Mi akiris kompaktdiskon de Robert Johnson, tre fama blusa gitaristo kiu inspiris multajn, kiel Clapton kaj aliajn...

Mi trovas ke ĉiuj liaj kantoj tre facilas. Mi konfesas ke mi ne kapablus kanti en tiel akra maniero - tamen pro tio miaj najbaroj tre feliĉas! Mi ludis la kanton 'Cross Roads Blues' kaj poste 'Phonograph Blues' kaj estas la sama kanto! La akordoj nek la melodio nek la akra kantmaniero ne ŝanĝiĝis!

Kial li estas tiel legenda gitaristo, kaj mi ne??