[Ĉi tiun tekston mi tradukis el la angla specife por la helika retejo Applesnail.net sed oni ne uzis ĝin, do mi permesas al mi mem eldoni ĝin ĉi tie. Certe mi ŝuldas al Stijn Ghesquiere, kiu skribis ĝin angle. Mi ankoraŭ ne serĉis erarojn; devus esti ja kelke da ili!  Por pli da informo pri helikoj, bonvolu serĉi mian grupon ĉi tie ĉe Ipernitio; bonvolu membriĝi ĉar mi restas la ununura ano!!]

Fruktopomaj Helikoj

La fundamenta gvidilo pri la zorgado de fruktopomaj helikoj en akvario aŭ ĝardena lageto (versio en Esperanto). Estas pli da informoj en la angla lingvo je ĉi tiu retejo aŭ en Esperanto je karlofrosto.mysite.orange.co.uk

Komenco

La fruktopomaj helikoj el la familio Ampullariidae troviĝas en dolĉaj akvoj el pluraj varmaj regionoj de la Tero kaj kelkaj specioj nun troviĝas meze de la akvaria hobio por fariĝi dombesta heliko. Dank’al allogeco kaj grandeco (je kvin centimetroj ĝis dekkvin centimetroj granda) ili plidisvastiĝas. Tamen, malgraŭ la sukceso, ankoraŭ restas miskomprenoj pri ĉi tiuj ‘misteraj helikoj’ laŭ kiel ili estas ankaŭ konataj. Ekzemple, la plejmulto da akvariaj libroj taksas ĉi tiujn helikojn kiel Ampullaria gigas kaj Ampullaria cuprina, sed ĉi tiuj nomoj estas malkorektaj kaj ne plu ekzistas laŭ scienca literaturo ekde longa tempo. Oni atendas ke certaj eraroj alvenu pri la specioj, ĉar hobiistoj kutime ne legis la literaturon de la dekoka kaj deknaŭa jarcentoj tiun, kiu priskribis ĉi tiujn helikojn. La familio Ampullariidae, laŭ la kutime akceptita noma sistemo, konsistas en kelkaj genroj: Asolene, Felipponea, Marisa kaj Pomacea estas la genroj de la Nova Mondo (Suda Ameriko, Centra Ameriko, la Karaiba Insularo kaj suda Usono), kaj la genroj Afropomus, Lanistes kaj Saulea troviĝas en Afriko. La genro Pila troviĝas kaj en Afriko kaj en Azio.

Medio kaj taŭgeco

Fruktopomaj helikoj troviĝas en malsamaj medioj inkluzive marĉojn, fosaĵojn, lagetojn, lagojn kaj riverojn. La plejmulto da specioj preferas dolĉajn riverojn ol torentojn; nur kelkaj specioj troviĝas en riveroj kun forta fluo.



Spiranta pere de tubeto kiam ĝi estas en la akvo (Pomacea canaliculata).


Havante kaj pulmojn kaj brankojn permesas al fruktopomaj helikoj troviĝi en malpura akvo kie mankas oksigeno. Ofte estas la kazo en marĉoj aŭ neprofunda akvo. Maltiele ili dependus tro de la branko kiu malhelpus la ŝancon survivi. Alia avantaĝo de ŝpiri aeron temas pri survivado de sekeco, kiu ofte okazas en ĉi tiuj medioj. Ankaŭ ili havas ŝtopilon en la konka aperaturo (ŝela pordo). Dum seka sezono la heliko tipe dormegas en la substrataĵo kun la ŝela pordo fermita. Kiam cirkonstancoj permesas al helikoj resti aktivaj la tutan jaron (se ne okazus seka aŭ malsata periodoj), tiam ĝi ne prenas paŭzon kaj daŭrigas aktivecon. Krom protekto kontraŭ sekeco la ŝela pordo ankaŭ protektas la helikon kontraŭ rabbestoj.

