[Ĉi tiun teatraĵon sonbendigis kaj eldonis Sonja el Radio Aktiva Urugvajo]

Mateo kaj Linda, 1) la naskiĝdatreveno de Mateo

 

Mateo:

 

Rilate al la oficejo, ni ĉiuj estas parto de grandega maŝino.  Tion diris verkisto de scienca fiktiva libro…Ekzemple, mi estas ĉi tie, pensante pri la vivo – kaj laborante samtempe, certe!  Ĉiuj aliaj estas laboranta pri sia tasko, ofte ne havante ideon pri la fina produktaĵo.  Ĉu vi konsentas kun ĝi?

 

Al kiu mi parolas?  Kompreneble al mi mem!  Eble mi komencas esti freneza..?  Aŭ povus esti ke mi parolas al la poto-planto; saluton Sinjoro Poto-planto!  Fakte mi estus kutime parolanta kun Linda, sed ŝi malfruas.  Kie ŝi estas?  Jen staras interesa demando.  Kaj se ŝi estus ĉi tie, eble ŝi demandus al mi, “Kara Mateo, kiel vi fartas?”  Kaj mi respondus, “Sufiĉe malbone!  Jes mi fakte havas malbonan humoron hodiaŭ!”  Kaj ŝi respondus al mi, “Ho kara, kio iras malglate ĉe vi?”  Kaj mi dirus laŭte…eble ne tro laŭte, ĉar kunlaborantoj jam rigardas min sufiĉe strange; “Ĉar iu ŝtelis mian libron!  Ĉu estas grave?  Ne tre grave, certe, sed hieraŭ vespere, kiam mi estis vojaĝanta hejmen, mi ne havis libron!  Eĉ; sciencan fiktivan libron!”

 

Eble ŝi kompatus kun mi.  Sed kion mi legos ĉi-vespere?  Kaj kion mi faros al la viro, kiu ŝtelis mian libron?  Eble mi pensos pri io malagrabla por li!  Estas la unua racio kial mi sentas min sufiĉe malbone; kaj ĉu vi deziras scii la duan?  Kompreneble, sed jen estas Linda!  Ŝi venas…Ho, Linda!

 

Linda:

 

Bonan tagon, Mateo, ĉu vi fartas bone?

 

Mateo:

 

Ho jes, tre bone, dankon!  Ja, ĉio iras glate ĉe mi…

 

Linda

 

Ĉu vi certas?  Vi aspektas iomete strange, hodiaŭ.

 

 

Mateo:

 

Mi bone fartas, kiel mi ĵus diris…

 

Linda:

 

…Kaj mi havas vian libron; jen!  Mi bedaŭras, sed mi prunteprenis ĝin sen peti permeson.  Ĉu vi koleris pro tio?

 

Mateo:

 

Certe ne, tute ne – ha!  Imagu ke mi koleriĝu pro tio!  Ĉu vi jam legis ĝin.  Ĉu vi eĉ interesiĝas pri scienca-fiktiva libro?

 

Linda:

 

Ne, ne kaj tute ne!  Mi ne legis ĝin; mi fakte havis malsaman kialon por preni ĝin.  MI, LEGI ĜIN; certe vi ŝercas..?  Sed mi iros al la kafa maŝino…ĉu kafo?

 

Mateo:

 

…Kaj jen ŝi foriras kaj lasas min denove al miaj pensoj…mi eĉ ne bezonas respondi ĉar ŝi bone konas mian sistemon, kaj kiel mi preferas la kafon.  Kiel mi ĵus diris, GRANDEGA MAŜINO!  Sed mi ankoraŭ ne diris la duan racion, kial ĉio malbonas…sed, nu: ŝi revenas.

 

Linda:

 

…Krom la kvara ĉapitro.

 

Mateo:

 

Pardonon?

 

 

 

 

 

 

Linda:

 

Mi legis la kvaran ĉapitron; mi vidis ion temante pri la fakto ke ĉiuj estas kiel ratoj en vasta sistemo.  Nu, stranga ideo!  Eble nur stultuloj akceptus ĝin.  Ĉu vi konsentas kun via scienca-fiktiva verkisto?

 

Mateo:

 

Ho, mi ne scias.  Mi fakte ne rimarkis.  Ĉu en la kvara ĉapitro?  Eble mi ankoraŭ ne atingis ĉi tiun ĉapitron.

 

Linda:

 

Ja, vi atingis ĝin.  Via paĝ-markilo estis je la kvina!

 

Mateo:

 

Ĉu vi certas pri tio?  Eble vi ne bone memoras la ĉapitron..?  Kien vi iras nun?

