kis012 Studsemajnfinoj, dusemajna intensa somera kursaro kun metodika trejnado (SEP=Somera Esperanto-Perfektigo), internaciaj Grundtvig, Comenius kaj Erasmus+ projektoj, lokaj kaj regionaj Esperanto-renkontiĝoj, kunsidoj, Pedagogiaj Tagoj (Torpedo 9), Somera Arbara Lernejo (SALO 9) por ĝemelurba junularo, ekskursoj, klubkunvenoj, prelegoj, festoj, lerneja instruado kaj regula gazetara laboro - jen mallonga resumo pri la agado kaj eventoj de Interkultura Centro Herzberg en la jaro 2014. Detalojn, raportojn, fotoalbumojn vidu ĉe la retpaĝaro http://esperanto-urbo.de
Al ĉiuj niaj legantoj, geamikoj ni deziras agrablan Kristnaskon, belajn jarfinajn festotagojn kaj sukcesan, feliĉan novan jaron!