Antaŭ dekkvin jaroj mi ludis gitaron en mia loka preĝejo. Ni fariĝis sufiĉe kompetenta grupo kaj eĉ rolis kiel ĉefgrupo en la Katedralo de Guildford antaŭ pli ol kvin miloj da uloj! Je la epoko mi havis problemon; ĉar mi laboris po ses tagoj semajne kaj semajnfine mi havis du grupojn. Oni malŝatis mian malfidelemecon en la preĝejo. Ja, mi estis fidelema – tamen mi ne volis ĉesigi la rok-grupon, en kiu mi spertis uzi londonajn muzikstudiojn. La estro de la preĝeja grupo estis kontentiga ke neniu mankis dimanĉe je mia muzikumado; sed la paŝtisto malŝatis la aferon kaj volis maldungi min. Tion mi komprenis, kaj eĉ kun tiu konsentis; sed mi ĉiam tieniris dimanĉe kaj se mankis aliaj muzikistoj oni dependus de mi, ofte krom se mi pretigu. Finfine mi koleriĝis kaj diris; “Vi ne rajtas maldungi min, krom se vi maldungu min definitive!” Do, la afero daŭris, sed estis malfacila epoko.

 

Unu tagon venis al mi la paŝtisto kaj diris, “Ni decidis starigi apartan meson por nekristananoj, kaj ni decidis estrigi vin.” Nu, mi preskaŭ defalis teren! Li eĉ ne volis ke mi ludu, sed eble li supozis ke mi estis pli ‘en kontakto’ kun la junularo (eĉ la mortintoj ja estus!) Do mi tuj akceptis la defion kaj komencis telefonvoki pasintajn amikojn (kristanajn) tiujn, kiuj elstaras muzike.

 

Tion oni malŝatis! Oni supozis ke mi uzus la kutiman grupon; sed kie estus la senco nur starigi malnovan sistemon kun nova ĉefulo? Finfine oni trudus min uzi la samajn kantojn, kaj poste jen: normala meso! Mi daŭrigis; ĉu mi estas la muzikestro, aŭ ne?

 

Johanon je la tamburaro, sufiĉe gravan bas-gitariston, kaj Markon kiel kantisto mi trovis. Johano ludis por eksa preĝa grupo, kaj Marko verkis, ludis, studadis kaj ĉefrolis en sufiĉe gravaj teatraĵoj; vivante apud mia propra preĝejo, ni malofte vidis Markon, sed finfine li havis la saman problemon kiel la mian. Se vi ludus fuŝe, vi povus kompensi iomete per fideleco, ĉar neniu alia volus ke vi ludu kun ili! Sed se vi bone ludas, vian horplanon oni rapide plenumus! Mi mem ludis en piedpilkaj kluboj, gimnezioj, geedziĝaj festoj, junularaj haloj eĉ en kamparo dum pluvo (estas pro religia miraklo ke mi ne ricevis ŝokon elektran!)

 

Jen la praktikado kaj ni kuniĝis la unuan fojon. Mi ne tro pensis pri la muziko, sed mi foliumis la repertuaron, serĉante ion iom rokeman! Mi pensis tuj pri la kantoj de Noel Riĉards, kaj mi superŝultre kriis (super ekripetada bruo), “He knaboj, ĉu vi jam konas la kantaron de Noel Riĉards?” La halo tuj silentis sed neniu respondis al mi.

 

Mi diru ankaŭ ke Noel Riĉards estas sufiĉe fama kantisto en la preĝeja rondo, sed ekstere, ne! Kaj mi aŭdis ke li frekventis lokan preĝejon, ne pli fora ol kvardek kilometrojn, kien iras ankaŭ Cliff Riĉards (ili ne estas parencoj!). Mi mem ne atestas pri la vereco, sed tion mi aŭdis.

 

“He! Vi ankoraŭ ne respondis; ĉu vi konas liajn kantojn, jes aŭ ne?”

Johano klarigis por mi:

“Ni ja estas la apoga grupo por Noel Riĉards! Ni ludas kune ĉiun semajnfinon!”

 

Kia strangaĵo, kaj kian ŝancon mi havis elekti la grupon de diversloke! Mi neniam renkontis Noel Riĉards, sed mi opinias ke li devas esti tre elektema kaj talentema homo; ĉar ni ekzake same elektis nian grupon. Eble elstaraj mensoj same funkcias!

 

Bedaŭrinde ĉar mi ne estis tiel riĉa, mi nur prunteprenis lian grupon dum dumonata projekto, sed mi tre ĝuis la okazon.