Ĉu vi miras pri la mondo

Ĉe la rando de la rondo

Ni ne plu ekhavas revon

Nek plu penumegas devon?

 

Krom nenion fari

Ĝi al mi ne plaĉas aĉeme!

 

Ĉe la idoj de la ido

Per la lingvo de kunsido

Kie ne ekzistas ponto

Pro parolaĉema honto

 

Krom nenion fari

Ĝi al mi ne plaĉas aĉeme!

 

Al vi ne gravas

Se vi ne havas

La gravrimedon

Aŭ kredebligon

 

Ni daŭrigu ĝis la venko

Pli ol resti sur la benko

Havebligi Esperanton

Kaj fariĝi geperantoj

 

Krom nenion fari

Ĝi al mi ne plaĉas aĉeme!

[Ĉi tiun kanton mi verkis post aŭskulti intervjuon kun Renato Corsetti, kiu diris ke eŭropaj esperantistoj perdis la revon plibonigi la mondon.  Tuj venis en mian kapon la refreno 'Krom nenion fari, ĝi al mi ne plaĉas aĉeme' temas pri esperantistoj kiuj ĝuas kune la rondon, sed ne havante deziron havebligi la lingvon ekstere; plaĉas aĉeme, ne?]