La Gnu Manifesto

 

La Gnu-an Manifeston (tiun, kiu sekvos) verkis Richard Stallman en la komenco de la Gnu projekto por peti partoprenon kaj subtenon.  La unuajn jarojn, pro kreskigoj, oni ĝistagigis ĝin.  Nun, ĉar la plejmulto jam vidis ĝin, ni preferas lasi ĝin, kiel ĝi nun estas.

 

Depost la tiama epoko ni malkovris miskomprenojn kiujn povus eviti malsama frazmaniero.  Notoj aldonitaj en 1993 klarigas la aferon.

 

Por ricevi aktualan informon pri la haveblaj komputilaj programeroj ĉe Gnu, bonvolu vidi la enhavon je nia ret-servo, aparte la liston da programeroj.  Por scii kiel kontribui, vizitu la retejon: http://www.gnu.org/help

 

Kio estas Gnu?  Gnu ne estas Unikso!  Gnu signifas la frazon anglan ‘Gnu’s not Unix’ (Gnu ne estas Unikso).  Temas pri la komputila programaro kiu kunfunkcias kun Unikso kaj kiun mi konstruas por ĝin donaci al ĉiuj, kiuj povas ĝin uzi.  1) Aliaj volontuloj helpas min.  Kontribuojn per mono, programeroj aŭ aparato ni tre bezonas.  Ĝis nun ni havas Emacs tekstilon kun Lisp por konstrui ordonojn por la tekstilo, plibonigilon, ‘parser generator’, kunligilon kaj ĉirkaŭ tridek kvin programerojn.  Oni preskaŭ finis konstrui la ordoninterpretilon.  Kompililo povus havebli ĉi-jare.  Ekzistas jam kerna sistemo sed bezonas pli da laboro por ke ĝi imitu Unikson.

 

Kiam oni finos la kompililon kernan, oni disvastigos Gnu-sistemon taŭga por pli da laboro sur la programero.  Tex utileblos kiel tekstilo sed oni laboras sur nroff.  Ni ankaŭ uzas porteblan vindozan X-sistemon.  Poste ni aldonos porteblan programeron Lisp, ludon Empire, informan tabelon kaj multe da aliaĵoj kaj dokumentaron haveblaj rete.  Finfine ni volus eldoni ĉion utila, kiun oni kutime ricevas kun Uniksa sistemo, kaj plu.

 

Gnu kapablos trakti uniksajn programerojn, sed ĝi ne samos kiel Unikso.  Per nia sperto, ni plitaŭgigos la aferon.  Aparte, ni planas inkludi la eblon havi pli longajn nomojn por dosieroj, numerojn por versioj de dosieroj, kontraŭ-fiaskan sistemon, finilon por la nomo de dosiero, subtenilon por ekrano apartiĝonta de la servo, kaj eble vindozan sistemon (bazita sur Lisp) kiel kelkaj programeroj per Lisp kaj Unikso povas partaĝi ekranon.  Ambaŭ C kaj Lisp ekzistos kiel programlingvoj.  Ni provos subteni la programerojn jenajn: UUCP, MIT Chaosnet kaj retaplikojn por komunikado.

 

Gnu celos taŭgi por maŝinoj en la kampoj 68000/ 16000 kun latenta stokilo, ĉar la afero pli facilos por ĉi tiuj maŝinoj.  La taŭgecon por malpli potencaj maŝinoj ni lasu por tiuj uloj, kiuj intencas uzi ĝin ĉi-cele.  Por eviti konfuzon, vi prononciu la literon ‘G’ en la vorto ‘Gnu’ tiam, kiam tio indikas la nomon de la projekto.

