Felix Duesenburg Published on May 17, 2008
by Felix Duesenburg

Felix Duesenburg's blog

Browse posts
Ululu
Posted on June 20, 2008
1 comment (latest 3 months ago)
Debussy: Claire de Lune - ludita je Teremino
Posted on June 16, 2008
5 comments (latest 3 months ago)
Vojokanto
Posted on June 11, 2008
I wish my American friends the courage to make one good decision.
Posted on June 7, 2008
3 comments (latest 3 months ago)
Ĉinio larmanta
Posted on May 19, 2008
1 comment (latest 4 months ago)
For de tie...
7 comments (latest 3 months ago)
Sonĝo ene sonĝo
Posted on May 16, 2008
4 comments (latest 3 months ago)
Jen morto havu ne dominion
Posted on May 16, 2008
8 comments (latest 3 months ago)
Invito al vojaĝo
Posted on May 16, 2008
6 comments (latest 4 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 214 visits

For de tie...

Saturday May 17, 2008 at 05:06PM

La kvara ne estas poemo, nur tre mallonga prozo: Franz Kafka, Fort von hier... (For de tie...) Ĝi ne estis publikigita, nur ektrovita en lia postlasaĵo. La originalteksto tien: www.kafka.org/index.php?fortvon

Tiu eble sencodonas malmulte al vi, kontraŭe al mi kvankam tre private. Denove, mi surmetas ilin tie pro testi mian progreson lerni Esperanton...

%

 

For de tie, nur for de tie! Vi ne devas diri al mi, kien vi min gvidas. Kie estas via mano, aĥ mi ne povas ekpalpi ĝin en mallumo. Se mi nur jam tenus vian manon, mi kredas ke tiam vi ne eksigus min. Ĉu vi aŭdas min? Ĉu vi do estas en la ĉambro. Eble vi tute ne estas tie. Kio ajn vin allogeblus tien al la frosto kaj la norda nebulo, kie oni tute ne supozu iajn homojn. Vi ne estas tie, vi evitintas de tiaj ejoj. Mi male staras aŭ falas per la decido ĉu vi troviĝas tie aŭ ne.

Kial kredemas ke proksimus fluganton lamantoj pli ol paŝantoj. Jen ial eĉ kelko pledus por ilian opinion. Por kio ne io ajn pledus?

7 Comments / add your comment?

Tilio says:
Ĵus mi legas romanon de Kafka ("Ameriko"). Kafka estas unu de miaj pintaj aŭtoroj. Nun estas jam malfrue, mia cerbo lametas - morgaŭ mi okupiĝos pri korektoj de via traduko. Germanan mi lernis mallonge. Saluton al vi, Til.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Vi ne devas diri min- vi ne devas diri al mi (ne estas akuzativo)
en la mallumo- en mallumo (sen artikolo)
ĉu vi ajn estas en la ĉambro - ĉu vi entute estas en la ĉambro?
Eble eĉ vi ne estas - eble vi eĉ ne estas tie ("eĉ vi" aŭ "vi eĉ" ne havas saman signifon - pripensu!)
la nordo - nordo (sen artikolo), aŭ prefere - "en norda nebulo"
kie oni ne supozu ajn homojn- kie oni ne supozus ian homon (aŭ iajn homojn)
vi estas evitita tiujn ejojn- vi estas evitanta (aktiva participo)
ĉu vi estas tie ĉu ne- ĉu vi estas tie aŭ ne ( ĉu vi ĉeestas aŭ ne)
................................
(Fina parto estas plektita - mi provos konsulti originalon, se mi komprenos ajnon. Sed certas io: post "ke" devas sekvi verbo en kondicionalo.)

Amike, Til
Posted 4 months ago. ( permalink )
Felix Duesenburg replies:
Multe dankon Til pri via aldonaĵo! Permesu min postmeti kelke da demandoj por klarigi kie mi malĝustis kaj kio estas nur pli bonstila.

* diri min ~ diri al mi: Ĉu mi ne povas uzi la akuzativon de la direkto kun la verbo 'diri'? Aŭ ĉu ĝi estas maleleganta?
* eĉ vi ~ vi eĉ: Komprenita, dankon!
* kie oni ne supozu ajn homojn: Tie la originalo estas senduba pri la imperativo. Tamen, en la germana frazo fakte unu vorto estis forlasita, kaj tia negacio estas malfacila traduki laŭvorte, kvankam ĝi ŝajnas simpla. Ĝi sencas 'kie oni ne supozu ke iu ajn homo vivus'. Trovi la vorton '(ne) ajn' en tiu kunteksto okupis iomete da pripensado. Ŝajnis al mi korekta uzi ĝin ankaŭ sen 'io/iu' por siginifi 'not at all' (angle) aŭ 'überhaupt nicht' (germane). Ĉu ne? (laŭ www.reta-vortaro.de)
* vi estas evitita ~ vi estas evitanta: Laŭ la originalo mi uzis la perfekton - ŝi jam finis eviti. La preterito estus ĝusta ĉi tie ankaŭ, sed en la germana ni ofte preferas la perfekton por neniu logika kaŭzo, simple por stilo. Ĉu ĝi sonas malbona en la esperanta?
* ĉu vi estas tie ĉu ne: Mi trovis tiun esprimon en la paĝo pri 'ĉu' en reta-vortaro.de. Mi ne tute komprenas la diferenco inter 'ĉu...ĉu' kaj 'ĉu...aŭ'.
* pri la fina parto: 'Plektita' estas milda esprimo! Eĉ se vi legas ĝin en via naskiĝlingvo, devas rigardi dufoje antaŭ vi komprenos ĝin. Kafka komencas la frazon per 'ke', tamen li fakte demandas 'kial', sed ne atendas respondon, nur miras. Li diras: 'Mi miras, kial homoj kiuj lamas, ĉiam ŝajnas kredi, ke ili (preskaŭ) povus flugi, pli ol homoj kiuj iras (sen kriplaĵo) emas kredi.' - Kaj la lasta frazo estas ekzemplo de la kruelegaj aĵoj kiujn vi povas fari per la kondicionalo en la germana...

