About this blog

  • 2 posts
  • 1 709 visits
October 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

Archives

October 22, 2008

Ne diru "biopic", diru "biografilmo" / Ne dites pas "biopic", dites "biografilm" !

On voit fleurir de plus en plus le terme "biopic", nouvel anglo-barbarisme, dans les journaux de cinéma, les programmes de films. Comme si la langue française était incapable de créer des néologismes, comme s'il était impossible de forger un nom en français pour désigner les films racontant la vie d'une personnalité célèbre, les films biographiques.

Pourtant ce n'est pas si compliqué, il suffit de se creuser les méninges quelque peu. En l'espèce, voici le terme qui me paraît le plus indiqué pour désigner ces films biographiques : biografilm. A peine plus long que le mot anglais. Il s'agit tout simplement de la contraction, du mot-valise formé à partir de "biographie" et de "film".

Le terme anglais est particulièrement inutile et nul, ne voulant rien dire en français. "Bio" fait penser aux aliments "bio" plus qu'au début de "biographie". "Pic" fait plus penser à "picture" (mot anglais pour "photo, image") pour ceux qui connaissent l'anglais. Mais combien sachent que "pic" peut aussi être l'abréviation de "motion picture" (=film) ?

Au total, il n'y a pas photo ! : Pour les films français comme "Mesrine - L'instinct de mort", "La Môme", "Sagan", "Coluche - L'histoire d'un mec" et étatsuniens comme "Ray", "JFK", "Ali", "Malcolm X", "W" ...(listes à compléter), suivez mon appel : dites que ce sont des biografilms !



Pli kaj pli videblas en Francio en la kinejaj gazetoj, la film-programoj, nova anglo-barbarismo, nome "biopic". Kvazaŭ la franca lingvo ne kapablas krei nov-vortojn, kvazaŭ estus neeble formi novajn vortojn en la franca, por nomi la filmojn priskribantajn la vivon de famulo, la biografiajn filmojn.

Tamen ne estas tiom komplike. Sama procedo povas esti uzata en Esperanto, cetere. Sufiĉas cerbumi iomete. Kaj ni trovas la nov-vorton "biografilmo" ! Apenaŭ plu longa ol la anglalingva. Kreita kiel valiz-vorto el la vortoj "biografio" kaj "filmo". Tute simple!

La angla termino estas senutila kaj malbona, en la franca, same kiel en plej multaj aliaj lingvoj. "Bio" pensigas pli pri tiuj "bio-" manĝaĵoj ol pri la komenco de "biografio". "pic" pensigas pli pri "picture" (bildo) ol pri "motion picture" (=filmo), termino apenaŭ konata ekster anglalingvaj landoj. Sed la francoj estas tiom pigremaj kaj anglemaj, ke ili tuj adoptis la novan anglismon. Ve !

Konklude, la komparo estas tute favora al "biografilmo" ! Sekve, mia alvoko: Ekde nun, uzu tiun vorton anstataŭ la anglan vorton! Mi atentos ;)

Published at 23:23 ( 4 comments / 640 visits )
This post is public

October 12, 2008

Go Fast / RAID sur Malaga, Cliente / Klientino

Sabate 11an de oktobro vespere, mi spektis 2 filmojn kineje.

Bedaŭrinde la 3an mi ne sukcesis spekti. Estis tro longa vico por spekti la novan filmon de Woody Allen "Vicky Cristina Barcelona".

Kelkaj rimarkoj pri la 2 spektitaj filmoj:

Go Fast

Pi kio temas:

La filmo temas pri franca arabdevena elita policisto, kiu kaŝnome aliĝas (kiel diri en Eo "infiltrer"? infiltri?) al "gango" de narkotaj trafikantoj, kiuj uzas rapidajn aŭtojn por veturigi drogon de Hispanio al Francio. Tio klarigas la originalan francan, nefranclingvan titolon "Go Fast".

Kion mi ŝatis:

Estas agofilmo, kun ritmo, muziko. Oni ne enuas. Pure distra filmo.