 

Kial mi konstruu Gnu-on

Laŭ mi la ora regulo postulas ke mi partaĝu ŝatatan aplikon kun aliuloj kiuj ŝatas ĝin.  Programeraj vendantoj preferas dividi la teritorion per konvinki la anojn ne partaĝi kun aliaj uzantoj.  Maltiele, mi rifuzas rompi la fratarecon kun aliaj uzantoj.  Laŭ mia konscienco mi ne povas eniri en ne-partaĝeman pakton, aŭ subskribi kontrakton pri komputila prgramara pakto.  Multajn jarojn mi estis laboranta en Laboratorio de Artefarita Inteligento, kie mi provis konstraŭstari ĉi tiujn tendecojn.  Tamen finfine, la afero trouzis mian paciencon.  Mi ne povis resti meze de kampo kie oni agas kontraŭ mia propra volo.  Por eviti malhonorigon mi decidis kolekti aron da senpagaj programeroj por ke mi ne devu uzi multekostajn programerojn.  Mi maldungiĝis el la Laboratorio por ke MIT ne havu laŭleĝan kialon kontraŭstari la senpagan ofertadon de Gnu.

 

Kial Gnu uzeblos kun Unikso

Unikso ne estas perfekta programero sed ĝi iom taŭgas.  Ĉefe ĝi enhavas agrablajn aspektojn kaj mi pensas povi plenigi mankojn sen difekti la aplikon uniksan.  Sistemo kiu uzeblas kun Unikso tre taŭgus por uzontoj.

 

Kiel havebligi la Gnu-an sistemon

Gnu ne ekzistas en publika kampo.  Ĉiuj rajtos modifi kaj redisvastigi Gnu-on, sed neniu rajtos malhelpi ĝian disvastiĝon.  Tiu estas: oni ne rajtas ŝanĝi ĝian proprecon.  Mi volas garantii ke la versioj de Gnu restu senpagaj.

 

Kial multe da programistoj volas helpi

Mi trovas ke multaj aliaj programistoj ekscitiĝas pri Gnu kaj volas helpi.  Ofte programistoj malfeliĉas pro la komerca aspekto de komputila programeroj.  La afero pli ofertas monon, tamen ĝi starigas konflikton kontraŭ aliaj programistoj anstataŭ kamaradecon.  La fundamenta ago de amikeco inter programistoj estas la partaĝo de programeroj..  Hodiaŭ la merkata afero malpermesas ke oni traktu aliajn kiel amikoj.  Nun la aĉetanto de programeroj elektu inter amikeco kaj obeado de la leĝo.  Sed tiuj, kiuj fidas la laŭleĝajn agojn malŝatas la elekton.  Oni fariĝas sarkasma, pensante ke programado nur temas pri maniero kiel akiri monon.  Per uzado de Gnu anstataŭ ies ajn aliaj propraĵo, ni povas inviti ĉiujn kaj samtempe obei la leĝon.  Plue, Gnu servos kiel banderolego por inspiri aliajn partaĝi.  Starigas jen senton de harmonio tiun, kiu ne eblas per uzado de pagaj programeroj.  El la programistoj kun kiuj mi parolis, duono pensas ke mono ne anstataŭas ĉi tiun gravan senton.

 

Kiel kontribui

(Nuntempe por plenumi programistajn taskojn vidu la liston.  Por kontribui alimaniere, vizitu la retejon:  http://www.gnu.org/help.  )

 

Mi petas donacojn per mono kaj maŝinoj el fabrikantoj de komputiloj.  El kompatuloj mi petas donacojn per laboro kaj programeroj.

 

Se vi donacus maŝinojn, vi povus atendi ke Gnu funkciu rapide per ili.  La maŝinoj estu plenaj kaj pretaj sistemoj, aprobitaj por uzado en la uzanta kampo sen bezoni apartan povon nek malvarmigilon.  Mi trovis multe da programistoj pretas labori parttempe.  Plejparte mallongajn projektojn oni gvidas malfacile; ekzemple la programerajn fragmentojn oni ne kapablu kunmeti sufiĉe.  Sed pri la aparta tasko anstataŭi Unikson, ĉi tiu problemo ne ekzistas.  Plena uniksa sistemo enhavas centojn da alfiksitaj sistemoj tiuj, kiujn oni kontrolas per kunfunkciado uniksa.  Se kontribuantoj verkis apartajn sistemojn por taŭgi laŭ la uniksa ekzemplo, finfine la kunmetado de programeroj funkcios korekte.  Eĉ se alvenus kelkaj problemoj, tamen la tasko fareblus – kaj la kernan komunikadon kontrolos tre aparta grupo per intima kontaktado.

