Dum ĉeestado en la Sat-amikara konkreso, mi profitis de la libroservo per aĉeti libron, Marta.  Estis verkita de la Polino Eliza Orzeskzo, kaj tradukita de Zamenhof.

Precipe mi elektis tion pro la fakto ke Zamenhof ĝin tradukis.  Kompreneble lia teksto pli agrablas ol kremo, kaj tion mi tre ŝatis.  La historio temis pri juna vidvino, provante trovi solvon por vivtenadi kaj prizorgi sian junan knabinon post la forlaso de sia edzo kaj do, vivrimedo.

Per lerta rakonto la aŭtoro ŝajne protestas kontraŭ la sistemo kiu permesas al viroj vivtenadi, sed ne virinoj.  Mi avertas, ke la sorto de la vidvino malpliboniĝas daŭre, kaj ke la libro ne ĝuas feliĉan finon!  Tamen ĝi elstaras, aparte la traduko.