Dankon denove! Amike :)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Felix Duesenburg edited this comment 4 months ago.
Tilio says:
Jes, komplika germana gramatiko defias- mirinde.
Ne pensu ke mi estas sperta esperantisto - nur iom fanatika.
Mi mem eklernis antaŭ 2 jaroj, do, perfekton mi ne kapablas montri, mi nur volus iel kontribui vian progreson.
Nun pri kio mi certas:

* diri min ~ diri al mi: Ĉu mi ne povas uzi la akuzativon de la direkto kun la verbo 'diri'? Aŭ ĉu ĝi estas maleleganta?-
Ne temas pri stilo aŭ eleganto. Temas pri senco. Vi diras ION AL IU, du diversaj kazoj. Ekzemple: ĉu estas same "vi batas min" kaj "vin batas mi"? Do, ne estas stila demando.

* vi estas evitita ~ vi estas evitanta: Laŭ la originalo mi uzis la perfekton - ŝi jam finis eviti. La preterito estus ĝusta ĉi tie ankaŭ, sed en la germana ni ofte preferas la perfekton por neniu logika kaŭzo, simple por stilo. Ĉu ĝi sonas malbona en la esperanta?-
Bone, se evito jam finis, tamen ŝi estis faranto de evito, evitaNto do. Eble ŝi estis evitinta, aŭ estas evitinta, sed neniel povas ŝi esti evitita, se ŝi mem ne estis objekto de evitado. Tiel oni distingas pasivan (-ita, -ata, -ota) kaj aktivan participon (-inta, -anta, onta).


*ĉu vi estas tie ĉu ne: Mi trovis tiun esprimon en la paĝo pri 'ĉu' en reta-vortaro.de. Mi ne tute komprenas la diferenco inter 'ĉu...ĉu' kaj 'ĉu...aŭ'.-
Bone, sed; kiam oni finas frazon per "ĉu ne", tio sugestas demandon, "Tiel estas, ĉu ne?". Pro tio en tiu ĉi kazo mi opinias pli lerte ne uzi tiun formon, ĉar kaŭzas konfuzeton.

.................................................

Restu obstina,
Til
Posted 4 months ago. ( permalink )
Felix Duesenburg replies:
Multe dankon denove! Tio klarigis kelkajn aferojn pro mi. Diable, mi sentas stulta ĉefe pri la participo... nur ĵus antaŭhieraŭ ĝi estis la temo de la kurso kiun mi atendis. Hehe! Bone, nun mi redaktu la tekston tuj kiam mi havos tempon.

Mi esperas ke tamen frandu tiujn juvelojn de literaturo spite mi acidigemas ĉion mortiganta la lingvon.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
Mi tre ŝatas Kafkon. Estas TTT-ejo kie legeblas multajn tekstojn postlasitajn en Esperanto (sed konjekteble vi jam konas ĝin) tiu de Lutermano.
Tia mi trovis la belegan tekston "Infanoj sur la ŝoseo"
Cetere mi havas "La Kastelo" en la franca, kaj fojfoje relegas ĝin.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Felix Duesenburg says:
Fine mi troviĝis revizitanti ĉi tie kaj korekti. Dankon denove pro la konsilo kion mi sekvas plezure.

Dankal ankaŭ Roland pro la montro, mi fakte ne jam konis ĝin. Sed agnoskite tio estis iome da intenca preterlaso. Mi antaŭsciis ke verŝajne kelkaj klasikaj verkoj jam ekzistas en esperantaj tradukoj, sed mi ankoraŭ ne okupiĝis pri serĉi ilin ĉar mi volis plibonigi mian lingvokono antaŭ ektuŝi la grandan literaturan. Nu, almenaŭ tiu ĉi ekzercaĵeto ne jam troviĝis en la Lutermana kolekto :). Sed koni ĝin ŝparigas al mi traduki mem La Metamorfoso, mia persona Kafka-favorito :).
Posted 3 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.