 

Se mi ricevus monon kiel donacojn, mi povus dungi kelkajn ulojn plentempe aŭ parttempe.  Laŭ programista fako la salajro ne estos elstara, sed mi serĉas personojn tiujn, laŭ kiuj la konstruado de komuna spirito samgravas kiel gajni monon.  Mi trovas la aferon maniero, kiel ebligi gelaboremulojn dediĉi plenan energion al la Gnu-projekto ĉar ĝi evitos ke ili vivtenadu alimaniere.

 

La kialo, kial ĉiuj uzantoj profitos de tiu projekto

Tiam, kiam Gnu pretos, ĉiuj povos akiri bonajn programerojn senpage kiel aeron. (2)

 

Estas pli grave ol nur ŝpari la prezon de uniksa permeso.  Temas pri evito de samkialaj programeroj kaj do, programista laborado.  Anstataŭe, la strebadon oni povus uzi por plibonigi la programistan arton.  Plenaj rimedoj haveblos al ĉiuj.  Tiele, uzanto kiu bezonas ŝanĝi la sistemon sentus sin tute libera fari tion, aŭ dungi iun ajn haveblan programiston.  Uzantoj ne plu estos devigitaj pro firmaoj, al kiuj apartenas la fonto, atendi ke oni faru bezonatajn ŝanĝiĝojn.  Lernejoj povos havebligi pli taŭgan medion por kuraĝigi lernantojn studi kaj plibonigi la sisteman kodon.

 

La komputilejo de la Universitato de Harvard estis havanta regulon ne instali sistemon krom se la enhavon rajtis uzi ĉiuj publike, kaj ĝi daŭrigis ĉi tiun regulon per rifuzi programerojn unujn.  Tiu tre inspiris min.

 

Finfine la problemo, tiu estas pensi pri al kiu apartenas la programero kaj kion oni povas fari aŭ ne fari per ĝi, ne plu ekzistas.

 

La tuta afero kiel oni pagigas la uzantaron por uzi programeron, inkluzive permesilojn pro kopiado, ĉiam multekostas al la komunumo pro la peza afero eltrovi kiel starigi pagigan strukturon kaj por kiuj programeroj pagu la uzantoj.  Kaj nur polica ŝtato povus devigi ĉiujn obei.  Pensu pri kosma stacio, kie la fabrikado de aero multekostas.  Pagigi pro spiro po litre povus esti justa sed surhavi spirmaskon tage kaj nokte ne tolereblas eĉ se oni kapablus pagi la fakturon.  Plue, la aferon starigi kameraojn por kontroli la surhavadon de spirmaskoj oni ne povus toleri.  Pli bone en la realo forlasi la maskojn kaj starigi impostan sistemon po kape.

 

Kopii parton aŭ tutan programeron estas tiel nature por programisto kiel spiri – plue estas tiel produkteme.  Ĝi devus esti tiel senpage.

 

Unuj neigeblaj demanandoj kontraŭstarante la projekton

“Neniu uzos ĝin senpage, ĉar ne ekzistos apogado.”

 

“Vi pagigu por la programero pro la kosto de apogado.”

 

Se oni preferus pagi por Gnu plus servado ol ricevi la programeron senpage sen servado – tiam starigi firmaon por oferti nur la servadon devus esti profitema. (3)

 

Ni distingu inter la vera apogado, tiu estas laborado de programistoj, kaj simpla gvidado.  La ĉi-unuan vi kutime ne trovos ĉe vendantejo de programeroj.  Se la problemon ne partaĝus sufiĉe da uzantoj, la vendanto rifuzus helpi vin.  Se via komercado vere dependas de apogado, la nura maniero estas akiri ĉiujn fontojn kaj ilojn.  Poste vi povos dungi iun ajn ulon ripari la difekton – neniu devigas vin je aparta solvo.  Per Unkiso la kosto de la fonto malebligas ĉi tiun solvon por la plejmulto da firmaoj.  Sed per Gnu ĝi facilas.  Estas tamen risko ke kompetentulo ne haveblos ĝustatempe, sed estas aparta problemo kiu ne rilatas al disvastigado.  Gnu ne solvas ĉiujn problemojn en la mondo – nur unujn!