Multaj specioj, aparte el la genro Pomacea el Suda Ameriko, havas rimarkindan ŝpirilon. La heliko havas faldaĵon en la konka truo maldekstre de sia kapo tiun, kiu kutime ne estas videbla. Kiam la heliko deziras refreŝigi la stokon de aero en la pulmo, tiam ĝi premas la muskolojn ĉirkaŭ la faldaĵo kaj faras el ĝi longan tubeton flekseblan tiun, kiu permesas ŝpiradon de aero dum subakva stato. Tiele la heliko havas avantaĝon ĉar je la surfaco estas danĝero pro rabbirdoj kiuj manĝas helikojn.

Aliaĵo, eĉ pli rimarkinda estas la maniero en kiu la fruktopomaj helikoj elmetas siajn ovojn ekster la akvo. Kiam ĝi estas preta, tiam la ina heliko eliros el la akvo por elmeti ovojn aŭ sur stangon de akva vegetaĵo havanta parton ekster la akvo, aŭ sur arbotrunkon, rokon aŭ alian malmolan objekton. Ĉi tiun konduton oni nur vidas ĉe la fruktopomohelika familio. Tamen ne ĉiuj specioj el ĉi tiu familio elmetas ovojn ekster la akvo. Helikoj el la genroj Asolene, Felipponea, Lanistes, Marisa kaj verŝajne ankaŭ Afropomus kaj Saulea elmetas gelatenan amason da ovoj en la akvo sur akvan vegetaĵon, ŝtonon aŭ alian objekton taŭgan.

Konataj specioj en akvarioj

Identeco de la specio gravas ĉar manĝaj bezonoj malsamas. Por simpligi la aferon, sufiĉas konstati ke fiŝbutikoj kutime ofertas la jenajn speciojn: Pomacea bridgesii (la misteran helikon) aŭ Pomacea canaliculata. Se la karapaco estus plata (eble striita) vi havus la helikon Marisa cornuarietis. Ĉi tiun helikon oni ne ĉiam taksas kiel ano de la sama familio pro malsama formo de la karapaco. Malpli konata, tamen foje havebla en la hobio (kutime en Usono) estas Pomacea paludosa (la florida heliko).

Nur Pomacea bridgesii vere taŭgas en akvario kun plantoj, ĉar ĝi manĝas materiaĵojn mortitan kaj putrantan. Pro molaj dentoj ĝi ne povas detrui bonstatan vegetaĵon.



Pomacea bridgesii aŭ mistera heliko. Ekzemplojn el diversaj koloroj oni havebligas ekde longa tempo.



Flava Pomacea canaliculata. Sovaĝe, ĝi havas brunan karapacon kun malhelaj strioj.




Marisa cornuarietis.


Sekve estas proksimuma gvidilo por klarigi la speciojn laŭ karapaca formo. Grava punkto: la koloro de la karapaco ne helpas je identeco ĉar ekzempleroj ekzistas de diversaj koloroj inter ĉiu specio (vidu ĉi-supre fotografaĵon de Pomacea bridgesii helikoj). Foje, aliaj specioj de fruktopomaj helikoj alvenas en la hobion, ofte importitaj specioj. Tiam, identeco malfacilas.



Pomacea bridgesii: plataj ŝultroj kaj suturoj de 90 gradoj. Tamen la plata ŝultro fariĝas malpli evidenta je la lastaj spiraloj de la karapaco.
Grandeco: 45 milimetrojn ĝis 65 milimetrojn.




Pomacea canaliculata: Ŝajnaj enpremitaj ŝultroj, angulo je malpli ol 90 gradoj. Ĉi tiu karapaco estas pli ronda ol je Pomacea bridgesii.
Grandeco: 45 milimetrojn ĝis 80 milimetrojn.




Pomacea paludosa: preskaŭ plataj suturoj kun angulo je pli ol 90 gradoj. Tiele la pinto de la karapaco aspektas kiel konuso.
Grandeco: 45 milimetrojn ĝis 65 milimetrojn.


Prizorgado kaj reproduktado

Akvario kaj kondiĉoj

Fruktopomajn helikojn oni facile enmetas en kutiman akvarion por fiŝoj. Sed ne ĉiuj ŝatantantoj elektus ilin pro la fakto ke ili manĝas akvajn plantojn. Tamen kiel ni jam lernis, Pomacea bridgesii estas escepto kaj malsatus eĉ ĝis morto inter freŝaj plantoj se manĝaĵo mankus. Bedaŭrinde, ĉi tiun fakton oni ne ĉiam konas, eĉ dombestobutikestroj konsideras ke ili malhelpas vegetaĵon.

Fruktopomaj helikoj kunvivas pace, kaj kun fiŝoj, krom tiuj kiuj manĝas helikojn evidente. Certaj fiŝoj mordetas iliajn tentaklojn, sed ne gravas ĉar la helikoj povus adapti la kutimon reteni siajn tentaklojn ene de la karapaco pli kaj pli. Ĝenerale oni konsilus akvarion tenantan po dek litrojn da akvo por ĉiu mezgranda heliko. Ankaŭ kovrilon vi bezonos por eviti ke la heliko eskapu nokte. Male vi ne mirus trovi helikon ie sur la planko – vi ne estus la unua! Tavolon de aero je kelkaj centimetroj vi bezonos sub la kovrilo. Malgraŭ la branka sistemo, ĉi tiuj helikoj preferas uzi siajn pulmojn aŭ ili riskus droni. Ni konsilus tavolon de aero je dek centimetroj profonda, aparte ĉar tiele la helikoj povus tien elmeti ovojn.

Kvalito de la akvo

Fruktopomaj helikoj ne postulas elstarajn kondiĉojn: ili kapablas elteni malbonajn kondiĉojn pli bone ol fiŝoj. Ĝenerale oni uzu la samajn metodojn kiel ĉe fiŝoj por kontroli la kvaliton de la akvo (bonan purigilon, oftan ŝanĝadon de la akvo, ktp.) Tamen, ĉar helikoj bezonas kalcion por konstrui karapacon, ili preferas akvon riĉa je kalcio. Por protekti la karapacon la PH nivelo de la akvo devus esti almenaŭ 7 (neŭtrala), aŭ pli alta. Oni do atentu ĉi tiun gravaĵon. Se la akvo ne taŭgus, oni povus plialtigi la nivelon de kalcio per enmeti pudritan marmoron, kalkan ŝtonon, marajn konkojn aŭ preparaĵon, kiun ofertas dombestobutikoj.



Kiam la kalcia nivelo de la akvo ne taŭgas, tiam la karapaco malpliboniĝas kaj ĝi ekhavas truetojn (Pomacea bridgesii).


Manĝo

Manĝado estas tre simpla afero por fruktopomaj helikoj, ĉar ili manĝos iun ajn manĝaĵon, kiun ili povas mordi kaj meti en la buŝon. Legomoj tre taŭgas, kiel kukumo, spinaco, karoto kaj laktuko. Ankaŭ manĝaĵon por fiŝoj, mortitajn fiŝojn, aliajn helikojn kaj iliajn ovojn, algon kaj salikoketojn ili manĝas. Kiel ni jam menciis, Pomacea bridgesii nur povas manĝi molan kaj mortitan vegetaĵojn. Do por ĝi, manĝaĵo por fiŝoj pli taŭgas kaj kuiritaj legomoj. Tiele vi tre atentu ne malpurigi la akvon.

La kvanto de manĝo dependas de la bezono de la heliko. Kutime temas pri kontroli la kvanton de manĝaĵo antaŭ ol ĝi komencas putri en la akvo. Tro da manĝaĵo ne malhelpus la helikon, tamen vi limigu la kvanton por ne malŝpari rimedojn.

Ĉar fruktopomaj helikoj havas mikro-organismojn en sia internaĵo por helpi digestadon, la akvo riskus malpuriĝi kiam ili eliras pere de ekskremento. La afero ne tre malhelpas – kaj povus eĉ fariĝi fonto de manĝaĵo por fiŝetoj. Bona sistemo de pureco malpliigus ĉi tiun aferon.

Temperaturo

Ĉar fruktopomaj helikoj troviĝas en intertropikaj regionoj (krom certaj genroj kiel Felipponea kaj Asolene, kiuj estas subtropikaj helikoj) la temperaturo de la akvo devus esti inter 18 kaj 28 gradoj. La aktiveco de la helikoj tangas pere de la temperaturo. Ili estas preskaŭ neaktivaj je 18 gradoj – male ili kondutas pli kutime je 24 gradoj aŭ eĉ pli altaj. La temperaturo influas ne nur la aktivecon sed ankaŭ la longdaŭron de la vivo. Je pli altaj temperaturoj la vivlongdaŭro (de naskiĝo ĝis morto) malpliiĝas de ĉirkaŭ kvar jaroj ĝis malpli ol unu jaro, dum aliflanke, la hejto plirapidigas reproduktadon.

Reproduktado

Sukceso je reproduktado dependas de kelkaj aferoj. Unue, oni bezonas inan kaj malinan helikojn – jen la ĉefa problemo: kiel scii se vi havus ambaŭ? Bedaŭrinde, rimarki la malsamecon inter la seksoj malfacilas sen multe da sperto. Oni havu plurajn helikojn por plibonigi la ŝancon havi ambaŭ seksojn. Poste, oni atendas ke la helikoj kuniĝu kaj komencu elmeti ovojn. Altaj temperaturoj kaj abundeco da manĝo devus roli kiel helpiloj – sed ofte temas pri malrapida afero, do pacienco gravas. Ankaŭ kondiĉoj sezonaj povus influi seksan aktivecon. Kiam la ovoj pretas, tiam la ina heliko eliras el la akvo por serĉi taŭgan lokon por elmeti ovojn. En hejma akvario, povus esti sur la vitraĵon aŭ la kovrilon, dum sovaĝe, povus esti sur iun ajn objekton proksime de la surfaco de la akvo. Evidente la helikoj bezonas sufiĉan spacon por elmeti ovojn, super la nivelo de la akvo.



Helikoj el la specio Pomacea bridgesii dum koito. La malina heliko (maldekstre) enmetas sian penison en la inan helikon.


Ovoj

La ovoj estas elmetitaj unu post la alia; ili estas ligitaj en ovaro plena. Ili estas molaj kaj aspektas kvazaŭ lakta koloro, kaj fariĝas malmolaj post kelkaj horoj. La finan koloron oni vidos post unu du tagoj (dependante de la specio, la koloro povus esti blanka, verda, roza ĝis oranĝa.)

La ovoj nepre restu humidaj sed ne malsekaj, nek oni ĝin neniam surmetu akvon aŭ la heliketoj dronus. Ĝenerale, ne estus problemo se estus kovrilo. Notu ke ne ĉiuj fruktopomaj helikoj elmetas ovojn ekster la akvo. Marisa cornuarietis elmetas gelatinan ovaron en la akvo.



Ina heliko el la specio Pomacea canaliculata elmetanta siajn ovojn super la akvo.




La ovoj de la specio Pomacea canaliculata estas flavaj. La ovoj de Pomacea bridgesii estas rozaj.




Jen akva ovaro de Marisa cornuarietis.


Heliketoj



Heliketoj el la specio Pomacea canaliculata. Ili aspektas kiel malgrandaj kopioj de siaj gepatroj.


Post du aŭ kvar semajnoj (dependas de la temperaturo) la heliketoj estas tuj eloviĝonta. La ovaro fariĝas iom post iom malhela, kaj la heliketoj aperas per manĝi la ŝelon kaj defalas en la akvon. Tiam vi povus translokigu ilin en alian akvarion ĉar fiŝoj kutime manĝas heliketojn. Regrupigi la heliketaron estas malfacila afero. Anstataŭ fari tion vi povus translokigu la ovaron aliloken, antaŭ eloviĝo: humidigu la ovaron kaj atendu ĝis ĝi fariĝu malpli fiksita. En nova akvario, metu la ovaron sur flosantan objekton. Male vi povus atendi ke la heliketoj estu eloviĝanta – vi elprenu la ovaron kaj ne gravus se vi rompus la ovaron, eĉ se vi helpus la heliketojn eliri per teni ĝin en la akvo kaj ruligi ĝin per fingroj. Se vi farus ĝin zorge vi savus la plejmulton de la heliketaro.

Tuj post eloviĝo la heliketoj manĝos algon molan, rubaĵon kaj restaĵon de manĝo. Ĉi tiu fonto de manĝado nur ekzistas en stabila akvario sed povus manki en nova. Do, vi preparu helikan akvarion almenaŭ du semajnoj antaŭ eloviĝo, aŭ manĝigu ilin per pudrita manĝaĵo por fiŝoj. Post unu du semajnoj la heliketoj manĝos same kiel la maljunaj helikoj.

Oftaj demandoj

Ĉu fruktopomaj helikoj fariĝos pesto en mia akvario?

- Ne. Helikaron fruktopoman vi povas facile kontroli. La maljunaj helikoj elstare videblas kaj ankaŭ la ovaroj. Vi simple detruu ovaron por malhelpi reproduktadon.

Kioman aĝjaron ili povos havi?

- Dependas de la specio, la temperaturo kaj aliaj faktoroj. La atingebla vivlongdaŭro tangas de unu jaro ĝis pli ol kvar jaroj.

Ekde unu tago, mia heliko estas flosanta. Ĉu ĝi mortis? Kion mi faru?

- Frutopomaj helikoj ofte flosas kiam ili havas pulmon plena de aero. Ankaŭ ili povas resti senaktivaj dum tagoj, eĉ semajnoj, aparte la maljunaj helikoj. Flosanta heliko ne nepre temas pri mortita heliko. Tamen se ĝi ekmalbonodorus, aŭ se la korpo de heliko ŝajnus senforta – verŝajne la heliko estus mortita kaj vi tuj elprenu ĝin.

Fiŝoj miaj malsanas kaj mi intencas flegi ilin. Ĉu la ĥemiaj produktaĵoj malhelpos helikojn?

- La fundamento por flegi fiŝan malsanon temas pri uzi produktaĵon tiun, kiu mortigos la malsanon dum ĝi ne provoku problemojn ĉe fiŝoj – ĉar estas gravaj malsamecoj fizika kaj cerba inter fiŝo kaj la organismo kiu kaŭzas la malsanon. Tamen en la maniero en kiu la helikoj respondas al ĥemiaj produktaĵoj, ili pli similas al la malhelpaj organismoj ol al fiŝoj. Krom vi certas ke la produktaĵo ne malhelpos helikojn, vi metu helikojn en alian akvarion dum flegado de la fiŝoj. Ĉar malhelpaj organismoj ne povas survivi pli ol kelkaj tagoj ekster la korpo de la fiŝo, ĉi tiu metodo kaj ofta ŝanĝado de la akvo en la izolita akvario helika malpliigas la ŝancon ke la malsano reeniru pere de la helikoj. Estas esceptoj, kiel parasitoj kiuj vivas rekte en la korpo de fiŝo aŭ heliko (kutime temas pri fiŝoj aŭ helikoj tiuj, kiujn oni kaptis sovaĝe.)

Jen listeto de ĥemiaj produktaĵoj kiuj povas esti venenaj ĉe helikoj:

- Malachite Green (uzita por kontraŭi blankan makulaĵon, fungaĵon kaj ‘veluron’)
- Diversaj kontraŭpestaĵoj kiel formaldehyde, metriphonate, trichlorphon (= dylox, masoten, neguvon) dichlorvos kaj aliaj, kiuj kontraŭas vermetojn kaj parasitojn.
- Kontraŭ-helikaĵoj kaj iu ajn produktaĵo enhavanta kupron kiun oni uzas por kuraci infekton kaj fungaĵon.
- Parricide (stana oksido) tiu kiun oni uzas por mortigi vermetojn

Ĉu fruktopomaj helikoj kapablas aŭdi?

- Ne. Ili estas surdaj.

Kiel bona estas ilia vidpova?

- Ili havas okulojn por ‘vidi’ la medion, sed vi ne atendu tro. Ili ne bone vidas krom por distingi helajn kaj malhelajn lokojn.