Grupo de festantoj dum la Valpurga vespero Okaze de la fama Valpurga-nokto (30a de aprilo) aperis sorĉistoj kaj sorĉistinoj en Sieber, montara urboparto de Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. La Esperanto-hotelo, restoracio, kafejo Zum Pass organizis bonsukcesan vesperon kun prelegoj pri la Harz-montaro, pri komparo de tiutemaj tradicioj en Francio, Germanio, Pollando kaj Hungario. La internacia partoprenantaro kaj la loka publiko agrable pasigis la tagon kaj ĝuis la ĝardenan fajron, rostadfeston, muzikon, dancadon kaj la spektaklajn kostumojn.