 

Dume, uzantoj kiuj nenion scias pri komputiloj bezonas gvidadon: ke oni faru por ili taskojn, kiujn ili povus fari mem sed ne scipovas.  Tiun servadon povus oferti iu ajn firmao okupiĝante pri gvidada aŭ limigita servado.  Se estas vero ke oni volus pagi por ricevi produktaĵon kaj servadon, kompreneble li aŭ ŝi ne plendos pro pagi la servadon post ricevi la produktaĵon senpaga.  Tiele la servadaj firmaoj starigos konkurencon per kvalito kaj kosto.  Uzantoj ne estos devigitaj aŭ ligitaj perkontrakte.

 

“Vi ne povas atingi multajn personojn sen reklamado, kaj pro tio la programero nepre estu paga.”

 

“Ne estas senco reklami pri senpaga programero.”

 

Estas diversaj tipoj de senpaga aŭ tre malmultekosta reklamado, kiujn oni povus uzi por informi uzantojn de komputiloj pri io kiel Gnu.  Sed povus esti vero ke oni atingus pli per reklamado.  Se tiu estas vera, firmao kiu ofertas la kopiadon kaj poŝtadon de Gnu por kosto devus sukcesi kompensi reklamadon kaj pli.  Tiele nur uzantoj, kiuj profitas de la servado pagas ĝin.

 

Male se ĉi tiuj firmaoj ne sukcesus, kaj multe da uzantoj akirus Gnu-on danke al iliaj amikoj, pruvus ke reklamado ne necesis por disvastigi Gnu-on.  Kial la predikantoj de la libera merkato ne lasas la decidon al la libera merkato? (4)

 

“Mia firmao bezonas propraĵan sistemon por akiri avantaĝon komercan.”

 

Gnu forprenos programaron pri operaciaj sistemoj el la kampo de konkurenco.  Vi ne povos ĝui avantaĝon en ĉi tiu kampo sed nek viaj konkurantoj.  La konkurenco stariĝos alifake dum ĉiuj profitos same pri la operacia sistemo.  Se via firmao vendus operaciajn sistemojn, vi ne ŝatus la Gnu-projekton, sed estas malŝance por vi.  Se via firmao okupiĝus pri aliaj aferoj, Gnu evitos ke oni puŝu vin en la multekostan kampon, tiu estas la vendado de operaciaj sistemoj.

 

Mi volus ke multe da fabrikantoj kaj uzantoj subtenu Gnu-on per donacoj por malaltigi la koston por ĉiuj. (5)

 

“Ĉu ne estas vero, ke programistoj meritas rekompenson pro sia kreemeco?”

 

Se io meritus rekompenson, estus pro socia kontribuo.  Kreemeco povus esti socia kontribuo, nur se la rezultatojn la socio povus uzi libere.  Se programistoj meritus rekompenson por krei novajn programerojn, ili same devus esti punitaj por malhavebligi la uzadon de ĉi tiuj programeroj.

 

“Ĉu programistoj ne rajtas peti rekompenson pro sia kreemeco?”

 

Neniu mankas je la deziro esti pagita pro laboro aŭ voli plibonigi salajron, se ne temus pri detruema rimedo.  Kutime hodiaŭ la programista kampo baziĝas sur detruado.  Preni monon de uzantoj kaj samtempe malpli havebligi la manierojn kiel oni rajtas uzi la programerojn estas detrueme.  Tio malplibonigas la monon kiun la homaro gajnas per la programero.  Kiam oni propravole starigos malhelpilon, tiam la malagrabla konsekvenco temas pri propravola detruado.  La kialo, kial bona civitano ne uzas tiel detruajn rimedojn por pliriĉigi sin estas ĉar se ĉiuj faris same ni ĉiuj fariĝus povruloj pro detruado reciproka.  Jen la ora regulo aŭ etikilo laŭ Kant, la filozofiisto.  Ĉar mi malŝatus la konsekvencon de ĉies retenado de informo, mi estas devigita konsideri ke mi mem ne rajtas tion fari.  Aparte la deziro esti rekompensita pro kreemco ne rajtigas malhavebligi al la mondo tuton aŭ parton de tiu kreemeco.

