Felix Duesenburg Published on June 21, 2008
by Felix Duesenburg

Felix Duesenburg's blog

Browse posts
Eltondaĵoj de 'Lazarus Long'
Posted on July 7, 2008
3 comments (latest 13 months ago)
Tien loĝiĝu kie kantadas,
Posted on July 5, 2008
7 comments (latest 15 months ago)
La pensoj as liberaj
Posted on July 3rd, 2008
15 comments (latest 16 months ago)
Deklaracio de sendependeco de ciberspaco
Posted on June 26, 2008
1 comment (latest 16 months ago)
La definitiva gvidilo pri agordi Esperantan klavaron en Vindozo
1 comment (latest 16 months ago)
Ululu
Posted on June 20, 2008
1 comment (latest 16 months ago)
Debussy: Claire de Lune - ludita je Teremino
Posted on June 16, 2008
5 comments (latest 16 months ago)
Vojokanto
Posted on June 11, 2008
I wish my American friends the courage to make one good decision.
Posted on June 7, 2008
3 comments (latest 16 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 351 times

La definitiva gvidilo pri agordi Esperantan klavaron en Vindozo

Saturday June 21, 2008 at 03:58PM

Karaj samideanoj,

Ĉu ne estas malbeleco ke evidente eĉ Eo-rutinuloj havas problemojn ekuzi esperantan klavaron kaj daŭrade devigatas skribi x-, h-, aŭ apostrof-maniere. La problemo as ne la diakritaĵoj mem ekde unikodo ĉie disvastigitas, sed ilia atingebleco sur komputilo-klavaro. Ekzistas kelkaj ofertoj pro solvo, ekz. en la malsupro de tiu paĝo: en.wikipedia.org/wiki/Esperanto_alphabet

Tamen, mi as nekontenta pri kio tie prezentitas. Mi elprovis la Ek! programon, ĝi funkcias bone por tajpi esperante kaj vi povas elekti vian propran aranĝon, sed ĝi as obstaklo kiam vi volas ŝanĝi la lingvon ĉar as ekstra peno elŝalti ĝin. Plue, la aranĝo por Apple-komputiloj propozita per la ĉi-supra paĝo montras klare ke ĝi ne is elpensita de Esperantisto! Laŭ mi as ne en ordo loki la diakritaĵojn tia ke oni bezonas Option- aŭ AltGr-klavon por atingi ilin. Ili as natura parto de la esperanta lingvo, do anstataŭe la aliaj leteroj (q, w, x, y) rigarditendus ekzote sur esperanta klavaro.

Bone, ŝajnas ke la nura ŝanco as faru nian propran. En Vindozo, dependas de la aplikaĵo ĉu ĝi asistas Esperanton aŭ ne. OpenOffice ekz. enhavas helpilon kaj oni facile povas agordi ĝin laŭ gusto. Alie en Dua Vivo la afero aspektas treete turpa. Sed jen ekzistas universala solvo kion strangŝajne la plimulto ankoraŭ ne konas:

The Microsoft Keyboard Layout Creator www.microsoft.com/globaldev/tools/msklc.mspx

Ne timu! La programo as senkosta kaj simpla elŝuti kaj instali. La tuta procedo ne daŭru pli ol duona horo, kvarona lerni ĝian uzadon kaj kvarona krei vian klavaron. Tio konsistas de tri paŝoj: krei, kompili, instali. Mi rekomendas simple tralegu la helpopaĝaron, ĝi as nelonga. Tiam vi nur devas decidi pri via aranĝo kaj pri la lingvo anstataŭenda (la estona en mia kazo). Tiu as malhelpeto, ĉar en Vindozo eblas aldoni novajn klavaro-aranĝojn al ekzistantaj lingvoj, sed ne novajn lingvojn mem. Kiel ajn, mi ne konas vojon kaj demandantoj en ĉiuj retforumoj kiuj mi vidis as lasata kun ŝultrolevo aŭ sen respondo.

Sekvas mia propono pri aranĝo de la diakritaĵoin. Mi volas aldiri ke nune mi uzas ĝin ekde kelkaj semajnoj, kaj nur bezonis du, tri tagojn por kutimiĝi kaj tajpi tiel rapide kiel antaŭe. La propono bazatas sur angla klavaro (kiun mi preferas spite germana naskiĝlingvo). La nebezonataj literoj ekzilitas al la AltGr-ebeno do ili ankoraŭ disponeblas. Ĉi tien mi ankaŭ metis la germanajn specialajn literojn. Mi trovis tion tre praktika kiam mi volas nur skribi ekz. anglan aŭ germanan nomon sen deviĝi interŝalti la lingvon. Kvankam ĝi as simpla – vi konas la Shift+Alt-kombinadon, ĉu ne? – estas tamen pli rapida alimaniere. Memkompreneble, vi ŝatos ŝanĝi tion laŭ via naskiĝlinvo. Do, fine la esenca tabelo:

Je sen modifilo, anstataŭigu: q → ĝ, w → ŝ, y → ĵ, x → ĉ, ; → ŭ, [ → ĥ, ] → ;
Je Shift, anstataŭigu: Q → Ĝ, W → Ŝ, Y → Ĵ, X → Ĉ, : → Ŭ, { → Ĥ, } → :
Je AltGr, anstataŭigu: q → q, w → w, y → y, x → x, a → ä, o → ö, u → ü, s → ß, 9 → [, 0 → ], - → – (kunigostreketo)
Je Shift+AltGr anstataŭigu: Q → Q, W → W, Y → Y, X → X, A → Ä, O → Ö, U → Ü, 9 → {, 0 → }, - → — (pensostreketo)

Klaku sur la bildoj pro rigardi en originala distingivo.

Sen Modifilo:

Shift:

AltGr:

Shift+AltGr:



Mi esperas ke tio helpas vin kaj kiel ĉiam bonvenas komentojn kaj proponojn plibonigajn.

Amike :)

1 Comment / add your comment?

Mielo says:
Ĉu mi ne timu ? Hmmm... por mi ŝajnas iomete komplika. Mi povas uzi la programon EK - se mi ne forgesas uzi ĝin. :-) Kaj ekz. en la Dua Vivo tute ne estas bona uzi specialiajn signojn, ne ĉiuj povas legi ili bone. Sed sed mi havos treege multajn tempojn mi provos uzi kion vi proponas. Dankon ! :-)
Posted 16 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...