Ĉe ni, la suno neniam subiras,

La pejzaĝo estas bela, kaj vasta,

Pri montpintoj kaj torentoj ni miras

Kaj ĝojas.  La vivo estu malhasta.

 

La loĝantoj ĉi tie estas blankaj,

Flavaj, nigraj, ruĝaj; ne gravas!

Riĉajn kulturojn ni rimarkas sanktaj.

Dum malsato ni ĉiam ĉion havas.

 

Spite diversajn lingvojn, ni komprenas

Unu la alian sen problemeto,

Neniu prenas pli ol li bezonas,

Simpla vivo nepras kiel panpeco.

 

Ĉe ni, paco regas, personoj gravas,

Pli agrable ol en Ieajnujo,

Ni lernis ke terakiro ne savas,

Ege bonvenon al Esperantujo!