 

“Ĉu ne malsatos programistoj?”

 

Mi povus tuj respondi ke neniu estas devigita fariĝi programisto.  El ni, la plejmulto ne povas vivtenadi per fari ridigemajn mienojn strate.  Finfine jen: nenio kondamnas nin malsati dum fari ridigemajn mienojn strate.  Fakte ni elektas alian solvon.

 

Tamen ĉi tiu respondo ne taŭgas, ĉar ĝi akceptas la kaŝitan supozon ke sen propraĵigado de programeroj, programistoj ne ricevos eĉ speson.  Supozeble estu ĉio aŭ nenio.  La vera kialo, kial programistoj ne malsatos estos ke oni daŭre pagos ilin pro programado, tamen ne tiel kiel nuntempe.  Reduktado de kopiado ne estas la ĉefa komerca afero por programistoj: ĝi estas la plej konata kiel plej bona rikoltilo de mono.  Se oni malrajtigus la aferon, ekzemple pro malpermeso de klientoj, la programista komercado restrukturiĝus laŭ formo, kiun ni trovas malofta nuntempe.  Ĉiam estas aliaj manieroj kiel strukturigi ian ajn komercan aferon.

 

Verŝajne la programado ne estos tiel monrikolkema kiel nuntempe.  Sed ĉi tiu kialo ne estas bona argumento kontraŭ la ŝanĝo.  Ne estas taksita majusto ke komizoj gajnas tiel malalte.  Se programistoj same gajnus kiel komizoj, nek tio ne estus maljusto.  (En la realo ili gajnus multe pli ol tio).

 

“Ĉu la popolo ne rajtas kontroli kiel oni uzas ĝian kreemecon?”

 

‘Regado de ies ideoj’ kutime temas pri regado de ies vivo, kaj tion oni kutime uzas por fari la vivon pli malfacila.  Homoj kiuj studis atente la rajton de inteligenta propraĵo (kiel juristoj) diras ke ne ekzistas aparta rajto kiel inteligenta propraĵo.  Supozeble la specojn de rajtoj tiujn, kiuj baziĝas en inteligenta propraĵo, la leĝa kampo kreis por apartaj celoj.

 

Ekzemple la patentan sistemon oni starigis por kuraĝigi inventistojn malkovrigi la detalojn de siaj inventoj.  La celo helpus la socion pli bone ol la inventistojn.  Je la epoko la longdaŭro de la patento, estante 17 jaroj, estis mallonga kompare al la akcelado de la arto.  Ĉar patentoj nur estas afero inter fabrikantoj, kies kosto kaj strebado de starigi permesan kontrakton estas malalta kompare al starigi produktadon, la patentoj ne kaŭzas problemon.  Ili ne malhelpas ulojn tiujn, kiuj uzas patentitajn produktojn.

 

Je la antikva epoko, la ideo de kopirajto ne ekzistis, kiam verkistoj ofte estis kopianta la verkojn de aliaj verkistoj aparte pri nefiktiva fako.  La afero utilis kaj danke al ĝi multe da gravaj verkoj supervivis – eĉ unuj duonparte.  Do, la kopirajtan sistemon oni inventis aparte por kuraĝigi verkadon.  En la kampo tiu, kiun oni celis – tiu temas pri libroj, kiujn oni nur povis kopii malmultekoste per presilo – ĝi tre utilis kaj ne malhelpis la ulojn kiuj ŝatas librojn.

 

Ĉiuj rajtoj pri inteligenta propraĵo estas fakte permesiloj tiuj, kiujn eldonis la socio kiu pensis, bone aŭ malbone, ke la socio entute profitus de la afero.  Sed dum iu ajn aparta cirkonstanco, ni starigu la demandojn: ĉu ni vere profitos de eldoni la permesilon?  Kian agon estas ni en la realo permesanta?  La kazo de nuntempaj programeroj tre malsimilas ol libroj antaŭ cent jaroj.  La ulo kiu instigas kopirajton perforte malhelpas socion tutan, fizike kaj spirite pro tri faktoj: a) ke la plej facila kopiado okazas inter najbaroj; b) ke la programero enhavas fontokodon kaj objektokodon tiujn, kiuj estas malsimilaj kaj c) ke la programeron oni uzas pli bone ol legas kaj ĝuas.  Pro ĉio ĉi tio, oni ne devus tion fari, eĉ se la leĝo permesus.

 

“Konkurenco plibonigas la kvaliton.”

 

La ĉefideo de konkurenco estas konkurado: per rekompensi la gajninton, ni kuraĝigas ĉiujn konkuradi pli efike.  Kiam kapitalismo funkcias ĉi tiel, tiam ĉio iras bone.  Tamen la defendantoj de ĉi tiu sistemo malprave supozas ke ĝi ĉiam funkcias ĉi tiel.  Se la konkurantoj forgesus kial oni ofertas premion, kaj decidas gajni iel ajn, tiam ili trovos aliajn strategiojn kiel ataki sin mem.  Se okazus interbatiĝo, ĉiuj konkurantoj malfruus.

 

Propraĵa kaj sekreta programeroj samegalas kiel kurantoj dum batiĝo.  Ni diru, malfeliĉe la ununura arbitrulo, kiun ni havas ne kontraŭstaras la batiĝojn, li nur kontrolas ilin (“Vi rajtas pafi unufoje po okmetra kurado”).  Anstataŭe li disigu la batalontojn kaj puni ilin pro provi bataliĝi.

 

“Ĉu ne estas vero ke ĉiuj ĉesos programi, sen monkompensado?”

 

Fakte multe da personoj programos sen iu ajn mona kompenso.  Programado allogas unujn ulojn nerezisteble, kutime tiujn, kiuj plej elstaras je tio.  Ne estas manko da profesiaj muzikistoj kiuj ne povos tiel vivtenadi.  Tamen ĉi tiu ofta demando ne tre taŭgas ĉi tie.  Pago por programistoj ne malaperos, ĝi nur malaltiĝos.  Jen la taŭga demando:  ĉu iuj ajn volos programi por pli malalta salajro?  Laŭ mia sperto, jes.

 

Pli ol dek jarojn multe el la plej elstaraj programistoj en la mondo estis laboranta por Laboratorio de Artefarita Inteligento, por malpli da mono ol tiu, kiun ili povus havi aliloke.  Ili profitis de aliaj tipoj de kompenso: famo kaj dankado, ekzemple.  Ankaŭ kreemeco estas ĝojo – speco de kompenso.  Poste, el ili, la plejmulto forlasis tiam, kiam oni ofertis al ili la oportunon fari laboron same interesa por multe pli da mono.  Tio montras la fakton ke uloj volos programi por diversaj kialoj, ne nur mono.  Tamen ili akceptos kaj finfine postulos la oportunon gajni pli da mono.  Firmaoj kiuj pagas malbone fartas malbone kompare al bonpagantoj, sed ĝi ne nepre estu la kazo se al la bonpagantoj oni malpermesus ekzistadon.

 

“Ni tre bezonas programistojn.  Se ili demandus ke ni ne plu helpu najbarojn, ni obeu.”

 

Vi neniam estas tiel senforta kiel vi obeu tian ordonon.  Memoru: “Milionoj por defendado, sed eĉ ne speso por omaĝo!”

 

“Programistoj iel vivtenadu.”

 

Estos tuj vero.  Tamen ekzistas multe da manieroj kiel programistoj povus vivtenadi sen vendi rajton uzi programeron.  Ĉi tiu metodo kutimas nuntempe ĉar al programistoj kaj komerculoj ĝi plej rikoltas monon, ne ĉar ĝi estas la ununura maniero vivtenadi.  Se vi volus, vi facile trovus aliajn manierojn.  Jenos kelkaj ekzemploj:

 

Firmao prezentante novan komputilon pagos transportadon de operacia sistemo en novan sistemon.

 

Dungus programistojn ankaŭ la vendado de instruado, gvidado kaj ripara servado.

 

Novideuloj povus disvastigi senpagajn programerojn (7), petante donacojn de kontentigitaj uzantoj, aŭ vendante gvidadon samtempe.  Mi mem rekontiĝis kun uloj kiuj laboras ĉi tiel sukcese.

 

Havante similajn bezonojn, uzantoj povus grupiĝi kaj pagi kotizon.  Poste la grupo povus dungi programistojn por verki apartcelajn programerojn.

 

Plibonigadon oni povus pagi per starigo de programa imposto:  Imagu ke ĉiuj kiuj aĉetas novan komputilon pagus samtempan imposton kiel procenton de la kosto.  Tiun la registaro ofertus al agentejo kiel NSF por elspezi sur plibonigado de programado.  Tamen, se la aĉetinto donacus propravole al programa plibonigado, li aŭ ŝi rajtus preni krediton pro la pasinta imposto tiu, kiun li aŭ ŝi jam pagis.  Li aŭ ŝi povus mem elekti iun ajn projekton, ofte por uzi la rezultatojn poste.  Li aŭ ŝi rajtus preni krediton laŭ ĝis la plena valoro de la imposto jam pagita.  La procenton de imposto decidus tiuj, kiuj pagu ĝin per voĉdonado.  Proporcio de la imposto dependus de la valoro malneta.

 

Konsekvencoj

 

·                    La komunumo de uzantoj subtenus programaran plibonigadon.

·                    Ĉi tiu komunumo decidus kiom da subteno necesas.

·                    Uzantoj kiuj dediĉus sin al apartaj projektoj rajtus zorgi monrimede ilin laŭ la valoro de jampagita imposto.

 

Estonte, la havebleco de senpagaj programeroj estas paŝo al postmalhavebliga mondo, kie neniu laboru tiel strebe nur por vivtenadi.  Homoj sentos sin liberaj dediĉi sin al amuzaj aferoj post la deviga dek-hora semajno pasigita sur bezonataj taskoj kiel leĝafero, familia konsilado, riparado de robotoj kaj minigado de asteroidoj.  Oni ne devos vivtenadi per programado.  Ni jam malplibonigis la kvanton da laborado, kiun la tuta socio faru por esti produktema.  Tamen la gelaborantoj profitas malmulte de tio, ĉar pro administraciego kaj luktadego kontraŭ konkurantoj, restis ne nur nepra laborado, sed ankaŭ multe da nenepra.

 

En la kampo programara, senpagaj programeroj tre malplibonigos la malefikecon.  Ni nepre faru tion por ke la teknika plibonigado traduku en la ideon: malpli da laboro por ni.

 

 

Apendicnotoj:

 

1)      Ĉi frazmaniero malklaras.  La ĉefa ideo temus pri la fakto ke neniu pagu por ricevi permeson uzi Gnu-on.  Tamen pro la vortoj, oni komprenas ke kopiojn de Gnu oni disvastigu por malmulte aŭ neniom da mono.  Neniam estas la kerna afero.  Malfrue la Manifesto klarigas la eblon por firmaoj gajni profiton per disvastigado.  Poste mi lernis distingi klare pri la du sencoj de la vorto “free” en la angla: estante ‘senpaga’ kaj ‘libera’ samtempe.  Senpaga programaro estas programaro tiu, kiun uzantoj rajtas ŝangi kaj disvastigi.  Unuj uzantoj povus akiri la programeron senpage, aliaj eble pagu por obtenu kopiojn – kaj ĉi tiun ni ŝatu, se la mono utileblas subteni kaj plibonigi la programaron, plej bone.  La kerna afero estas ke ĉiuj kiuj havas kopion rajtas interŝanĝiĝi kaj labori kune.