 

Linda:

 

Mi revenos.  Mi ankoraŭ ne alhokigis la palton.

 

Mateo:

 

Ho, diable; donacu al mi la fortecon!  Sinjoro Poto-Planto; ĉu vi vidas tiom forgesebla ŝi estas?  Ĉu vi supozas ke ŝi iam en la pasinteco memoris ion ajn – ekzemple NASKIĜDATREVENON?!  Kaj pli grave, la mian?!  Ja, jen la dua racio – mi ne substreku la fakton, sed finfine vi komprenas.  Eble ŝi ne sufiĉe komprenas la maŝinon; aŭ, kion ŝi diris?  La sistemon, ĉu?  Ĉu mi malfeliĉas, pro tio, ke ŝi ne memoris mian naskiĝdatrevenon?  Tute ne!  Ĝi fakte ne gravas ĉar mi decidis aĉeti la venontan libron en la serio, kion mi ankoraŭ ne havas.  Mi regalos min; jen la solvo!

 

Kie ŝi estas?  Ŝi ankoraŭ ne revenis.  Ŝi prenas sufiĉe longan tempon por alhokigi la palton.  Eble ŝi perdiĝis ie?  Neniu perdiĝas en la maŝino.  Jen ŝi alvenas denove!

 

Linda:

 

Ĉu vi havas glu-bendon?

 

Mateo:

 

Glu-bendon?  Ĉu la hoko defalis teren??

 

Linda:

 

Ne, ĝi ne defalis.  Ĉu vi havas ĝin; jes aŭ ne??

 

Mateo:

 

Nu, mi rigardos en la tir-kesto…mi certas ke mi vidis ion hieraŭ.  Sed glu-bendon?  Kial vi bezonas glu-bendon?  Nu, mi konstatas ke tion mi ne havas.  Tamen mi tuj prenos paŭzon, kaj mi aĉetos por vi la diablan glu-bendon.  Mi ja iros en la butikon, do mi aĉetos ĝin por vi.

 

Linda:

 

Nu, atendu.  Ho, jes, dankon.  Ĉu vi jam prenas paŭzon?

 

Mateo:

 

Mi ne ‘JAM’ prenas paŭzon.  Mi fakte estis laboranta energie, dum vi estis kaŝanta, perdiĝanta kaj rompanta la hokojn!  Nu, mi foriros.  Mi tuj revenos; ne ĝenu tro Sinjoron Poto-Planton!

 

Linda:

 

Kiun?!  Ne forgesu…!  Ho, li jam eliris, ne gravas!  Fakte la glu-bendo estis tiel urĝa ke mi ne povis atendi.  Sed nun mi havas ĝin de aliloke.

 

(AL SI MEM) Ho nia Mateo kara, kvankam li estas iomete stranga, povrulo li estas, kaj mi vere kompatas je li.  Mi ne komprenas lian intereson por scienca-fiktivaj libroj, fakte, sed ne tre gravas.  Nu; ĉu mi havas ĉion, por plenumi la taskon kiun mi estas nuntempe faranta?  Tondilon, glu-bendon kaj buntan paperon; finfine, ja!

 

 

Mateo:

 

Jen mi denove!

 

Linda:

 

Aj…ne pretas…

 

Mateo:

 

Pardonon?!

 

Linda:

 

Ĉu vi jam manĝis?

 

Mateo:

 

Ne, mi ne tre malsatis.  Oni ne havis la libron!  Nun mi ĉagrenas denove.

 

Linda:

 

Ho, povra Mateo!  Ĉu surprizo refeliĉigus vin?

 

Mateo:

 

(SONĜE)  Mi dubas pri tio…

 

Linda:

 

Jen la surprizo!  Donacaĵo!

 

Mateo:

 

Donacaĵo?  Por kiu?

 

 

 

Linda:

 

Por vi, Stultulo!  Ĝojan naskiĝdatrevenon al vi!

 

Mateo:

 

Vi memoris ĝin?  Mi pensis ke vi ne sciis!  Ĉu mi rajtas malkovri ĝin?

 

Linda:

 

Kompreneble!

 

Mateo:

 

Estas la libro, kiun mi serĉis!  Kiel vi sciis..?

 

Linda:

 

Nu, mi opinias ke ĉiuj sciis pri tio!

 

Mateo:

 

Dankegon, kara!  Grava amikino vi estas; dankon dankon!!  Mi neniam dubis pri via sento nek via memoro, eĉ unu minuton!

 

 

 

                  FINO