Oni ofte diras ke se vi ne erarus, vi ne sukcesus. Vi ne povas lerni paroli unu fremdlandan lingvon sen erare. Kaj en Esperantujo, mi jam pensis ke oni sxatus lerni fremdlandajn lingojn kaj tiel oni povus akcepti viajn erarojn kaj kiel eble korekti por vi. Kaj mi havis multajn erarojn, dum parolado, dum skribado kaj ankaux en tiu cxi blogo, ja mi povis lerni multe de eraroj.

Sed, mi havis unu eraron kaj tiel mi perdis unu amikon.

Antaux kelkaj jaroj, post la 2a Azia kongreso en Hanojo en 1999, mi konatigxis kun unu esperantisto el Cxinio. Post la kongreso, li skribis al mi kaj tiel mi tre gxoje respondis. Ni intersxangxis leterojn kaj mi skribis pri mia vivo, mia studado, mia familio,... En unu letero pri familio, mi senatente skribis ke "mi havas 2 frauxlinojn", mi ja eraris kun fratino kaj frauxlino cxar mi ne povis bone memori la 2 vortojn, gxi estis tro simile por mi tiam. Kaj mi sendis la leteron. Post unu semajne, mi ricevis respondon de tiu sro, li skribis ke: "Ho, tre mirinde, cxu vi havas 2 frauxlinojn en via agxo?" (mi estis 20 jara tiam). Tiam, mi ankoraux ne sciis ke mi havis tre teruran eraron kaj nur sentis ke la respondo estis iom stranga. Mi uzis vortaron kaj terure eksciis ke kiel estis mia eraro. Mi malgxojigxis kaj tuj respondis al sro ke mi havis eraron, ke mi havis fratinojn sed ne frauxlinojn, ke tiuj vortoj sxajne similas al mi, ke mi tre pardonpetis...

Mi atendis kaj atendadis lian respondon. Kaj mi ne plu ricevis respondon de li. Mi sentis terure. Mi perdis mian konfidencon dum longa tempo. Sed mi perdis unu amikon dum mia vivo. Nur pro unu eraro!

Cxu eraroj estas ne akceptataj en Esperantujo?