 

2)      Denove mi malsukcesis zorge distingi inter la du signifoj de la vorto, “free”.  Laŭ mi, ĉi tiu frazo estas malkorekta ĉar vi povas akiri kopiojn de Gnu senpage de amikoj aŭ interrete.  Tamen ĝi ne sugestas la malkorektan ideon.

 

3)      Unuj firmaoj jam ekzistas.

 

4)      La FSF (Free Software Foundation = La Senpaga Softvara Firmao) dek jarojn gajnis monon plejparte per distvastiga servado.  Kvankam ĉi tiu firmao estas karitato, vi povas mendi de ĝi.

 

5)      Ĉirkaŭ 1991, firmaaro kunigis monrimedojn por subteni la Gnu-an C kompililon.

 

6)      Dum la okdekaj jaroj mi jam ne estis lerninta kiel konfuzema estas la afero de ‘inteligenta propraĵo’.  Tiu termino estas malklara.  Subtile tio kunmetas malsamajn leĝojn pri malsamaj fakoj.  Aktuale mi instigas onin forĵeti la terminon ‘inteligenta propraĵo’ entute, pro la risko ke oni akceptu ĝeneralan ideon pri ununura kampo.  La maniero kiel klarigi estas diskuti la apartajn fakojn unu post la alian: patentan, kopirajtadan kaj “trademarks” (tiu estas komercaj markoj).  Vidu pluan eksplikon kiel tiu termino temas pri konfuzo.

 

7)      Poste ni lernis distingi inter ‘senpaga softvaro’ kaj “freeware”.  La ĉi-lasta temas pri programaro tiu, kiun vi rajtas redisvastigi.  Tamen kutime vi ne rajtas studi nek ŝanĝi la fontokodon.  Do, plejparte ĝi ne temas pri libera softvaro.  Por ampleksa ekspliko vidu la paĝon pri konfuzemaj vortoj kaj frazoj.

 

 

Noto pri la traduko:

 

Kiam la verkisto uzas la vortojn “free software” en la angla, tiam vi ne scias ĉu temas pri ‘senpaga’ aŭ ‘libera’.  La verkisto mem aldonis notojn por ekspliki la aferon, kaj mi ne kapablus substreki ĝin pli lerte ol li.

 

Tamen mi volus diri post legado, ke ŝajnas al mi ke pli kaj pli la vorto ‘libera’ pli taŭgas.  Tamen mi preskaŭ ĉiam elektis la malon.  Estas pro du kialoj: unue, kiel tradukisto, mi estas devigita rekrei la problemojn de la angla kvankam ili ofte ne ekzistas en Esperanto.  Mi donos ekzlemplon: je la dua paĝo Stallman diras “mi volas garantii ke la versioj de Gnu restu senpagaj”  Laŭ la kunteksto mi certas ke pli temas pri la vorto ‘liberaj’.  Sed je la tria paĝo li diras, “…akiri bonajn programerojn senpage kiel aeron”.  Ĉi tie, laŭ mi ‘senpage’ estas la ĝusta vorto, sed vi ĉiam havas la problemon en la angla.  La teksto de Stallman veku vin pri nova ideo de socia strukturo, kaj se mi donacus al vi la ŝlosilon je la unua paĝo por eviti la miskomprenon, vi havus ion, kion la anglalingvaj legantoj ne havas.  Ankaŭ se vi komprenus pli efike la unuajn du paĝojn, vi ne komprenos la postskribaĵon, kie Stallman parolas pri la problemoj de terminoj.

 

La dua kialo estas simple ke Stallman tre lerte klarigas ke finfine vi eble pagu por via kopio de Gnu; sed verŝajne temas pli pri kontribuo ol pagego.  Se mi bone komprenus Stallman, la elekto inter la du vortoj fariĝas pli kaj pli malgrava; kaj mi certas ke vi ne konfuziĝos, krom se vi malŝatus la ideon de la teksto, aŭ se ĝi ne tre gravus por vi.  KF.