Mi miras pro la maniero kiel oni bildigas la lingvan situacion en la mondo. Mi ĵuse vidis artikolon sur Times Online (mi ja havas kopion sed ne plu estas) entitoligita 'Why Bother Learning Foreign Languages?' (Kial do peni eklerni lingvojn?). La verkisto diris ke la ĉina prezidas en la mondo sed alkalkulante la fremdajn lernantojn de la angla, la angla 'lasus ĝin kiel mortintan'. Ja sed ĉu la fremdaj lernantoj de la ĉina malaperis?

Mi mem estis lernanta la vjetnaman ekde tri jaroj. Estas pli facile ol la ĉina skribe, sed pri la parolmaniero ĝi malfacilas pro pronocisistemo sestona. La ĉina nur havas kvar. Kial do la verkisto pensas ke oni ne kapablas eklerni la ĉinan? Mi mem ĝuis iom da sukceso. Aliflanke oni tre fieras pro la kvanto da anglalingvaj lernantoj en la mondo, sed ĉu ili vere kapablas interkomunikiĝi? Mi havas lertan amikon marokan tiun kiu ofte telefonvokas amikinon sian en Barato; kaj mi mem eĉ tradukis en la pasinteco ĉar la slango kaj la parolmaniero malsamas. Eĉ inter la landlimoj de Britio fortaj akĉentoj ekzistas, kiuj malhelpas la komprenon.

Hodiaŭ la lingvoj konas tiom da premo ke oni fakte mensogas pri la utileco. Ankaŭ surprizas min kiel fiera estas Francio dum la Tago de la Franca Lingo, bildigi la fakton ke en la mondo ekzistas 100 milionoj da uloj uzante tage la francan. Inter kiuj la plejmulton ĝi serĉas forpuŝi de siaj landlimoj kaj malhavebligi la laborpostenojn! Estas tipo de hiperkriteco, ne?

Eĉ strate mi aŭdas ke certaj lingvoj malutilas. Kiel juĝi la aferon? Eble temas pri mensolavado ĉar mi fakte kolektas amikojn en Esperanto, sed dum tri jaroj de vivtenado en Francio mi havas malmulte da amikoj por praktiki la francan. Ĉu la franca gravas en mia vivo? Certe ja, sed mi ne havas la tempon interparoli kun 100 milionoj da franclingvanoj kaj ŝajnas ke ne pli ol kvin ses el ili havas la tempon paroli kun mi!