en la lando, sed la nove sendependa ŝtato ne kapablis provizi la kaptitejojn per sufiĉaj nutraĵoj aŭ kuracoservo. Kaj granda parto de la venkintoj vidis en tio nenian problemon: per sia provo de socialisma revolucio en Finnlando, la ruĝuloj defiis kaj rompis la naciromantikan ĥimeron de unueca finna popolo, kiu senkompromise malamas la rusojn kaj harmonie kulturas sian sendependecon ĵus akiritan. La ruĝulojn oni povis enigi en tiun bildon nur klarigante, ke ili estas krima kaj degenera elemento, kiu meritas pereon.
La nomo de mia praavo sur memo…
Mi ne scias, kiel precize mortis mia praavo, sed li estis inter la plej aĝaj kaptitoj kaj supozeble ne facile eltenis la malsaton kaj malsanojn. Lia persona sento de malvenko estis certe sufoka, ĉar jam pli frue, en aprilo, li perdis sian filon Kustaa Fredrik, mian praonklon. Kiam la germanaj trupoj, kiuj venis helpi la blankulojn, alvenis al la vilaĝo Virkkala, ili komencis ekzekuti la ruĝulojn kunlabore kun la finnaj blankgvardianoj. Jen kiel rakontas la historia studo de Esa Koskinen:
”La sekvan tagon, la 9-an de aprilo, oni mortpafis en la korto de la gastejo [de Virkkala] tri aliajn ruĝ-gvardianojn, kiuj la antaŭan tagon venis por transdoni siajn armilojn al la [germana] stabo. Dum la nokto la tri ruĝuloj restis arestitaj en la kelo, kaj nun la germanoj mortpafis ilin, aŭdinte unue la opinion de la loka blanka gvardio. La mortigitoj estis Karl Ferdinand Andersson, Aarne Lindstedt kaj Kustaa Fredrik Lindstedt. La kadavro de Kustaa Lindstedt estis portita en lian hejmon kaj metita sur la plankon de la kuirejo. De tie lia patrino [mia praavino Amanda Lindstedt] portis lian sangokovritan kadavron, envolvitan en tapiŝon, en la saŭnon, kie ŝi lavis lin. Pli poste la patrino transportis sian filon per sledo al Vestankvarn, kie li estis entombigita.”
(La persona nomo de miaj praavo kaj praonklo aperas jen svede kiel Gustaf, jen finne kiel Kustaa. Mi ne scias, precize kiam kaj kiel finnlingviĝis la familio. En la katalogo de la militmortintoj de Finnlando, konsultebla ankaŭ rete, mia praavo estas registrita kiel finnlingvano.)
Estas senutile diskuti, kiu ”pravis” en la Interna Milito. La ruĝuloj ribelis kontraŭ gravaj sociaj maljustecoj. Sed se ili estus venkintaj, Finnlando verŝajne fariĝus parto de Sovet-Unio, kaj nuntempe ĝi ne estus tia riĉa bonfarta lando, kia mi ĝin konas. Eble iuj infanoj aŭ genepoj de Gustaf Adolf Lindstedt tiuokaze pereus en la teroro de Stalino, kaj por viziti iliajn tombojn mi (se mi ekzistus) devus vojaĝi al Siberio. Sed estas certe, ke la venĝo de la finnaj blankuloj estis tute senproporcia: post la Interna Milito ili mortigis kaj lasis morti en la kaptitejoj pli multajn ruĝulojn, ankaŭ virinojn kaj eĉ kelkajn infanojn, ol estis la nombro de la blankuloj kaj ruĝuloj sume mortigitaj en la milito mem.
En la reliefo sur la monumento, la malgranda filo transprenas standardon el la manoj de sia mortinta patro. Ĝuste tiel kondutis mia avo: dum sia tuta vivo li restis konvinkita komunisto, kiu neniam vidis ion malbonan en Sovetio. Kiam Finnlando estis atakita de Sovetio en la jaro 1939, li ne akceptis armilon, sed fariĝis brankardisto en la fronto. Se mi estus volinta, li estus aranĝinta por mi studlokon en iu universitato de Moskvo. Li ŝatis, ke mi iĝis slavisto – sed antaŭ sia morto li devis vidi, ke ĉiuj slavoj forlasas la komunismon. Kaj liaj gefiloj entombigis lin laŭ kristana ceremonio, kion li certe mem kontraŭus. Sed antaŭ sia morto li tamen vidis, ke la nomo de lia patro aperas sur bronza tabulo en Tammisaari. La monumento de la kaptitejo estis starigita en la 1951a jaro, kaj la bronzaj nomtabuloj estis aldonitaj en la jaro 1988. Ĉi tie en Lahti, la monumento plu restas anonima kaj malofte vizitata.
Monumento de la mortintaj kapt…
Send a message
Search for members
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Blazio
Joŭko Lindstedtpro replies:
Imre Szabo says:
Lars Sözüerpro says:
Kiaj teruraj tempoj estis! Kion ni faru por eviti ke tiaj aferoj ripetiĝas?
Venti - 文缇pro says:
Georgo Dermatis says:
A Giridhar RAO says:
Harri Lainepro says:
Joŭko Lindstedtpro replies:
Kalle Kniiviläpro says:
Ni vizitis la amastombon en 2005, du tagojn antaŭ ol viziti vin. Ŝajne ni eĉ parolis pri tiu vizito tiam antaŭ tri jaroj. Mi trovis tie unu personon kun la nomo Holmberg el Karis (Karjaa), kaj li principe povus esti mia parenco, ĉar mia avo same nomiĝis Holmberg kaj venis el Karis. Sed vere mi ne scias.
Joŭko Lindstedtpro replies:
Maŭro La Torre says:
Dankon, Joŭko pro la redakto kaj enretigo de la dokumento. Ĉu vi havas ankaŭ foton de iu el tiuj parencoj?
Tio estas ankaŭ ekzemplo de sociretmedia kontribuo al internacia konigo de landaj historioj, preter la oficialaĵoj de la lernejaj manlibroj.
Tonyo says: