Antaŭ kelkaj tagoj Isabelle telefonvokis min por diri ke eblos vojaĝi al la Sat-amikara Kongreso en Parizo, kaj ke ŝi konsentis preni min aŭte. Mi tuj konsentis ĉar estas sufiĉe longa tempe ekde mi kongresis for en Esperantio. Isabelle Jacob estas la prezidantino de la Limoĝa grupo, Kaj eble tiu de la regiono, mi ne scias.

Do, ni renkontiĝis je la urbodomo je la naŭa kaj poste ekvojaĝis al Parizo. Dum la vojaĝo ni parolis esperantlingve pri multaj temoj. Malvarmis kaj eĉ ŝajnis neĝminacema, sed finfine kondiĉoj ne estis malagrablaj. Tuj post nia alveno ni manĝis sandviĉojn en la aŭto kaj poste eniris en la kongresejon.

La kongresejo troviĝis en Antonio en la suda parto de Parizo, apud popolparko. La loko temis pri inĝenierafaka universitato. Kaj la bonveniga halo fariĝis kongresejo kaj taŭga loko por la libroservo kaj muzikservo danke al Flor de Vinilkosmo. Mi tuj havis la impreson ke mi neniun konus, sed kelkaj surprizoj atendis min. Mi pasigis tempon foliumante je la libroservo kaj komencante saluti alvenintojn. Mi havis malgravan problemon je la tranoktado ĉar mi nenion antaŭmendis, sed Veroniko bone zorgis la aferon. Poste ni ĉiuj vespermanĝis kune. Etel de Croatio (AKK Tilio) antaŭe avertis min je la manĝo, sed tio ne malplaĉis al mi (eble ŝi estas neplaĉebla! :) )

Antaŭ la vespermanĝo (pardonon; mi malordigas pro forgesemeco!) ni ŝatis prelegon de Flor pri ĉiuj aspektoj de la havebla muziko en Esperanto. Lia prezentaĵo estis tute ampleksa, kaj ŝajnas ke li preparis multe pli ol permesis la tempo. Mi miris pro la kvanto de muziko meze de la movado tiu, kiun mi ankoraŭ ne aŭskultis.

Vespere ni atendis du koncertojn. Ni ŝatis tiun de la Kuloj. Persone mi trovis la Kulojn tute nepikemaj; estis triopo franca, lundinte slavan muzikon kaj alian klasikstilaj. Ili konsistis el gitaristo (samtempa akordeonisto - mi ne volas diri ke li ludis la du instrumentojn samtempe - sed fakte li pratike faris tion ankaŭ!) bonega, violonistino kaj hobojisto. Poste ni ĝuis koncerton de rap-muzikistoj (ĉu estas la korekta termino? Ili ne kantis de rapoj fakte!) Mi malkaŝas la fakton ke tiu muzikstilon mi malŝatas. Tamen mi miris pro la fakto ke ili bone laboris por starigi la stilon kaj labori la tekstojn en Esperanto. Ni bonŝancas havi tiun muzikstilon meze de la movado kaj estis pli da junuloj vespere; tamen ne sufiĉe. Ni faru pli por allogi gejunulojn, ĉu ne?

Mi tre ĝojis pro renkonti Paŭanojn; Fredon, Fabrice kaj Henrikon; kaj Jean-Luis alvenis dimanĉe! Estas ili, kiuj esperantigis min, kaj mi ne estis vidinta ilin edke preskaŭ du jaroj. Kun du el ili mi partaĝis ĉambron, kien ni iris post la fino de koncertoj kaj mi estis tre laca sed mi ne bone dormis. Jen la unua tago!