Kiom domaĝe, ke la titolo anglalingvas. Fakte notindas, ke la tuta filmo estas tre usoneca. Multe da agado, da aŭtaj kuradoj, rakonto pri droga trafiko inter Francio, Hispanio kaj Maroko.

Karaj, ĉu vi havas ideojn pri bonaj franclingvaj titoloj por la filmo? Mi cerbumis, sed ne sukcesis trovi taŭgajn.

Mia eble plej bona propono estas "RAID sur Malaga", ĉar la heroo de la filmo estas franca polic-sekcio, kies nomo estas RAID (=Recherche Assistance Intervention Dissuasion, Serĉado, Helpado Intervenado Deadmonado (?) ), kio estas bonega akronimo (siglo legebla kiel signif-hava nomo ; ĉikaze la nomo "raid" signifas "atako"). Tial mia titol-propono.

Ceteraj anekdotoj (lingvaj sed ne nur) pri la filmo :

- estas interese, ke herooj de la filmo estas elitaj polic-servoj, ne-usonaj esceptokaze! :) Do ne temas pri la SWAT aŭ la FBI aŭ la CIA. Temas pri la franca RAID kaj pri la hispana GEO (= Grupo Especial de Operaciones, Grupo Speciala de Operacioj)

- iam videblas aŭtoŝildo : IJF 72. Mi pensis pri la renkontiĝo en Italio :)

- la heroo, gratulon al li!, parolas 4 lingvojn: la francan, la araban, la anglan, la hispanan. Tiel prezentas lin la estro al iu brita aŭ usona responsulo de kontraŭ-narkotika polica servo.

- Kelkfoje en la filmo aŭdeblas hispanlingvaj dialogoj, kelkaj vortoj en la araba. Sed la tuto estas en la franca.



Cliente / Klientino

Pri kio temas:

50-jaraĝa virino pagas al si la servojn de "gigolo", vira prostituito (belaj Esperantaj samsignifaj vortoj, laŭ la Reta Vortaro: amoristo, amovendisto)

Kion mi ŝatis:

La unua duono de la filmo "Cliente" estas sufiĉe amuza. Aparte kiam la 2 fratinoj laboras pri la televidelsendo "Telejachete" (Tele-miaĉetas). Multaj dialogoj estas amuzaj. Amuze ankaŭ ke la fratino ŝatas nur virojn, kiujn profesio finiĝanta en -logo (arkeologo, psikologo ktp)... antaŭ ol renkonti la indianon.

Mia ĉefa bedaŭro pri la filmo estas iom bagatela verdire:

kiam la rolo ludita de Josiane Balasko parolas angle (kun sia india amiko el Arizono), estas absolute neniuj subtekstoj !!! Ĉiufoje en la filmo kiam iu parolas angle, estas neniu subteksto. Konfesinde, temas pri simpla, baza anglaĉo. Tamen... Estas skandalo! La reĝisorino supozas, ke nun ĉiuj komprenas la bazan fuŝan anglan. Mi ne certas pri tio, eĉ se kinej-spektantoj pli ofte estas iom kulture kleraj.

Anekdote:

- Rimarkindas, ke la film-muzikon partoprenis Kore !!! Jes, vi bone legis. Kore ! :) Ne, fakte ne. Malfeliĉe, ne temas pri nia franca Esperanto-bando Kore, kiu antaunelonge eldonigis novan KD-n (kun inter alie bonega Esperanta versio de "The Show Must Go On", titolitan "Mi brilu plu"). Temas pri franca repisto, DJ Kore, kies vera nomo estas Djamel Fezari

- la vira ĉefa rolanta rememorigas al mi mian estron! Ne nur laŭaspekte, sed ankaŭ pro la karaktero. Viro, kiu preskaŭ ĉiam estas agrabla, simpatia, kiu ne volas malplaĉi al iu ajn. Kiu preskaŭ neniam koleriĝas.

Published at 21:43 ( 2 comments / 214 visits )
This post is public


( 2 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Aleks K

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...